Hindia ribelo de 1857

(Alidirektita el Ribelo de Sipajoj)

La ribelo de Sipajojinsurekcio de Hindio, konata en Barato kiel la unua milito por sendependeco aŭ la sendependecmilito de 1857 estas rakontata diversmaniere de la venkintaj britoj kaj de la venkitaj hindaj ribeluloj. La polemiko komplikiĝas pro la malhomaĵoj kiuj okazis ambaŭflanke.

Titolita en la angla: "La Venĝo de la Brita Leono sur la Bengala Tigro"
Gravuraĵo titolita Sipajoj disdividantaj la militakiron post sia insurekcio kontraŭ la britia reĝimo

Enkonduko redakti

En 1857 kaj 1858 okazis armita ribelo de hindoj kontraŭ la dominado de la Brita Imperio en la plej grandaj partoj de la nordo kaj centro de Hindujo. La milito finis la reĝimon de la Brita Kompanio de Orientaj Indioj, transformante la subkontinenton en kolonion rekte regatan de la krono. Tiu kolonia reĝimo daŭris preskaŭ jarcenton.

 
Malhoma ekzekutado de sipajaj soldatoj en la ribelo de 1857

La Brita Kompanio de Orientaj Indioj atingis la povon super Diŭani en Bengalio post venko en la batalo de Plasajo en 1757. La venko en la batalo de Buksaro en 1764 aldonis Nizamat al tiu teritorio. Iom poste la kompanio komencis viglan taskon de disvastigo por atingi la kontrolon de la tuta Hindujo.

En 1845 post sanga milito, la kompanio sukcesis disvastigi sian kontrolon super la provinco de Sindh. En 1848 okazis la dua brita-siĥa milito kaj la kompanio atingis la kontrolon ankaŭ de Panĝabo. En 1853 la estro de Maratha, Nana Sahib estis senigita de siaj titoloj kaj enspezoj.

En 1854 Berar estis aldonita al la domino de la kompanio, sekvite en 1856 de la ŝtato de Awadh/Oudth. Poste la Mogola Imperio malvenkegis kontraŭ la brita hegemonio; la imperiestro Bahadur Ŝah Zafar estis la lasta de sia dinastio.

Kaŭzoj redakti

La ribelo de la hindoj respondis al diversaj religiaj, sociaj, politikaj kaj ekonomiaj kialoj. La sipajoj jam de antaŭe malamikiĝis kontraŭ la kompanio, ĉefe pro la etnaj diferencoj inter la britaj oficiroj kaj la hindaj trupoj.

Malfacilaĵoj redakti

 
La bruligo de vidvinoj estis unu el la ritualoj, kiujn kontraŭstaris la britoj fervore enla 19-a jarcento.

Aldone la hindoj kredis, ke la britoj estis klopodantaj konverti la loĝantaron al kristanismo, kio ne estis tute falsa. Aliflanke, la hindoj malŝatis la rapidan okupadon de teritorioj fare de la kompanio kaj la enmeton de okcidenta kutimaro. Tio inkludis la kontraŭleĝigon de kelkaj religiaj kutimoj, kaj hinduaj kaj islamaj, kiuj estis konsiderataj malmulte civilizaj de la britoj. Tiel ekzemple, la britoj abolis la geedzigon de infanoj, la Sati (bruligon de vidvinoj per funebraj fajroj de siaj mortintaj edzoj) kaj la infanmortigon de knabinetoj. Multaj klopodoj de la kompanio estis malŝatataj. Ekzemple, la unuan lokomotivon, kiu eliris el Mumbajo en 1850, oni konsideris diablo.

Sed la komuna kredo, ke estis la britoj la ununuraj, kiuj klopodis forigi necivilizajn praktikojn ne ĝustas, ĉar ekzistis ankaŭ hindoj reformemaj, kiel Raja Ram Mohan Roj, kiuj estis la vera forto malantaŭ tiuj reformoj. Fakte post 1857, la britoj rezignis enkonduki ŝanĝojn en la kutimaron de la hindoj kaj koncentriĝis plie je plifortigo de la socia divido, kiu ekzistis en Hindujo por konservi sian hegemonion. Post 1857 la regionaj feŭdaj oficiroj Zamindari iĝis pli subpremantaj kaj la divido laŭ kastoj iĝis pli evidenta. Aliflanke, la apartigo de hinduoj kaj islamanoj pligrandiĝis kaj estis pli videbla, pro la klopodoj de la britoj havi Hindujon kiel dividitan socion.

