Julius Wilhelm Richard Dedekind

(Alidirektita el Richard Dedekind)

Julius Wilhelm Richard DEDEKIND (naskiĝis en Braunschweig je la 6-an de oktobro, 1831, mortis en Braunschweig je la 12-an de februaro, 1916) estis germana matematikisto. Li grave kontribuis al la formiĝo de ringo-teorio, de la nocio idealo, kiu iĝis ŝlosila koncepto en nombro-teorio kaj abstrakta algebro, kaj al aro-teoria fundamento de la matematike kohera nocio reelaj nombroj.

Julius Wilhelm Richard Dedekind
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1831 (1831-10-06)
en Brunsvigo
Morto 12-an de februaro 1916 (1916-02-12) (84-jaraĝa)
en Brunsvigo
Tombo Braunschweig Main Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana FederacioGermana Imperiestra Regno
Alma mater Universitato de GöttingenHumboldt-Universitato en BerlinoBrunsviga Universitato de Teknologio
Familio
Patro Julius Dedekind
Patrino Caroline Marie Henriette Emperius
Frat(in)oj Julie Dedekind • Adolf Dedekind
Edz(in)o
Okupo
Okupo matematikisto • filozofo • universitata instruisto
Verkoj Vorlesungen über Zahlentheorie
vdr

Richard Dedekind, filo de la Braunscheig-a juristo kaj altlernej-instruisto Julius Dedekind, atendis la Martino-Katharineum en Braunschweig (prononcu: Braunŝvajg). Ekde 1848 li studis matematikon ĉe la tiea kolegio Carolinum. La studadon li plilongigis en Göttingen, kie li doktoriĝis ĉe Gauss - kiel ties lasta doktoranto - pri la teorio de la Eŭleraj integraloj.

En 1854 li habilitiĝis en Göttingen, mallonga tempo post Bernhard Riemann (prononcu: Bern(h)ard Riman). Ekde 1862 ĝis sia emeritiĝo en la jaro 1894 li verkis kiel profesoro pri matematiko ĉe la Braunschweig-a 'altlernejo pri tekniko'.

Vidu ankaŭ redakti