Richard Geoghegan

brita esperantisto
(Alidirektita el Richard H. Geoghegan)

Richard Henry GEOGHEGAN (naskiĝis la 8-an de januaro 1866 en Birkenhead, Cheshire, Anglio, mortis la 27-an de oktobro 1943 en Alasko) estis anglo, poste usonano, rimarkinda filologo kaj ŝajne la unua angle parolanta esperantisto.

Richard H. Geoghegan

Geoghegan, ĉ. 1895
Persona informo
Naskonomo Richard Henry Geoghegan
Naskiĝo 8-an de januaro 1866
en Anglio Birkenhead, Cheshire, Anglio
Morto 27-an de oktobro 1943
en Usono Alasko, Usono
Lingvoj Esperantoangla
Loĝloko Anglio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoIrlando
Okupo
Okupo esperantisto • filologo • tradukisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1887
Esperantisto numero 264
vdr
Geoghegan, pasaĝero en rikiŝo dum vizito al Kioto, 1914

Vivo en Anglio redakti

Laŭ la esperantista biografo David Richardson, Richard estis "la plej aĝa filo de angla patrino kaj irlanda patro, sed estis ĉiam lia irlanda heredaĵo kiun li aparte aprezis".[1] En sia tria vivojaro li suferis ŝtuparan akcidenton en la hejmo, rezulte de kio li restis kripla la tutan vivon, marŝante pene, ofte kun helpo de lambastonoj. Kvazaŭ kompense por sia fizika lameco, li de sia junaĝo montris eksterordinarajn intelektajn povojn, precipe en la lernado de lingvoj. Estante ĉ. 17-jara, li interesiĝis pri orientaj skribsistemoj kaj eniris la Universitaton de Oksfordo, en januaro 1884, por studi la ĉinan lingvon. Li tie montriĝis elstara lernanto, ricevante dufoje premiajn stipendiojn, sed ne diplomiĝis. En Oksfordo la ĉina lingvo restis ĝis 1936 nediplomiga studobjekto.

Esperanta agado redakti

Jam en aŭtuno 1887, Geoghegan legis artikolon pri la ĵus aperinta lingvo Esperanto, kaj tuj kontaktis letere (en latina lingvo) kun L.L. Zamenhof, kiu sendis al li germanan eldonon de sia t.n. Unua Libro. Ellerninte la lingvon el ĝi, tuj, Geoghegan iom poste ricevis de Zamenhof la unuajn ekzemplerojn de la sama libro en anglalingva traduko de varsovia hebreo J. St. (pseŭdonimo de Julian Steinhaus). Geoghegan devis atentigi Zamenhof, ke tiu traduko estas en tre malbona angla, do fuŝaĵo, kiu nur ridindigus la aferon inter parolantoj de la angla. Sekve de tio, Zamenhof petis al Geoghegan mem fari pli taŭgan tradukon, kion li fakte faris. La traduko de Steinhaus estis retirita, kaj en 1889 publikigita tiu de Geoghegan. En la unua adresaro Geoghegan havis la numeron 264.

Elmigro al Vaŝingtonio (Usono) redakti

Richard Geoghegan forlasis Oksfordon fine de 1887 kaj estis instruisto de klasikaj lingvoj en Londono ĝis 1891, kiam li kun siaj vidva patrino kaj gefratoj migris al la vilaĝo Eastsound en la nordokcidenta angulo de Usono. Ne trovante en tiea fiŝista-farmista medio oportunon por vivteni sin, li en 1893 iris al Tacoma, en la ŝtato Vaŝingtonio, kie li laboris kiel stenografiisto por anglikana episkopo, poste ankaŭ por la angla kaj japana konsuloj. Li fondis, kune kun du-tri aliaj lingvistoj, la Filologian Societon de la Ŝtato Vaŝingtonio, kaj mem kontribuis al ĝi plurajn valorajn disertaciojn pri la interrilatoj de antikvaj orientaj kaj amerikaj skribsistemoj kaj pri kalendaraj sistemoj.