La juĝa sistemo, kiel supozeble en reĝimo de fremda okupado, estis maljusta kontraŭ hindoj. La tiel nomita blua libro, kiu estis prezentita antaŭ la malsupra ĉambro de la parlamento en 1856 kaj 1857 rivelis, ke al la britiaj oficiroj oni permesis privilegiojn kaze de akuzo pri senhomeco aŭ krimoj kontraŭ hindoj. Ankaŭ la kompanio, aliflanke, ekonomie ekspluatis la hindan loĝantaron per alta impostado.

Ankaŭ la politiko de ampleksigo de la kompanio estis malŝatata de hindoj. En ok jaroj, James Andrew Broun-Ramsay, unua markizo de Dalhousie kaj ĝenerala guberniestro de Hindujo aldonis 650.000 km² de teritorio al la kompanio.

Ekonomiaj kialoj redakti

La kompanio estis ĉiopova entrepreno de eksportado, kies forto helpis multe la koloniigon de Hindujo. Tian potencon atingis tiu entrepreno post 150 jaroj. Jam en 1863 la kompanio estis tre vigla. Danke al koruptado ĝi rajtis negoci en la fremdaj merkatoj, spite ke la malmultekostaj importoj de la sudoriento de Azio de silko, kotono kaj aliaj produktoj malbonigis la ekonomion de tiuj regionoj.

En 1848 tamen, la financaj malfacilaĵoj de la kompanio devigis al amasa disvastigo de la britiaj teritorioj en suda Azio. La kompanio aldonis dekdu regnojn regitajn de lokaj raĝoj inter 1848 kaj 1854. En artikolo publikita en The New York Daily Tribune la 28-an de julio 1857, Karl Marx skribis "en 1854 la britia raĝo de Berar, kiu enhavas 80.000 kvadratajn mejlojn de tereno kaj loĝantaron inter kvar kaj kvin milionoj de loĝantoj kaj enormajn riĉaĵojn, aldonis perforte tiun teritorion".

Por plifirmigi kaj kontroli la koloniojn la britoj disponis de armeo de 200.000 indiĝenaj soldatoj kaj 40.000 britaj oficiroj. En 1857 la lastaj spuroj de sendependeco en Hindujo estis malaperintaj kaj la kompanio eksportis tunojn da oro, silko, kotono kaj aliaj materialoj tre valoraj al Britio ĉiujare.

La regiono estis regita laŭ la tre rigora sistemo Zamindari, kiu faciligis la enspezon de impostoj. En kelkaj regionoj la kamparanoj estis devigataj anstataŭi la tradician kultivadon de produktoj por sia vivteno de plantejoj de indigujoj, kafo kaj teo. Tio okazigis malfacilaĵojn por la kamparanoj, kiuj ne estis juste pagitaj.

Ankaŭ la loka industrio suferis la rigoraĵojn perfortitajn de la kompanio. Starigante malaltajn tarifojn de importado, Hindujo inundiĝis de malmultekostaj tolaĵoj de Britujo, kun kiuj la hindaj industrioj ne povis konkurenci. Tiele Hindujo, kiu povintus eksporti luksajn tolaĵojn al Britio, estis devigata kultivi kaj eksporti kotonon, kiu utilis al la fabrikoj en Britujo por posta eksportado al Hindujo.

Politika enmiksiĝo redakti

Se terposedanto mortis sen lasi viran heredonton, la tero pasis aŭtomate al la kompanio. Lordo Dalhousie utiligis tiun regulon por ekposedi diversajn regnojn, inter kiuj Pune, Nagpur kaj Jhansi. Ankaŭ tio partoprenis al la kuniĝo de la lokaj registoj al la ribela armeo.

La sipajoj redakti

 
Sipajoj

La sipajoj estis la hindaj soldatoj en la armeo de la kompanio sub estrado de britaj oficiroj. Tiuj oficiroj estis trejnitaj en militlernejoj, kiujn havis la kompanio en Anglujo. La lokoj de la kompanio en Mumbajo, Ĉenajo kaj Bengalo havis siajn proprajn armeojn kun propraj estraroj kaj entute pli da trupoj ol la armeo de la brita imperio. En 1857 la trupoj de la kompanio nombris ĉirkaŭ 257.000 sipajojn.

La kompanio rekrutigis ankaŭ hindojn de aliaj kastoj ol nur tiujn de la bramanoj kaj rajastanoj. Tiuj lastaj estis militista kasto de la nordokcidenta parto de Hindujo. En 1856 trupoj de sipajoj estis senditaj militi en Birmon. La hinda tradicio diris, ke tiuj, kiuj '"trapasos la nigrajn akvojn" perdos sian kastorajton en la hinda komunumo. Pro tio la sipajoj ege koleriĝis pro la sendo for de Hindujo.

La sipajoj koleriĝis ankaŭ pro diversaj aspektoj de la militista vivo. La salajro estis relative malalta kaj kiam la britoj konkeris Awadh-on kaj Panĝabon, ili ne ricevis ekstran salajron por militi en tiuj regionoj, ĉar ili ne estis konsiderataj kiel eksterlandaj misioj. Tamen, ili ne suferis punon de vipado kiel la britaj soldatoj. Tamen la sipajoj batalis konstante kontraŭ aliaj hindoj, kio pligrandigis la opinion, ke la armeo defendis kaj reprezentis nur fremdajn interesojn. En kolonia zono, tio kutime estas la ĉefa kaŭzo de milito.

Tio, kio fine estigis la ribelon, tamen estis nova pafilo. Je tiu epoko la armeo estis armita per la pafilo Lee-Enfield, kiu utilis tiam unuafoje en Hindujo. La kartoĉo uzata en tiu pafilo estis kovrita de grasa membrano tranĉota perdente antaŭ esti ŝargota. Laŭ onidiro tiu graso estis aŭ bovdevenaporkodevena, kio estis ofendo kaj por hinduaj soldatoj kaj por islamanaj. La britoj diris, ke la graso ne devenas de bestoj kaj klopodis, ke la hindoj preparu sian propran grason aŭ el abeloj aŭ el vegetalo. Tamen la onidiro pludaŭris. Ankaŭ ne helpis nova sistemo, per kiu eblis aktivigi la kartoĉon, ne per dentoj, sed per mano.

Je tiu epoko disvastiĝis ankaŭ la onidiro, ke la brita regado daŭrus nur cent jarojn. Ĉar ĝi komenciĝis en 1757, post la batalo de Plassey, esperoj estiĝis, ke alproksimiĝis la fino de la brita superregado.

Komenco de la Milito redakti

La 26-an de februaro 1857, la 19-a regimento de infanterio de Bengalo malakceptis uzi la novajn kartoĉojn. La kolonelo minacis uzi artilerion kaj kavalerion kontraŭ la ribeloj, kiuj fine akceptis retiri siajn minacojn kaj serĉi pacan solvon al la problemo.

La 29-an de marto en Barrackpore, ĉe Kolkato, soldato atakis kaj vundis britan serĝenton kaj ties helpanton. Poste oni diris, ke la soldato agis regite de religia tranco. Alia indiĝena soldato ricevis ordonon kapti la atakinton, sed malakceptis plenumi tion. Fine, post kiam estis kaptita la atakinto, ambaŭ soldatoj estis pendumitaj la 8-an de aprilo. La tuta regimento estis neniigita puncele kaj por eviti revenĝon kontraŭ britaj oficiroj. La soldatoj de aliaj regimentoj konsideris, ke tia puno estis troa.

La 9-a de majo, 85 soldatoj de la 3-a regimento de rapida kavalerio rifuzis uzi la kartoĉojn. Ili estis arestitaj kaj kondamnitaj je 10 jaroj de punlaboro. Venonttage, la 10-a kaj 20-a regimentoj de kavalerio de Bengalo en Meerut, insurekciis kontraŭ siaj oficiroj. Ili liberigis la malliberulojn de la 3-a regimento kaj atakis la eŭropajn ejojn surloke, mortigante ĉiun eŭropanon trovitan, inkludante virinojn kaj infanojn, kaj bruligante ties domojn. La ribeluloj fruntis la britajn armeanojn en Meerut, kie troviĝis la plej granda parto de la britaj trupoj de Hindujo. Per helpo de 12 kanonoj, 2.038 soldatoj kaj britaj oficiroj kontraŭstaris 2.357 sipajojn, kiuj estis senartileriaj. La komandantoj de la brita trupo en Meerut, tamen, reagis malfrue kaj ne sukcesis haltigi la sipajojn, kiuj plumarŝis al Delhi. La garnizono de Meerut ne informis aliajn kazernojn pri la ribelo, ĉar ili opiniis, ke ili estos haltigontaj ĉion.

La 11-an de majo la ribeluloj alvenis al Delhi, kie ili trafis aliajn ribelulojn, atakis kaj kaptis la ruĝan fortikaĵon (Lal Qila), mortigante kvin britojn, inklude de unu oficiro kaj du virinoj. Lal Qila estis la oficiala restadejo de la mogola imperiestro Bahadur Shah Zafar, kaj la sipajoj petis lin reokupi sian postenon. Unue li rifuzis, sed fine akceptis kaj iĝis la estro de la ribelo.

Helpo kaj malhelpo redakti

 
Situo de ŝtato Panĝabo, kiu ne apogis la ribelulojn

La ribelo disvastiĝis tra la armeo, sed ĝi ne iĝis tiom populara, kiom ĝiaj estroj esperis. La hindoj ne estis entute unuiĝintaj. Bahadur Shah Zafar estis restarigita en sia posteno, sed kelkaj volis, ke tiun postenon okupu anstataŭe la Marathaoj kaj, siaflanke, la Aŭadhioj volis pluhavi la povon, kiun ilia Naŭabo havis antaŭ la brita okupado.

La milito centriĝis ĉefe en la nordo kaj centro de Hindujo. Delhi, Lucknow, Kanpur, Jhansi, Bareilly, Arrah kaj Jangdishpur estis la lokoj, kie okazis la plej grandaj bataloj. Ankaŭ estis religiaj proklamoj de jihado aŭ sankta milito faritaj de kelkaj islamaj estroj, inter ili Amhedullah Shah. Tio pensigis la britojn, ke ĉefe islamanoj komencis la ribelon. Aliflanke multaj hindoj apogis la britojn, ĉar ili malakceptis la revenon de la mogola reĝimo kaj krome ili ne bildigis al si la ekziston de hinda nacio, pro la teritoriaj kaj religiaj dividoj, kiuj ekzistis en la tuta subkontinento jam dum jarcentoj. Tiuj sektoroj estis ŝlosilaj por la repreno de la okupitaj teritorioj farotaj de la britoj. La sikoj kaj pathanoj de Panĝabo, en la nordokcidento de Hindujo, apogis la britojn kaj grave influis la rekapton de Delhi. Ankaŭ la gurkoj de Nepalo formis parton de la brita armeo.

La sudo de Hindujo restis relative paca tiutempe, okazis nur izolitaj agoj de perforto. La plej granda parto de la sudaj ŝtatoj estis regataj de Nizamoj kaj Misoroj, memstaraj regantoj, kiuj ne estis superregataj de la brita okupado.

Komencaj bataloj de la milito redakti

Bahadur Shah Zafar proklamiĝis imperiestro de Hindujo. La civila loĝantaro, la nobelaro kaj aliaj gravuloj plenumis ĵuron de obeo kaj alianco al la imperiestro. Aliflanke ties nomo estis aldonita al tiu de Ĥutbah, kio reprezentis la agnoskon de la islamanoj, ke Bahadur estis ankaŭ ilia laŭleĝa reĝo. Dekomence la hindaj trupoj atingis venkojn super la britoj, kiuj retroiris. La sipajoj konkeris kelkajn gravajn urbojn kiel Harjanon, Biharon kaj aliajn en la centraj provincoj. La brita truparo kazernigita en Meerut kaj Ambala, aliflanke, sukcesis rezisti la atakojn de la sipajoj dum kelkaj monatoj. Tamen la brita armeo iĝis terura malamiko, ĉefe pro ties supera armilaro kaj pli bonaj trejnado kaj strategio. Al la sipajoj, aliflanke, mankis organizo kaj centrita estraro.

Delhi redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sieĝo de Delhio.

Dekomence la britoj reagis malrapide. Finfine tamen, trupoj de Meerut kaj Simla estis senditaj al Delhi por lukti kontraŭ la hindoj, kiuj estis iompostiome venkitaj. Aliflanke, la britoj venigis militspertajn regimentojn, kiuj estis luktantaj en la milito de Krimeo, kaj aliajn origine senditaj al Ĉinujo.

