Richard Nixon

37-a prezidento de Usono

Richard Milhous NIXON [riĉerd milhaŭs niksen] (naskiĝis la 9-an de januaro 1913, en Yorba Linda, Kalifornio, mortis, 81-jaraĝa, la 22-an de aprilo 1994 en Novjorko) estis la tridek-sepa prezidanto de Usono. Li estis membro de la Respublikana Partio. Nixon estas la sola homo, kiu demisiis de la prezidenta ofico. Li ankaŭ estas la sola homo, kiu elektiĝis kaj dufoje prezidanto, kaj dufoje vic-prezidanto.

Richard Nixon
37-a Prezidanto de Usono
Persona informo
Richard Nixon
Naskonomo Richard Milhous Nixon
Naskiĝo 9-an de januaro 1913 (1913-01-09)
en Yorba Linda
Morto 22-an de aprilo 1994 (1994-04-22) (81-jaraĝa)
en Manhatano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Richard Nixon Presidential Library and Museum vd
Religio Kvakerismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Whittier College • Universitato Duke • Duke University School of Law • Whittier High School • Fullerton Union High School • elementa lernejo vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Richard Nixon
Familio
Patro Francis A. Nixon vd
Patrino Hannah Milhous Nixon vd
Gefratoj Donald Nixon • Edward Nixon vd
Edz(in)o Pat Nixon vd
Infanoj Tricia Nixon Cox • Julie Nixon Eisenhower vd
Profesio
Okupo politikistooficiroadvokato • aŭtobiografo • ŝtatreprezentanto vd
Aktiva en VaŝingtonoWhittier • La Habra vd
En TTT Oficiala retejo vd
37-a Prezidanto de Usono
Dum 1969-1974
Antaŭulo Lyndon B. Johnson
Sekvanto Gerald Ford
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nixon estis kvakero. Li mezuris 180 cm kaj pezis 82 kg. Lia edzino estis Thelma Catherine "Pat" Ryan, kaj la paro havis du filinojn. Lia pli juna filino Julie edziniĝis kun David Eisenhower, nepo de la usona prezidanto Dwight D. Eisenhower.

Nixon estis advokato. Dum la Dua Mondmilito li servis en la usona mararmeo. Nixon elektiĝis en 1946 al la usona Domo de Reprezentantoj, kaj en 1950 al la Senato. En 1952 kaj 1956 li elektiĝis vic-prezidanto sub Dwight Eisenhower. En 1960 li perdis la prezidantan elekton kontraŭ John F. Kennedy. En 1962 li perdis la Kalifornian ŝtatestran elekton. Tamen, Nixon gajnis la prezidantajn elektojn en 1968 kaj 1972.

Dum lia prezidanteco (1969-1974) okazis;

  • 1969- Surluniĝo de usonaj astronaŭtoj - la 2-an de julio
  • 1972- Novaj usonaj rilatoj kun Ĉinio
  • 1972- Traktato de SALT (Negocadoj pri Strategia Armila Limigo) kun Sovetio
  • 1972- Watergate - Invado de la estrejo de la Demokrata Partio
  • 1973- Batalĉeso en Vjetnamio
  • 1974- Formala akuzo de Nixon- por lia obstrukcado de justico- li demisiis la 9-an de aŭgusto

Eksteraj ligiloj redakti