Oseja de Sajambre

(Alidirektita el Ribota de Sajambre)

Oseja de Sajambre [oSEĥa desaĤAMbre] (en leona, Useya Sayambre) estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. En ties montara teritorio fluas la rivero Esla kiu enfluas en la Akvorezervejo de Riaño.

Oseja de Sajambre
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24916
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 230  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 8′ N, 5° 2′ U (mapo)43.138055555556-5.0366666666667Koordinatoj: 43° 8′ N, 5° 2′ U (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 71,78 km² (7 178 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oseja de Sajambre (Provinco Leono)
Oseja de Sajambre (Provinco Leono)
DEC
Oseja de Sajambre
Oseja de Sajambre
Situo de Oseja de Sajambre
Oseja de Sajambre (Hispanio)
Oseja de Sajambre (Hispanio)
DEC
Oseja de Sajambre
Oseja de Sajambre
Situo de Oseja de Sajambre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oseja de Sajambre [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Oseja de Sajambre, Pío de Sajambre, Ribota de Sajambre, Soto de Sajambre kaj Vierdes, okupas totalan areon de 73,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 231 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 124 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Asturio kaj sude kun Riaño. Kaj pli precize kun Ponga (Asturio), Amieva (Asturio), Posada de Valdeón kaj Burón.

La municipo posedas la apartecon ke, spite apartenon al la provinco Leono, ĝi estas norde de la Kantabra Montaro kaj drenas norden al Asturio, male al cetero de la provinco kiu drenas suden. En ties municipa teritorio —nome en la «Fuente del infierno»— ekfluas la rivero Sella, kiu trapasas Asturion ĝis enfluo en la Kantabran Maron, ĉe Ribadesella. Oseja estas ene de la Nacia Parko Picos de Europa.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. La preĝejo de Santa María de Oseja dependis dum la Mezepoko de la monaĥejo de Sanktaj Fakundo kaj Primitivo de Sahagún.​ La foresto de industria disvolvigo en la 20-a jarcento ebligis la konservadon de unu el plej gravaj kaj valoraj arbaroj de indiĝenaj specioj el Hispanio, kiu servas kiel habitato de granda biodiverseco.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti