Richard Wagner

germana komponisto
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la germana komponisto. Por informoj pri la rumanuja germana verkisto, naskita en 1952, vidu la artikolon Richard Wagner (verkisto).

Wilhelm Richard WAGNER [ˈʁiçaʁt ˈvaːɡnɐ], en esperanto Rikardo Vagnero,[1] (naskiĝis la 22-an de majo 1813, en Lepsiko, mortis la 13-an de februaro 1883 en Venecio) estis unu el la plej gravaj germanaj komponistoj dramistoj, poetoj, verkistoj, teatra reĝisoro kaj orkestrodirektisto. Per siaj muzikdramoj li validas kiel unu el la plej gravaj novigantoj de la eŭropa muziko en la 19-a jarcento. Li ŝanĝis la esprimkapablon de la romantisma muziko same kiel la teoriajn kaj praktikajn fundamentojn de la opero, formante dramajn agadojn kiel tutarta verko kaj verkante por ili tekston, muzikon kaj sursceniginstrukciojn. Kiel unua komponisto li fondis festivalon en la festivalejo de Bayreuth planita de li. Liaj novigoj en la harmoniaro enfluis la evoluon de la muziko ĝis la Nova Muziko. Per sia traktaĵo Das Judenthum in der Musik (La judaro en la muziko) li apartenas intelekthistorie al la probatalantoj de antisemitismo.

Richard Wagner
Persona informo
Richard Wagner
Naskonomo Wilhelm Richard Wagner
Naskiĝo 22-an de majo 1813 (1813-05-22)
en Leipzig, Reĝlando Saksio, Rejna Federacio
Morto 13-an de februaro 1883 (1883-02-13) (69-jaraĝa)
en Venecio,  Reĝlando Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Vilao Wahnfried vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de LepsikoKruclernejoThomas-lernejo je Lepsiko vd
Subskribo Richard Wagner
Memorigilo Richard Wagner
Familio
Dinastio Wagner family vd
Patro Carl Friedrich Wagner vd
Patrino Johanna Rosina Wagner-Geyer vd
Gefratoj Rosalie Wagner • Ottilie Brockhaus • Louise Wagner • Cäcilie Avenarius • Albert Wagner vd
Edz(in)o Cosima WagnerMinna Planer vd
Infanoj Siegfried Wagner • Isolde Wagner vd
Parencoj Franziska Wagner vd
Profesio
Alia nomo K. Freigedank • H. Valentino vd
Okupo komponisto • libretisto • dirigento • eseisto • teatra reĝisoro • aŭtobiografo • poeto • pianistomuzikkritikisto • taglibristo • verkisto vd
Laborkampo operomuzikdramo vd
Aktiva dum 1832– vd
Verkado
Verkoj Der Fliegende Holländer ❦
Tristano kaj Izoldo ❦
Tannhäuser ❦
La Rejnoro ❦
Lohengrin ❦
La ringo de la Nibelungoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Richard Wagner proks. 1868

Vivo redakti

Infan- kaj junaĝo (1813–1832) redakti

 
Naskiĝdomo de Richard Wagner en Lepsiko proks. 1885 (ne plu ekzistas)
 
Ludwig Geyer, duonpatro de R. Wagner

Richard Wagner naskiĝis kiel naŭa ido de policaktisto Carl Friedrich Wagner (1770–1813) kaj bakistofilino Johanna Rosine Wagner, denaska Pätz (1774–1848) en Lepsiko (en la gastejo Zum roten und weißen Löwen) kaj la 16-an de aŭgusto evangele baptita en la Thomas-preĝejo sur la nomon Wilhelm Richard Wagner.[2] Ses monatojn post sia naskiĝo, la 23-an de novembro 1813, la patro mortis pro tifo. La 28-an de aŭgusto 1814 la patrino de Wagner geedziĝis kun aktoro kaj poeto Ludwig Geyer (1778–1821), kiu zorgis por la familio post la morto de la patro kaj kiun Carl Friedrich Wagner estis treege ŝatinta. Supozoj, laŭ kiuj Geyer estus la natura patro de Richard Wagner, nuntempe estas klare refutitaj. Nenie en la skribaj kaj buŝaj diroj de Wagner ekzistas pruvoj por tio, ke Richard mem estus pridubinta sia devenon de Carl Friedrich Wilhelm Wagner.[3] En sia taglibro la dua edzino de Richard Wagner, Cosima, notis la 26-an de decembro 1878: „Tiam diras Richard, (filo) Fidi, al kiu li ĉiam alĵetis sian ĉapon por gardado, ĉiam aspektas belega, similas al sia patro Geyer. Mi: ‚Vater Geyer certe estis via patro.‘ Richard: ‚Tion mi ne kredas.‘ ‚De kiu do la simileco?‘ Richard: ‚Mia patrino lin tiam amis, elekta parenceco.‘“ Kiel fotoj klare dokumentas, frato Albert, plej aĝa filo de Carl Friedrich Wilhelm Wagner, havas preskaŭ okulfrapan similecon kun Richard.[4]

Ankoraŭ en 1814 la familio transloĝiĝis al Dresdeno. La 26-an de februaro 1815 naskiĝis la duonfratino de Richard, Cäcilie. Liaj pli aĝaj gefratoj nomiĝis Albert, Gustav, Rosalie, Julius, Luise, Klara, Theresia kaj Ottilie. En la jaro 1817 Richard fariĝis lernejano – ankoraŭ sub la nomo Richard Geyer. Du jarojn poste la duonpatro Ludwig Geyer malsaniĝis kaj mortis la 30-an de septembro 1821 en Dresdeno. Richard iris post tio al pluraj parencoj „en zorgadon“. Ekzemple oktobron de 1821 li iris en Eisleben al la frato de sia duonpatro, Karl, kiu ankaŭ jam estis akceptinta lian fraton Julius, kaj vivis tie dum unu jaro sub la nomo Richard Geyer.[5] Ekde la 2-a de decembro 1822 li lernis ĉe la Kruclernejo en Dresdeno. En la jaro 1826 la familio transloĝiĝis al Prago, ĉar la fratino de Richard, Rosalie ricevis tie dungitecon. Richard restis plu en Dresdeno kaj loĝis je familio d-ro Böhme, vizitis tamen plurfoje sian familion en Prago. Ekde kristnasko de 1827 li estis kun sia reveninta familio denove en Lepsiko. Tie li lernis ekde 1828 ĝis 1830, nun je la nomo Richard Wagner, en la Nikolaj-lernejo same kiel en la Thomas-lernejo je Lepsiko. La senpatra knabo tiutempe havis idealtipon per sia onklo Adolph Wagner, filologo, kiu estis renomiĝinta kiel tradukisto de la verkoj de Sofoklo kaj korespondis kun Goethe. Richard legis en ties ampleksa biblioteko Ŝekspiron kaj la romantikistojn, ekz. E. T. A. Hoffmann, kaj skribis jam estante lernanto sian unuan draman verkon, Leubald, grandan tragedion en kvin aktoj laŭ la stilo de Ŝekspiro.

La junaĝo de Wagner estis karakterizata per tio, ke li kiel plej juna infano de artistofamilio alkreskis fakte senpatra kaj sen „disciplino kaj ordo“. Li estis kiel infano treege sovaĝa („der kozako“) kaj iomete malzorgita, kio stampis lian karakteron en tio, ke lin edukado „ne povis fleksi“.

„Sturm und Drang“ (1832–1835) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sturm und Drang.

En la aĝo de 16 jaroj Wagner travivis en Lepsiko unuan fojon la operon Fidelio de Beethoven kun Wilhelmine Schröder-Devrient en la titolrolo. Ekde tiam fiksiĝis por li la celo, fariĝi muzikisto. Li verkis baldaŭ unuajn sonatojn, unu arĉkvartetojn same kiel la nekomplete restontan operprovon Die Hochzeit (La geedziga festo). Ekde 1831 li studis muzikon ĉe la universitato de Lepsiko, krom tio li sekvis kompozician instruon de Thomas-kantoro Christian Theodor Weinlig, al kiu li ankaŭ omaĝis sian unuan verkon (pianosonato en B♭-maĵoro). Ĉi tiu unua verko aperis jam unu jaron pli malfrue presita fare de eldonejo Breitkopf & Härtel. Spronite de tio kaj ankaŭ de la sukceso de la unua prezentado de sia koncertuverturo en d-minoro en la Jaro 1832 en Lepsiko, Wagner komponis pluajn koncertpecojn, i. a. la simfonion C-maĵoran, kiu ankoraŭ en la sama jaro estis unuan fojon prezentata en la praga konservatorio.

Instigite de la malfruromantismo, aparte ankaŭ de E. T. A. Hoffmann kaj materio el kavalirepoko kaj kavaliraferoj, li estis skizita la planon pri sia unua opero sub la titolo Die Hochzeit. Li versis la tekston kaj komencis komponi la unuajn numerojn de ĉi tiu „noktopeco de plej nigra koloro“ (R. W.), kies troigita horora romantiko tamen nur malmulte imponis lian fratinon Rosalie. Post tio Wagner neniigis la tekstoskizon, de la partituro partoj restis konserviĝintaj (WWV 31).

Wagner aktivis ĉe la Corps Saxonia Leipzig, tamen ne longe. Wagner mem skribis, ke li libervole forlasis la korporacion: precipe pro la seniluziiĝo pri la malpolitika sinteno de la lepsikaj kunkorporacianoj rilate la ribelon en Pollando. La „dolorigan malĝojon“ de Wagner pri la pola malvenko ĉe Ostrolenka la kunkorporacianoj ne estis partoprenantaj.[6]

Verkisto kaj publikigisto Heinrich Laube impresis Vagneron en 1833 per la ideoj de Juna Germanujo, revoluciema literatura movado de la Antaŭmarto en Germanujo. Samtempe Wagner komenciĝis per la komponado de la opero Die Feen (La feinoj), post kiam li ektenis sian unuan dungitecon kiel ĥordirektisto de la teatro de Würzburg. En la gazeto Zeitung für die elegante Welt (gazeto por la eleganta mondo) de Laube post tio aperis baldaŭ lia traktaĵo Die Deutsche Oper (La germana opero). Kiel muzika direktisto de la somera sezono en Bad Lauchstädt kaj de la teatro en Magdeburgo li konatiĝis kun aktorino Minna Planer kaj enamiĝis pasie en ŝi. La unua memstara muzika ekzercigo de Wagner estis laŭ lia eldiro la muziko por la farso de Johann Nestroy Lumpazivagabundus de Adolf Müller la pli maljuna (1833).

Unuaj teatrospertoj (1835–1842) redakti

 
Minna Planer

Wagner verkis en 1835 pri la opero Das Liebesverbot kaj direktis la duan sezonon en Magdeburgo. La 29-an de marto 1836 okazis je mizeraj kondiĉoj la unua prezentado de la opero Das Liebesverbot oder Die Novize von Palermo en Magdeburgo. Trans Berlino Wagner vojaĝis al Kenigsbergo. La 24-an de novembro li geedziĝis kun Minna Planer, kiu tie estis dungita kiel aktoro, en la preĝejo je Tragheim. La 1-an de aprilo 1837 li fariĝis muzikdirektisto en Kenigsbergo. La teatra funkciado tamen disrompiĝis mallonge poste pro la bankroto de la estrado. Wagner estis laŭ tradicio de la „vagantoj“ kutimiĝinta, vivi trans siaj eblecoj kaj peti surlokajn burĝojn pri monpruntaĵoj, kiujn li ne povis repagi. Junion de 1837 li akiris postenon de kapelmajstro en Rigo, kie li estis protektata kontraŭ siaj germanaj kreditoroj. En julio lia edzino Minna forlasis lin kun komercisto nome Dietrich, ŝi revenis tamen en oktobro penteme al li en Rigo. Tie ekestis la teksto kaj la komenco de lia unua sukcesa opero: Rienzi. Wagner ekkonis tie ankaŭ la fabelon de Wilhelm Hauff pri fantomŝipo kun la materialon pri la fluganta holandano. Kun teatrodirektisto Karl von Holtei li planis kantoteatraĵo kun la titolo Die glückliche Bärenfamilie (La feliĉa ursofamilio), kontraŭstaris tamen baldaŭ kontraŭ la teatra reĝimo. Dum ĉi tiu periodo finiĝis la historio de la migroteatroj, kiuj pli kaj pli devis cedi al urbaj teatroj kun fiksa personaro.

Jam en 1839 Wagner perdis sian postenon en Rigo. Pro timo antaŭ siaj kreditoroj li transpaŝis kaŝe kun sia edzino la rusan-orientprusan landoimon kaj veturis sur la malgranda velŝipo Thetis kune kun Minna al Londono. La tempeste pasa, plurfoje en norvegaj havenoj interrompita kaj finfine kvar semajnojn daŭra marvojaĝo, je kio la ŝipo preskaŭ renversiĝis, alportis inspiron por la Fluganta Holandano. Post mallonga restado en Londono la paro daŭrigis la vojaĝon trans Bulonjo-ĉe-Maro, kie Wagner konatiĝis persone kun la ĉefa pariza operkomponisto Giacomo Meyerbeer, al Parizo.

 
Memortabulo en la Rue Jacob 14 en la 6-a arondismento de Parizo

Wagner pasigis la jarojn 1840 kaj 1841 kun Minna en mizeraj ekonomiaj cirkonstancoj en Parizo. Tie li finverkis la operon Rienzi (1840) kaj tekstis kaj komponis la operon Fliegenden Holländer (1841). Meyerbeer ekkonis lian talenton kaj progresigis lin, sed pri la „pruntotalento“ (Thomas Mann) de Wagner li estis malpli entuziasma. En Parizo troviĝis la ĉefaj teatroj de la mondo. Lerneme Wagner sorbis inspirojn de la granda opero aŭ de la melodramo. Por povi vivteni sin kaj sian edzinon, li verkis artikolojn por diversaj ĵurnaloj kaj plenumis muzikan laboron salajratan. Li konatiĝis kun Heinrich Heine kaj Franz Liszt. Pro manko de mono li eĉ devis vendi la prozan skizon por Der Fliegende Holländer sub la titolo Le vaisseau fantôme por 500 frankoj al la pariza opero, kiu donis la komponmendon al sia domkomponisto Pierre-Louis Dietsch – kio tamen Vagneron ne detenis de tio, realigi sian ideon mem kaj transigi ĝin en muzikon.

