Richárd Schöntheil

Richárd Schöntheil [riĥArd ŝontejl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schöntheil Richárd estis hungara arkitekto.

Richárd Schöntheil
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de julio 1874(nun 1874-07-30)
en Hungario Csóka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 22-an de decembro 1944 (1944-12-22)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Memorigilo Richárd Schöntheil
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Memortabulo pri Richárd Schöntheil

Richárd Schöntheil[1] naskiĝis la 30-an de julio 1874 en Csóka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ĉoka en Serbio), li mortis la 22-an de decembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Richárd Schöntheil devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1892, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1896. Komence li laboris sep jarojn sub gvido de Adolf Láng. En tiu periodo en 1802 li edziĝis, baldaŭ 3 geinfanoj naskiĝis. En 1908 li fondis propran firmaon. Post 3 jaroj li aĉetis parcelon en Kőbánya kaj post 2 jaroj en tiu loko estis preta la familia domo kun ateliero. Li batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1921 kaj 1924 li laboris kune kun István Nagy (arkitekto). Li vidviniĝis en 1933 kaj denove edziĝis post kvar jaroj.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • Sinagogo de Kőbánya (1911)
  • vilao de Fried (1904)
  • vilao de Csáky (1905-1906)
  • propra domo de Schöntheil (1911)
  • domo de Lőwy (1905-1906)

Lia volumo redakti

  • Kilenc nap a Balaton körül (vojaĝpriskribo, 1908)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo

Fontoj redakti

Referencoj redakti