Richard Schirrmann

Richard Ernst Otto SCHIRRMANN (naskiĝinta la 15-an de majo 1874 en Braniewo-Gronovko, mortinta la 14-an de decembro 1961 en Grävenwiesbach) estis germana pedagogo kaj fondinto de la germana porjunularretejo DJH. Kelkajn jarojn li prezidantis ĉe International Youth Hostel Federation.

Richard Schirrmann
monumento en Altena por Schirrmann
monumento en Altena por Schirrmann
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1874 (1874-05-15)
en Gronówko, Warmian-Masurian Voivodeship
Morto 14-an de decembro 1961 (1961-12-14) (87-jaraĝa)
en Grävenwiesbach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto de nefikcio
vdr
memortabulo ĉe la iama Schirrmann-lernejo en Altena

Vivo redakti

Estante filo de bazlernejestro li trejniĝis inter 1891 kaj 1894 ĉe la porinstruista lernejo en Nisovje (Distrikto Gurjevsk). Sen finekamzeniĝo li estis privata instruisto en Drebbenau (provinco Primorsko). Post ekzameniĝo en 1895 li deĵoris ĝis 1898 ĉe la elementarlernejo en Użranki/Königshöhe apud Mrągowo, poste en Moskovskoje/Schrombehnen (Kaliningrada provinco). Intertempe li soldatis. Ekde 1901 li instruistis en Gelsenkirchen kaj ekde 1903 en Altena.

Schirrmann post militoservo (li estis militfine suboficiro) ree instruistis. ekde 1919 li prezidantis ĉe Centra komitato de la germanaj junulargastejoj kaj tri jarojn poste li rajtis tute dediĉi sin al tiaj laboroj. Li propagandis por siaj ideoj en multaj landoj kaj elektitis en 1932 ĉefo de International Youth Hostel Federation. Ĝis 1937 li rezignis pri ĉiaj funkcioj ene de junulargastejaj retejoj pro politika premo. Tamen li intertempe estis preta je kunlaborado kun la nazioj.[1] Dum la Dua mondmilito li denove estis instruisto en bazlernejo. Post 1945 li engaĝiĝis en la revivigo de la junulargasteja ideo en Germanujo.

Ideoj reformpedagogiaj redakti

Li engaĝiĝis pri ĝenerala kulturo kaj lernigo atentigante pri la graveco de ennaturaj travivaĵoj. Li elpensis projekton pri retejo de porjunularaj gastejoj kiuj ankaŭ servu al interkompreniĝo inter la nacioj danke al personaj renkontiĝoj.

La unua provizora tranoktejo fariĝis en 1907 ĉe la lernejo de Altena; sur Kastelo Altena malfermiĝis en 1912 vera junulargastejo. Helpon li ricevis fare de la entreprenisto Wilhelm Münker kaj de Burkart Schomburg. Ĝis la Unua mondmilito ekzistis en Germanujo jam pli ol 370 junulargastejoj. Apogo ankaŭ venis el soldataj cirkloj kiuj ŝatis la kombinon de ennatura travivaĵo kun gimnastiko kaj korpdurigaj ekzercoj.

Honoroj redakti

  • 1949: estrarano kaj honora prezidanto de DJH
  • 1952: Granda meritkruco de FRG
  • ĉefa migradovojo en Sauerland nomiĝas por li Richard-Schirrmann-Weg (121 kilometrojn longa)
  • 1971: strateto en Vieno nomita por li Schirrmanngasse
  • 2008: ŝtuparo en Stutgarto Richard-Schirrmann-Staffel
  • nomo de realisma lernejo en Altena por li (instruadoĉeso en 2017)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-26. Alirita 2023-01-07.