Richárd Pauli, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pauli Richárd estis hungara operkantisto, (tenoro), altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis berzéki, lia origna familia nomo estis Paulikovics, lia persona nomvarianto estis Rikhárd. Lia edzino estis same operkantisto Ilka Markovits.

Richárd Pauli
Richárd Pauli en la 1860-aj jaroj
Richárd Pauli en la 1860-aj jaroj
Persona informo
Naskonomo Paulikovics Richárd
Naskiĝo la  24-an de novembro 1835(nun 1835-11-24)
en Hungario Rakovic (Hungara reĝlando)
Morto la 3-an de januaro 1901
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Familio
Edz(in)o Ilka Markovits
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Richárd Pauli [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1835 en Hungara reĝlando en Rakovic (nuntempa Rakovice (distrikto Piešťany) en Slovakio), li mortis la 3-an de januaro 1901 en Budapeŝto.

Desegnaĵo pri Richárd Pauli
Richárd Pauli
Richárd Pauli en 1865

Biografio redakti

Richárd Pauli lernis en Nagyszombat, kie li estis talenta preĝeja kantisto. Li lernis kantadon, pianludon kaj violonludon en Vieno. En 1857 li debutis en Pressburg, poste li kantadis en Olmütz, Graz, Brünn, Krakovo, Bukareŝto. Inter 1859 kaj 1862 li estis la ĉefa tenoristo en Nacia Teatro de Kolozsvár, poste en Nacia Teatro de Pest. En 1869 li edziĝis, en 1882 li ekinstruis en la Muzikakademio. En 1884 li kantadis dekomence en la ĵus fondita Reĝa Operejo de Budapeŝto. Li samloke adiaŭis de la scenejo en 1890, samptempe li ricevis reĝan premion. Kelkfoje li komponis kantojn.

El lia repertuaro redakti

Liaj kontribuoj redakti

  • Az énekművészetről (1895) - libro
  • Märchen winkt es (1871) - komponaĵo

Liaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti