Rikardo Kroko (1489-1558)[1] estis humanisto, helenisto, klasika filologo, profesoro de la greka en la Universitatoj de Lepsiko kaj Kembriĝo, unu el la revivigantoj de la klasika erudicio, studis la grekan kun William Grocyn (1446-1519) en Londono kaj Oksfordo kaj kun Hieronimo Aleandro (1480-1542) en Parizo, kaj laboris kun Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj kun la presisto Egidio Gormonto, dum la presado de la verko Laŭdo de la Stulteco.

Richardus Crocus
(1489-1558)
Rikardo Kroko estis unu el la revivigantoj de la klasika erudicio.
Rikardo Kroko estis unu el la revivigantoj
de la klasika erudicio.
Persona informo
Naskiĝo 1489
en Londono, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Morto 29-a de aŭgusto 1558
en Londono, Flago-de-Anglio.svg Anglio
Ŝtataneco Reĝlando Anglio [#]
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Universitato de Oksfordo
Universitato de Lepsiko
Profesio
Profesio filologo • universitata profesoro • klasikisto • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Rikardo Kroko estis edukita en la Kolegio Eton, kaj en la 4-a de aprilo 1506 li enmatrikuliĝis en la Reĝa Kolegio, Kembriĝo. Dum dekdu jaroj li vojaĝis eksterlande, apogita de William Warham (1450-1532), Ĉefepiskopo de Canterbury. Dum tiu epoko, li estis honorigita per la unua katedro de la greka lingvo en la Universitato de Lepsiko, kie Joachim Camerarius (1500-1574), Hieronymus Dungersheim (1465-1540) kaj Caspar Cruciger (1504-1548) estis liaj lernantoj. Li loĝis en Lepsiko inter 1514 kaj 1517, kaj estis sukcedita de Petro Mozelano (1493-1524), kaj pli malfrue li iris al Loveno kaj Kolonjo, kie li okupis la saman postenon. Li baldaŭ fariĝis sekvanto de Erasmo, kiu tiuepoke estis kompletigante sian "princan eldonon" de la Nova Testamento, en la greka (Bazelo, 1516).

En 1519, li estis invita de John Fisher (1469-1535) por instrui la grekan en Kembriĝo kun la helpo de Johano Koleto (1467-1519)[2]. En 1515, li publikigis eldono de Aŭsonio far la presisto Valentino Ŝumano[3] kaj en 1516, li publikigis sian "Tabulae graecas ..." krom traduko de la kvara libro de gramatiko far Teodoro Gaza (1410-1475), kiun li dediĉis al Alberto, ĉefepiskopo de Majenco (1490-1545). Erasmo multe estimis lin, kaj sciinte pri la malriĉceco, li petis al Koleto helpi lin. Henriko la 8-a (1491-1547), informite pri liaj kapabloj, invitis lin por esti mentoro de sia infano, la Duko de Riĉmondo. Estinte enkondukita en la kortego, kiam la demando pri la divorco de la reĝo agitadis la anglan regnon, kaj rekomendita de Thomas Cranmer (1489-1556), li estas invitita iri eksterlanden por influi la teologojn de la Universitaton de Padovo favore al la reĝa kaŭzo, kion li sukcese plenumis, kvankam la malamikoj de la divorco diris ke ne per honora maniero.

Mutianus Rufus (1470-1526) iam estis vizitata de Kroko, kaj pli malfrue ĉi tiu leteris ke la vizitanto estis pli angla ol greka. En 1517, estante en Antverpeno, Kroko transdonis al Erasmo, leterojn de siaj lernantoj Mozelano kaj Dungershajmo, krom aliaj de Hieronymus Emser (1478-1527) kaj Heinrich Stromer (1476-1542).

En 1519, li tenis korespondadon en la greka kun Guillaume Budé (1468-1540). En Kembriĝo, Kroko ricevis sian diplomon pri Majstreco kaj tie li estis nomumita profesoro pri la greka, en 1520, kun salajro pagita de la reĝo Henriko la 8-a, al kiu li donis kelkajn lecionojn pri la greka. En tiu sama jaro, li faris sian inaŭguran paroladon en Kembriĝo, "Orationes duae" kaj lia "Introductiones in rudimenta graeca" al kiu li dediĉis al William Warham. En 1522, li estis elektita la unuan publikan oratoron, en Kembriĝo. En 1531, li fariĝis deputita vico-kanceliero de la Universitato de Kembriĝo. En 1532, li ricevis alian doktorecon pri teologio en la Universitato de Oksfordo.

Selektita verkaroRedakti

  • Ausonius (1515)
  • Richardus Crocus ... Achademie Lipsensis encomium congratulatorium, 1516
  • Orationes Richardi Croci duae : altera a cura, qua utilitatem laudemque Graecae linguae tractat ; altera a tempore, qua hortatus est Cantabrigienses ne desertores essent ejusdem. - "A la fin" : Lutetiae Parisiorum, cura Simonis Colinaei,... anno MDXX.
  • Theodori Gazae Thessalonicensis, Grammaticæ institutionis liber primus, sic translatus per Erasmum Roterodamum, ac titulis & annotatiunculis explanatus, ut citra negotium & percipi queat, & teneri: Idem Græce pro iis qui iam, aliquantulum profecerunt, Colloquiorum Familiarium incerto autore libellus Græce & Latine ... : , Schuhmann, Lepsiko, 1516, Theodorus Gaza, Erasmus Roterodamus, Richardus Crocus, Joannem. Frobenium
  • M. R. Crori, Londoniensis, tabula graecas literas compendio discere cupientibus sane que utiles, in quibus her habentur contenta. De pronuntiatione liter. graec. ex Aleandro. De Formatione, comparatione et superlativorum. De tempor. A modri. deductione. Ver i. co. baryto. De verbis cirumfleais. De verbis in Mi. Ex Theodori quarto de constructione adverb. Ex erbano de verbis defectivis, 1516
  • Epistolas II Vlrici ab Hvtten ad Richardvm Crocvm nvnc primvm lvce pvblica donavit, notis illvstravit: simvlqve orativncvlas XI candidatorvm academicorvm in aede mvsarvm cizensivm ..., 1801, Ulrich von Hutten, Richardus Crocus
  • Epistolas 2 Ulrici ab Hutten ad Richardum Crocum, 1801, Ulricus von Hutten, Chr. Gottfr Mueller, Richardus Crocus

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj