Clinton Richard DAWKINS [KLINt.n RIĉard DOkins] (naskiĝis 26-an de marto 1941), pli konata kiel Richard Dawkins, estas brita etologo, zoologo kaj evoluisma biologo. Li estis profesoro en la Universitato de Oksfordo de 1995 ĝis 2008.[1] Li famas precipe pro tio, ke li estas fervora defendanto de la evoluisma teorio de Darwin kaj kritikanto de la fundamentreligia kreismo.

Richard Dawkins
Persona informo
Clinton Richard Dawkins
Naskonomo Clinton Richard Dawkins
Naskiĝo 26-an de marto 1941 (1941-03-26) (82-jaraĝa)
en Najrobio,  Kenja Kolonio
Religio ateismo vd
Etno Britoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko NajrobioOksfordo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Balliol CollegeUniversitato de Oksfordo • Oundle School • Chafyn Grove School vd
Subskribo Richard Dawkins
Familio
Patro Clinton John Dawkins vd
Patrino Jean Mary Vyvyan Ladner vd
Edz(in)o Lalla Ward • Marian Stamp Dawkins • Eve Barham vd
Profesio
Okupo evolutionary biologist • etologo • scienca verkisto • sciencovulgarigisto • eseisto • theoretical biologist • epistemologo • sociobiologist • scenaristobiologo • universitata instruisto • verkistozoologoaktoroaŭtoro • genetikisto vd
Laborkampo etologioevolua biologiozoologiobiologio • religieco • Eklezio • evolutionary theory vd
Doktoreca konsilisto Nikolaas Tinbergen vd
Verkado
Verkoj Egoisma geno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Richard Dawkins

Dawkins famiĝis pro sia teorio de la egoisma geno, kiun li priskribas en samnomita libro. Tie li konsideras kiel fundamentan unuon de la selekto la genon, kiu uzas la korpon nur kiel multobligilon. Dawkins estas 'iniciatinto' de la nocio de memeoj. Memeoj estas por la kultura evoluo, kio estas genoj por la biologia evoluo. Memeoj (melodioj, pensoj, frapfrazoj, modoj) disvolviĝas pere de mutacio kaj selekto same kiel genoj. Dawkins estas ankaŭ pasia ateisto. En sia eseo "Virusoj de la menso" li prezentas religion pere de la meme-teorio.

Dawkins estas klara ateisto kaj humanisto. Li estas unu el la plej famaj verkistoj kiuj konsekvence penas defendi la evoluteorion, en entuziasma maniero sed kun strikte sciencaj argumentoj, kontraŭ la kritikoj kiuj estas alportataj el kiu ajn angulo. Li estas membro (fellow) de la Brita Royal Society (Reĝa Societo). Krom liaj publikaĵoj li ankaŭ estas multinvitata preleganto kaj faris grandan nombron da televidprogramoj.

Biografio redakti

Dawkins naskiĝis en Najrobio, ĉefurbo de Kenjo, en 1941 kaj, malgraŭ ke lia patro estis varbita servi dum milito, li kreskis en orienta Afriko ĝis 1949, kiam li fine translokiĝis kun sia tuta familio al Britio. De 1959 ĝis 1962, Dawkins partoprenis trejnadan laboron pri zoologio en Balliol College, en Universitato de Oksfordo, kie li estis influita de la nederlanda biologo Nikolaas Tinbergen. Tinbergen, aŭtoro de The Study of Instinct (1951), estis unu el la unuaj biologoj kiuj esploris naturon de animala konduto. Tia klopodo aperigis etologion (Tinbergen gajnis Premion Nobel en 1973 pro sia pionira studo pri animala konduto).

Dawkins bakalaŭriĝis en 1962 kaj doktoriĝis sub influo de Tinbergen, kiam disvolviĝis bona rilato kun li. Sekve, Dawkins ricevis titolon de profesoro pri zoologio en Universitato de Kalifornio en Berkelio (1967 - 1969). Li revenis al Oksfordo kiel kunlaboranto en instruado pri zoologio, kaj, iam poste, membriĝis en New College.

En 1997 Dawkins gajnis Internacian Premion Kosmoso kaj en 2001 la unuan premion Kistler, en la sama jaro li estis elektita membro de la Royal Society. En 2004 li estis elektita de la revuo Prospect kiel la plej grava brita intelektulo, kiam li ricevis duoble pli da voĉoj ol la vic-gajninto.

En 2005 germana organizo Alfred Toepfer Stiftung (Fondaĵo Alfred Toepfer) donis al li Premion Shakespeare, rekone de lia prezentaĵo al scienca medio.

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Previous holders of The Simonyi Professorship. Arkivita el la originalo je 2012-08-17. Alirita 2010-11-20.

Vidu ankaŭ redakti