Riccardo Giacconi

Riccardo GIACCONI [rikkardo ĝakkoni] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1931 en Ĝenovo -- mortis la 9-a de decembro 2018 en San-Diego (Kalifornio)) estis usona astrofizikisto.

Riccardo Giacconi
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
ESO’s Director General
Riccardo Giacconi en la jaro 2003
Riccardo Giacconi en la jaro 2003
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de oktobro 1931(nun 1931-10-06) (89‑jara)
en Ĝenovo, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 9-an de decembro 2018 (2018-12-09)
en San-Diego
Lingvoj itala lingvo [#]
Loĝloko Usono [#]
Ŝtataneco ItalioUsonoReĝlando de Italio [#]
Alma mater Universitato de Milano
Profesio
Okupo astronomofizikisto • universitata profesoro • astrofizikisto [#]
Laborkampo astrofiziko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

En 2002 li gajnis duonan parton de la Nobel-premio pri fiziko, "pro siaj pioniraj kontribuoj al astrofiziko, kiuj kondukis al la eltrovo de kosmaj iksradiaj fontoj".

Li bakalaŭriĝis ĉe la Universitato de Milano, en Italio, kaj doktoriĝis tie en 1954. En 1956 li translokiĝis al Usono, kie li ankoraŭ loĝas. Li ankaŭ akiris usonan civitanecon.

Post 1999 li estas Profesoro de Esploro ĉe Universitato Johns Hopkins en Baltimore, Marilando, kaj ankaŭ ĉef-esploranto por la projekto Chandra Deep Field-South, uzante la Chandra iksradian observatorion (spaco-teleskopon).

D-ro Giacconi estas edziĝita kun Mirella kaj ili havas du filinojn, kaj unu filon (mortinta 1991 en aŭto-akcidento).

En 1987 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.

Eksteraj ligilojRedakti