Translokiĝo al Alasko redakti

Dume li sensukcese klopodadis ricevi postenon kiel profesoro pri ĉina lingvo en la Universitato de Vaŝingtonio en Seattle, kaj en la unuaj tagoj de 1903 akceptis inviton de la fama juĝisto James Wickersham veni al Alasko kiel tribunala stenografiisto. En 1905 li elektiĝis kiel la unua prezidanto de la nove fondita Amerika Esperanto-Asocio, sed fakte nur malfacile povis prezidi pro sia foresto en fora Alasko - aparte pro tio, li pasigis la jaron 1906 kiel tribunala raportisto en Seattle, sed tiam la juĝisto James Wickersham tre petis lin reveni al Alasko kaj li duafoje akceptis la vokon. Spite la rigoran klimaton kaj krudan orminejan medion, plaĉis al Geoghegan la neformala alaska vivmaniero kaj la oportuno de proksime studi la aleutan kaj aliajn indiĝenajn lingvojn de la regiono. Krom la jaroj 1906, kiun li kiel notite pasigis en Seattle (kie fondiĝis la Societo Esperantista de Seattle precipe pro lia influo kaj tiu de lia amiko, William G. Adams) kaj 1914, kiam li vojaĝis tra okcidenta Usono kaj Japanio, Geoghegan restis loĝanto de Alasko ĝis sia morto la 27-an de oktobro 1943.

Pro siaj lameco kaj fizikaj malfortoj, Geoghegan havis retireman naturon kaj ĝis 1916 li ne edziĝis. En tiu jaro, enamiĝinte al Ella Joseph-de-Saccrist, li edziĝis al ŝi nur sekrete, laŭ la konsilo de amikoj, pro la ekzistantaj rasaj antaŭjuĝoj: Ella, kiu venis el Martiniko, estis duone negra. Ŝi mortis en 1936. (Tio klarigas, ke en iuj biografioj oni legas, ke li neniam edziĝis). Geoghegan vivis simple, plej ofte en krudaj trunkaj kabanoj, ĉe diversaj adresoj en la urbo Fairbanks. Multaj loĝantoj eĉ ne sciis, ke la modesta najbaro fakte estas renoma filologo, kiu scipovas dekon da lingvoj, konsultiĝas koresponde kun la plej famaj lingvistoj de la mondo, kaj kontribuadas al fakgazetoj pri lingvaj temoj. Li ĉiam restis fidela al Esperanto, al kies Lingva Komitato li elektiĝis tuj post ĝia fondiĝo en 1905. Esperanto tamen estis por li ĉefe skriba lingvo. La unua, kun kiu li parolis ĝin, estis Wilhelm Heinrich Trompeter, kiu vizitis lin en Eastsound en la 1890-aj jaroj. Lia valora libro-kolekto, inkluzive de multaj originalaj leteroj de Zamenhof kaj aliaj pioniroj, kiel ankaŭ de raraĵoj pri nekonataj - ĉefe orientaj - lingvoj, pereis kiam la familia hejmo en Eastsound forbrulis en 1906. Probable, la plej elstara lingvistika kontribuo de Geoghegan estis la kompilo de vortaro kaj gramatiko pri la aleuta lingvo de la alaskaj insuloj (Aleutaj Insuloj kaj Komandorski-insularo), pri kiu li laboradis ekde sia alveno en Valdez, Alasko, en 1903. Ĝi fine aperis presita nur post lia morto, en 1944, kaj restas ankaŭ hodiaŭ la ĉefa anglalingva verko pri la temo.

Verkoj redakti

En kaj pri Esperanto redakti

  • 1889: D-ro Esperanto: International Language, Introduction & Complete Grammar (Warsaw, 1889);
  • 1892: The Universal Language "Esperanto". Complete Instruction Book with two Vocabularies translated after the Russian of Dr. L.L. Samenhof (Nurnberg, 1892); dua eldono de la sama (Upsala, 1898);
  • 1898: A Few Words on the International Language "Esperanto", Zamenhof, translated by R.H. Geoghegan (Upsala, 1898);
  • 1904: Grammar and Exercises of the International Language Esperanto. Adopted from the French of Louis de Beaufront (Londono, 1904);

Pri la aleuta kaj aliaj temoj redakti

  • 1906: Some notes on the ideograms of the Chinese and the Central American calendars. En: The Monist. Ĉikago, Vol. 16 (1906), N-ro. 4, p. 562-596
  • 1944 (postmorte): The Aleut Language. Vaŝingtono, 1944. 2-a eld. Seattle, Vaŝingtonio 1966

Geoghegan ankaŭ kompilis la fremdlingvajn sekciojn (ĉefe rusan) de: Wickersham, James, A Bibliography of Alaskan Literature,1724-1927. (Fairbanks, Alaska, 1927). La leteroj, taglibroj, kaj aliaj paperoj de Richard Geoghegan troviĝas en Richard Geoghegan Collection, Rasmuson Library, University of Alaska, Fairbanks.

Eksteraj ligiloj redakti

  1. David Richardson: artikolo "Richard Geoghegan and the «Unua Libro»", 3 2010, en la magazino usona esperantisto, ankaŭ listigita kiel ekstera ligilo (angle)