Ribelo de la Eskadro de Ĉilio

La ribelo de la Eskadro de Ĉilio estis ribelo de la maristaro de la Mararmeo de Ĉilio inter la 31a de aŭgusto kaj la 7a de septembro 1931. La movado naskiĝis kiel protesto fronte al forta malpliiĝo de salajroj, kiu estis dekretita de la registaro de la vicprezidanto Manuel Trucco, meze de la ekonomia kaj politika krizo kiun trairis Ĉilio sekve de la Granda Depresio. La ribelo daŭris unu semajnon kaj trapasis variajn fazojn. Post ekokupo de la ŝipoj kaj bazoj, la maristaro prezentis al la aŭtoritatoj peticion, kiun la registaro traktis kaj negocis dum kelkaj tagoj.

La bombardado de la eskadro ankrita en Coquimbo, en 1931. Foto de la gazetaro de la epoko, eble retuŝita aŭ trukita.

Dum la intertraktadoj, la ribeluloj pligrandigis sian peticion kun petoj ĉiufoje pli ĝeneralaj, kaj rilataj al la krizo de la lando. La 4an de septembro, post la ultimato de la registaro kaj unu tago antaŭ esti atakitaj, la ribeluloj manifestis malkaŝe sian deziron, ke la movado akiru karakterizaĵojn de socia revolucio.

Ek de la 5a de septembro, komencis atakoj al la maristoj de la fortoj sindonaj al la registaro, tial ili provis mallongan militan reziston. Post subteni batalojn en Coquimbo kaj Talcahuano, la ŝipanaroj kapitulacis.