Post dumonata marŝo, la brita armeo venkis la ribelulojn en Badl-ke-Serai ĉe Delhi, devigante ilin retroiri al tiu urbo. La britoj sieĝis Delhi dum du monatoj, sed sukcesis frakasi la rezistadon de la sipajoj nur post ricevo de apogo fare de sikoj kaj gurkoj. La britoj sukcesis fine eniri en la urbon kaj post semajno de forta lukto en la stratoj sukcesis alveni al la palaco de Lal Qila, kie loĝis la imperiestro Bahadur Shah. Finfine la imperiestro provis fuĝi kaj la britoj rekonkeris la urbon.

La britaj trupoj forrabis ĉion en la urbo kaj mortigis amason da loĝantoj revenĝe pro eŭropanoj mortigitaj de la ribeluloj. Kelkaj sektoroj de la urbo estis bombarditaj, inkludante hejmojn de islamaj gravuloj. La britoj sukcesis rapide kapti kaj aresti la eksimperiestron Bahadur Shah, kaj venonttage liaj tri filoj estis mortigitaj kaj iliaj kapoj alportitaj antaŭ Bahadur.

Kanpur redakti

En junio de 1857 la trupoj de sipajoj sub rego de la generalo Wheeler ribeliĝis, ŝajne kun silenta aprobo de la reganta Maratha, Nana Sahib, sieĝante la eŭropan garnizonon. La sieĝo de Kanpur daŭris tri semajnojn, dum kiuj la britoj rezistis havantaj malmulte da nutraĵoj kaj akvo kaj suferantaj multajn mortojn. Fine la 25-an de junio Nana Sahib postulis la kapitulacon de Wheeler, kiu devige akceptis. Nana Sahib promesis sekuran reiron al la britoj, sed kiam ili pretis por enŝipiĝo, indiĝenoj bruligis la boatojn kaj sipajoj pafis kontraŭ la britoj, mortigante soldatojn kaj civilulojn. Nur kvar personoj sukcesis fuĝi per boato.

La supervivintaj virinoj kaj infanoj estis alportitaj al Bibi-Ghar (Virinejo) en Kanpur. La 15-an de julio, priokupita pro la antaŭeniĝo de la britaj trupoj Nana Sahib ordonis la mortigon de ĉiuj ostaĝoj, opiniante, ke sen vivaj ostaĝoj la britoj ne atakos. Sed tio estis grava eraro, ĉar Kanpur iĝis militkrio de la britoj kaj la sipajoj perdis la apogon de granda parto de la hinda loĝantaro. Nana Sahib malaperis kaj eble mortis dum sia klopodo fuĝi.

Kiam la britoj rekonkeris Kanpur, ili devigis sipajojn leki sangomakulojn de la lokoj, kie oni mortigis la eŭropajn ostaĝojn. Poste ili estis pendumitaj.

Laknaŭo redakti

La ribelo okazis ankaŭ en la ŝtato Awadh (la nuna Utar-Pradeŝo) post la eventoj de Meerut. La brita komandanto, Henry Lawrence, havis sufiĉan tempon por fortikigi sian situacion. La britaj trupoj konsistis el 1.700 soldatoj, inkludante lojalajn sipajojn. La unua ribela atako malsukcesis, sed poste la ribeloj atakis per artilerio la britan fortikaĵon kaj Lawrence estis unu el la unuaj mortigitoj. La ribeluloj klopodis malfermi truojn en la muroj per eksplodaĵoj kaj samtempe fosis tunelojn por eniri en la britan fortikaĵon. Post 90 sieĝaj tagoj, el la britoj trupoj restis apenaŭ 350 britaj soldatoj, 300 lojalaj sipajoj kaj 550 civiluloj.

La 25-an de septembro miloj da soldatoj de la Highlander-regimentoj sub generalo Sir Henry Havelock venis helpi la britojn en Laknaŭo. Oktobre, alia trupo de Highlanders sub estrado de Sir Colin Campbell sukcesis rompi la sieĝon de la sipajoj. La britoj kaj la lojalaj trupoj forlasis Laknaŭon kaj iris al Kanpur, urbo jam rekonkerita.

Jhansi redakti

Jhansi estis ŝtato regata de Maratha. Kiam la hinda reĝo de Jhansi mortis sen vira heredanto, la ŝtato estis aldonita al Brita Hindio. La vidvino de la reĝo, Rani Lakshmi Bai protestis kontraŭ tiu agado, kaj argumentis, ke ŝi ja volis adopti heredonton laŭ la hinda kutimo, sed tio oni malpermesis al ŝi.

Kiam la ribelo eksplodis, Jhansi iĝis centro de la insurekcio. Eta grupo de britaj oficiroj rifuĝis sin en fortikaĵon kaj Rani negocis sian foriron. Tamen, kiam la britoj eliris el la fortikaĵo ili estis mortigitaj de la ribeluoj. Eble Rani ne ordonis tion, sed la britoj akuzis ŝin je kompliceco.

Septembre kaj oktobre de 1857, Rani sukcesis defendi Jhansi el la atakoj de la najbaraj hindaj reĝoj de Datia kaj Orcha. En marto de 1858, la brita armeo sub la kolonelo Rose antaŭeniris al Jhansi kaj sieĝis la urbon. Post kiam la britoj konkeris la urbon, Rani fuĝis maskita. La 1-an de junio 1858, Rani Lakshmi Bai kaj grupo de ribelaj Marathaoj konkeris la fortikaĵon de Gwalior tiam regatan de registoj Shinde, kiuj estis alianculoj de la britoj. Rani mortis post tri semajnoj, kiam ekis la atako de la britoj, kiuj konkeris la urbon post aliaj tri tagoj.

Subpremado redakti

 
Seundra Bagh post la malvenko de la ribeluloj antaŭ britaj trupoj. Foto de Felice Beato.

Fine de 1857 la britoj komencis gajni terenon en la batalo kontraŭ la ribeluloj. Laknaŭo estis rekonkerita en marto de 1858. La 8-an de julio 1858 oni subskribis pactraktaton kaj la milito ĉesis. La lastaj ribeluloj estis malvenkitaj en Gwalior la 20-an de junio 1858. En 1859 la estroj de la ribelo estis neniigitaj aŭ ekziliitaj de la lando. La britoj adoptis punformon de mogola deveno: ili ligis ribelulon al kanonbuŝo kaj pafis frakasante lin. La milito estis malhoma ambaŭflanke, sed fine tamen mortis pli multaj hindoj ol britoj.

Pro la sanga komenco de la insurekcio kaj la perfortoj kontraŭ eŭropanoj, ĉefe la perfido de Nana Sahib kaj la mortigado de Kanpur, la britoj konsideris justa la uzadon de similaj taktikoj. Surbaze de tio, fine de la milito la plej granda nombro de la batalintaj ribeluloj estis mortpafitaj, same kiel granda nombro da civiluloj konsiderataj kiel simpatiintoj de la ribeluloj. Nek la brita gazetaro, nek la registaro petis ian ajn pardonemon, kvankam la ĝenerala guberniestro Canning klopodis vidigi la maltaŭgecon de tia politiko kontraŭ la hinda popolo. La ribelaj arestitoj estis plej ofte ekzekutitaj kaj tutaj vilaĝoj aŭ urboj estis masakritaj pro ŝajna kialo, ke ili estis simpatiintoj de la ribelo.

Tiu subpremo estis nomata de hindoj "la diabla vento".

Reorganizo redakti

En aŭgusto de 1858 oni faris reĝan proklamon, ke la regado de Hindujo pasis el manoj de la Brita Orienthinda Kompanio al la krono. Ministro estis nomumita kiel aŭtoritato pri aferoj de Hindujo, kaj ankaŭ vicreĝo, kiu estis la ekzekuta estro de la regiono. La britoj komencis reformoprogramon, klopodante integrigi la altajn kastojn de Hindujo al regado.

La vicreĝo abolis la okupadon de tero, ordonis religian toleremon kaj akceptis hindojn en guberniaj oficoj, sed ĉiam nur kiel subuloj de britoj. Ankaŭ la armeo pligrandigis sian britotruparon por ke estu brita almenaŭ triono de ĉiu regimento? Nur britoj rajtis uzi artilerion. En 1877 la reĝino Viktoria ekhavis la titolon de Imperiestrino de Hindujo laŭ konsilo de la fama ĉefministro Benjamin Disraeli. Bahdur Shah estis kondamnita pro perfido kaj ekzilita al Ranguno, kie li mortis en 1862, fininte tiel la dinastion Mogolan.

Vidu ankaŭ redakti