Riccardo Zandonai
Riccardo Zandonai (28a de Majo 1883 – 5a de Junio 1944) estis itala komponisto.
Riccardo Zandonai | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Riccardo Antonio Francesco Zandonai |
Naskiĝo | 28-an de majo 1883 en Rovereto |
Morto | 5-an de junio 1944 (61-jara) en Pesaro |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Aŭstrio • Reĝlando Italio |
Familio | |
Edz(in)o | Tarquinia Tarquini |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • muzikologo |
Verkoj | Francesca da Rimini |
Inter liaj instruistoj estis Pietro Mascagni, kiu konsideris lin tre alte. Dum tiu periodo li komponis Inno degli studenti trentini, kiu estis, la la himno de la organizita sendependiga junularo de sia indiĝena provinco. Lia eseo por gradigo estis opero nome Il ritorno di Odisseo (La reveno de Odiseo), bazita sur poemo de Giovanni Pascoli, por kantistoj, koruso kaj orkestro. La saman jaron 1902 li metis muzikon alian poeziaĵon de Pascoli, nome Il sogno di Rosetta. En 1908, en Milano, li estis aŭdita de Arrigo Boito ĉe soirée, kaj Boito prezentis lin al Giulio Ricordi, unu el hegemoniaj figuroj en itala muzika publikaĵaro tiama.
La famo de Zandonai estas ĉefe rilata al sia opero Francesca da Rimini, libera adaptaĵo de tragedio kiun Gabriele d'Annunzio estis verkinta etendante fragmenton el la verko de Dante nome Inferno; ĝi neniam foriris el la repertuaro, kaj estis registrita kelkajn fojojn. Iom post la premiero, li edziĝis al la soprano Tarquinia Tarquini, por kiu li estis kreinta la rolon de Conchita en samnoma opero (kun temo iam konsiderita kaj malakceptita de Puccini).
Ĉefaj verkojRedakti
OperojRedakti
- La coppa del re
- L'uccellino d'oro
- Il grillo del focolare
- Conchita
- Melenis
- Francesca da Rimini
- La via della finestra
- Giulietta e Romeo
- I cavalieri di Ekebù
- Giuliano
- Una partita
- La farsa amorosa
- Il bacio
ReligiaRedakti
- Te Deum (1906)
- Melodie per canto e piano (1907, 1913)
- O Padre nostro che nei cieli stai (1912)
- Messa da Requiem (1914)
- Ĵuse oni malkovris Missa pro defunctis
AliajRedakti
Simfoniaj komponoj:
- "Primavera in Val di Sole"
- "Autunno fra i monti"
- "Ballata eroica"
- "Fra gli alberghi delle Dolomiti"
- "Quadri di Segantini"
- "Rapsodia trentina"
- "Colombina"
- Concerto romantico po violono
- Concerto andaluso for violonĉelo
- En 1936 li komponis la akustikan trakon por la franca filmo Tarakánowa, de Feodor Ozep.
Selektita filmaroRedakti
- Princino Tarakanova (1938)
- Caravaggio (1941)
Eksteraj ligilojRedakti
BibliografioRedakti
Konrad Dryden: Riccardo Zandonai: A Biography (Peter Lang Publishing, Berlin, 1999), ISBN 0-8204-3649-6
ReferencojRedakti
- Waterhouse, John C. G. (1992), "Zandonai, Riccardo" en The New Grove Dictionary of Opera, eld. Stanley Sadie (London) ISBN 0-333-73432-7