Richard Hirsch

germana esperantisto
(Alidirektita el Richard HIRSCH)

Richard HIRSCH (naskiĝis 1924 - mortis la 17-an de majo 2013) estis germana esperantisto, emerita oficisto, honora membro de UEA.

Lerninte la lingvon en 1948, li iĝis UEA-delegito en 1953, gvidis LKK de landa E-kongreso (1961), aktivis en la regiona movado. Ekde 1973, kiam li elektiĝis ĝenerala sekretario de Germana E-Asocio, lia nomo sinonimas kun preskaŭ ĉiu administra kaj organiza laboro en GEA. Li estis komitatano de UEA (1973-1989) kaj volontule (1977-1989) administris la Delegitan Reton, prizorgis Societon Zamenhof kaj Fondaĵon Canuto. Hirsch estis dum pli ol 20 jaroj kotizperanto de UEA (lia edzino estis la ĉefdelegito). En 1993 li estis nomumita honora membro de UEA.

Vidu ankaŭ