Richard Henry Dana, Jr.

Richard Henry Dana Jr. (1-an de aŭgusto 1815 - 6-an de januaro 1882) estis Usona advokato kaj politikisto, kaj aŭtoro de la libro Du Jarojn antaŭ la Masto (Two Years Before the Mast).

Richard Henry Dana, Jr.
Persona informo
Richard Henry Dana, Jr
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1815 (1815-08-01)
en Kembriĝo
Morto 6-an de januaro 1882 (1882-01-06) (66-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per gripo vd
Tombo Tombejo nekatolika (Romo) vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Masaĉusetso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • Harvard College vd
Subskribo Richard Henry Dana, Jr.
Familio
Patro Richard Henry Dana, Sr. vd
Patrino Ruth Charlotte Smith vd
Gefratoj Edmund Trowbridge Dana • Ruth Charlotte Dana vd
Edz(in)o Sarah Watson Dana vd
Infanoj Richard Henry Dana • Ruth Charlotte Dana Lyman vd
Profesio
Okupo verkisto • taglibristo • poeto-juristo • advokatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en unu el la unuaj familioj de Kembriĝo, Masaĉuseco, nepo de Francis Dana, kaj ĉeestadis Universitato Harvard. Suferante problemon pri sia vidkapablo post atako de morbilo (rubeolo?), li pensis, ke eble vojaĝo povus helpi sian febliĝantan vidivon. Anstataŭ iri fari Grandan Turismadon tra Eŭropo, en 1834 li forlasis Harvard-on por labori kiel ordinara maristo sur vojaĝo ĉirkaŭ Kabo Hornan al la tiam distega Kalifornio, tiutempe ankoraŭ parto de Meksiko. Li forvelis sur la brigo Pilgrim (180 tunoj, 86.5 futojn longa), vizitis nombron da setlejoj en Kalifornio (inkluzive de Monterey, San Pedro, San Juan Capistrano, San-Diego, Santa Barbara, kaj Santa Clara), kaj revenis al Masaĉuseco du jarojn poste kiel ferdekano sur la Indiaman Alert, farinte vintran trapason ĉirkaŭ Kabon Hornan. Li resurteriĝis en Bostono en septembro 1836.

Li kronikis la vojaĝon taglibre, kaj post la vojaĝo li verkis Du Jarojn antaŭ la Masto (en:Two Years Before the Mast) surbaze de siaj spertoj. La terminmo antaŭ la masto aludas al la loĝejoj de la maristoj -- en la teŭgo, en la antaŭo de la ŝipo, dum la oficiroj loĝas proksime al la malantaŭo. Lia verkaĵo montras lian estontan socian senton favore al la subprematoj.

Post sia marvojaĝo, li revenis Harvard-on, kompletigonte sian edukadon en 1937. Li sekve fariĝis advokato, kaj spertulo pri mara juro, multoje defendadanta la ordinaran mariston. Poste li fariĝis elstara aboliciisto, helponte fondi la kontraŭ-sklavisman Partion Libera Tero (United States Free Soil Party) en 1848. En 1859 Dana vizitis Kubon dum tio, ke ties proponitan proprigon (al Usono) oni debatis en la Usona Senato. Li vizitis Havanon, suker-bienegon, bovolukton, kaj diversajn kirkojn, malsanulejojn, lernejojn, kaj prizonojn; la veturo dokumentiĝis en lia libro Ĝis Kubo kaj Revene (To Cuba and Back).

Dum la Usona Enlanda Milito, Dana servis kiel Distrikta Advokato de Usono (en:United States District Attorney), sukcese argumentis antaŭ la Suverena Juĝejo, ke la registaro de Usono rajte povas blokadi havenojn Konfederaciajn. De 1867 ĝis 1868 Dana estis membro de la leĝistaro de Masaĉuseco, kaj ankaŭ servis kiel advokato en proceso kontraŭ la eksprezidento, Jefferson Davis, de la Konfederacio. En 1876, lian numumon kiel ambasadoro al Britio malvenkigis en la Senato politikaj malamikoj, parte pro proceso farita kontraŭ li pro jura lernolibro kiun li redaktis.

Dana mortis de gripo en Romo, kaj estas enterigita en la Protistanta Enterigejo de tiu urbo.

Lia filo, Richard Henry Dana III, edziĝis al Edith Longfellow, filino de Henry Wadsworth Longfellow. La terpinto kaj urbo Dana Point, Kalifornio, situantaj ĉe la Pacifika marbordo ĉirkaŭ duonvoje inter Los-Anĝeleso kaj San-Diego, estas nomitaj honore al li.

Elektitaj verkoj redakti

  • (angle) Two Years Before the Mast, 1840; 1869 reviziita fare de Dana; 1911 reviziita fare de lia filo Free typeset PDF ebook of Two Years Before the Mast optimigita por presado ĉehejme Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  • (angle) The Seaman's Friend: Containing a Treatise on Practical Seamanship, with Plates; A Dictionary of Sea Terms; Customs and Usages of the Merchant Service; Laws Relating to the Practical Duties of Master and Mariners, 1841
  • (angle) Cruelty to seamen: being the case of Nichols & Couch [dato nekonata]
  • (angle) An autobiographical sketch, 1815-1842
  • (angle) To Cuba and back, 1859
  • (angle) Journal of a Voyage Round the World, 1859-1860
  • (angle) Twenty-Four Years After, 1869; nun ĝenerale inkluzivita en Two Years Before the Mast
  • (angle) The journal, Robert F. Lucid, redatoro. Cambridge: Belknap Press of Harvard University Press, 1968

Eksteraj ligiloj redakti