Richard R. Schrock

usona kemiisto
(Alidirektita el Richard R. SCHROCK)

Richard Royce SCHROCK [RIĈ'd rojs ŝrok] (naskiĝis la 4-an de januaro 1945) estas usona kemiisto. En 2005 li gajnis la Nobelpremion pri kemio kune kun usonano Robert H. Grubbs [grubz] kaj franco Yves Chauvin [ŝova], pro ilia esplorado pri metatezo (metodo en organika kemio).

Richard R. Schrock
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1945 (1945-01-04) (79-jaraĝa)
en Berne
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • Universitato de Kalifornio ĉe Riverside • Mission Bay High School vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Berne, Indiano, kaj doktoriĝis ĉe Universitato Harvard en 1971. Ekde 1989 li estas profesoro de kemio ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT). Li estas ano de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj kaj la Usona Nacia Akademio de Sciencoj. Li havas (en 2005) du infanojn.