Richárd Wagner (geografo)

Richárd Wagner [riĥArd vAgner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wagner Richárd estis hungara geografo, klimatologo, altlerneja instruisto.

Richárd Wagner
Richárd Wagner (geografo)
Richárd Wagner (geografo)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1905 (1905-03-21)
en Kecskemét
Morto 1-an de aprilo 1972 (1972-04-01) (67-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo klimatologo • universitata instruisto • geografo
vdr

Richárd Wagner[1] naskiĝis la 21-an de marto 1905 en Kecskemét, li mortis la 1-an de aprilo 1972 en Szeged.

Biografio redakti

Richárd Wagner akiris geografian diplomon en Scienca Universitato Francisko Jozefo en Szeged en 1929, poste li plustudis en Munkeno. En 1931 li doktoriĝis en la Universitato Francisko Jozefo. Iom poste li estis samloke asistanto, ekde 1938 lektoro. En 1946 pro la habilitiĝo li iĝis privata profesoro pri meteologio, en la sekva jaro pri geografio. Inter 1953-1972 li estis katedrestro, en la jaroj 1957 kaj 1958 dekano. Intertempe en 1967 li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn en 1955 kaj 1956.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A magyar Alföld szélviszonyai (1931);
  • A világegyetem és a Föld (1942);
  • A Körösök és a Maros csapadékviszonyai (1943);
  • Légkörtan és klimatológia (1951);
  • A különböző ökológiai viszonyú területek mikroklímamérési módszerei (1955);
  • Éghajlattan (kunaŭtoro, 1968).

Fontoj redakti

Referencoj redakti