 
Richard Wagner 1842 en Parizo, desegno de Ernst B. Kietz

En Parizo li okupiĝis pli kaj pli pri la politikaj okazaĵoj en Francujo. Dum kiam lin en lia junaĝo plenigis la teruraĵoj de la franca revolucio de 1789 „per sincera abomeno kontraŭ ĝiaj herooj“, kiel li skribis en sia biografio Mein Leben, li reagis tute alie, kiam Lafayette gvidis la liberalan opozicion en Parizo. „La historia mondo komenciĝis por mi ekde ĉi tiu tago; kaj kompreneble mi estis plene partieca por la revolucio, kiu sin montris al mi nun sub la formo de kuraĝa kaj venkanta popolbatalo, libera de ĉiuj makuloj de la teruraj tuberoj de la unua franca revolucio.“[7]

En ĉi tiu tempo ankaŭ okazis lia okupiĝo pri la religiokritika filozofio de Ludwig Feuerbach kaj la teorioj de la franca frusocialisto kaj frua teoriisto de la moderna anarĥiismo de Pierre-Joseph Proudhon. Precipe pri la formulado de la demando de Proudhon: „Kio estas propraĵo?“ Wagner dumvive okupiĝis: „Kiam propraĵo konservas privilegiojn, tiam privilegiita – do ĉantaĝa – propraĵo signifas ŝtelo.“ Ĉi tiu opinio fariĝis ĉefe en lia nibelungodramo ruĝa fadeno.

Dresdenaj jaroj (1842–1849) redakti

 
La malnova dresdena kortegoteatro je la tempo de Richard Wagner

Printempon de 1842 Wagner ricevis mesaĝon de la dresdena kortega opero, ke oni volas prezenti lian novan operon Rienzi. Post kiam li en Parizo ne sukcesis antaŭenigi artajn planojn kaj havi tie sukceson, li forlasis la urbon aprilon 1842 kaj ekloĝis en Dresdeno. La junion li pasigis en Teplitz-Schönau, kie li jam antaŭe estis en 1834 kaj 1836. En Kastelo Střekov ekestis la unua malneto de Tannhäuser. La unua prezentado de Rienzi okazis la 20-an de oktobro en Dresdeno. Ĝi estis granda sukceso kaj signifis la artistan trarompiĝon de juna Wagner. Proksimume je la sama tempo Franz Liszt fariĝis kortega kapelmajstro en Vajmaro.

Wagner fariĝis en 1843 Reĝa Saksa Kapelmajstro de la dresdena kortega opero kaj la 2-an de januaro li povis tie unuafoje prezenti sian operon Der fliegende Holländer (La fluganta Holandano). Malmulton poste li krome ankaŭ transprenis la estradon de la virkanto-asocio Dresdner Liedertafel, laŭ kies mendo li komponis la imponan ĥorverkon Das Liebesmahl der Apostel; la unua prezentado je la 6-a de julio 1843 en la Frauenkirche kadre de la Dua Ĝenerala Dresdena Virkanta Festivalo estis tutplena sukceso. Wagner tamen sekvatempe distanciĝis de tio, komponi pliajn oratoriajn verkojn, kaj dumvive neniam plu prezentis la komponaĵon. Mallonge poste li persvadis sian amikon Ferdinand Hiller, ke li transprenu la estradon de Dresdner Liedertafel.

Ekestis amikeco kun Anton Pusinelli kaj August Röckel, kun kiu li precipe konversaciis pri politiko. Wagner pluverkis en 1844 la operon Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg. Julion de 1845 li restadis en Marienbad kaj konceptis tie en unua enhavoskizo la agadon de Die Meistersinger von Nürnberg kaj okupiĝis intense pri la germanaj legendoj, precipe pri la nibelunga kaj grala mitoj. Li komenciĝis per la konceptado de sia opero Lohengrin. En Dresdeno li direktis je la 19-a de oktobro la unuan prezentadon de sia opero Tannhäuser. Wagner direktis en 1846 la 9-an simfonion de Beethoven – per tio impresegante junan Hans von Bülow – kaj komenciĝis en somero, dum trimonata ripozo en Graupa proksime de Dresdeno, per la komponado de Lohengrin. La 9-an de januaro 1848 la patrino de Wagner mortis en Lepsiko. Printempon de 1848 Franz Liszt vizitis unuafoje Vagneron en Dresdeno, malmulte post okazis ties reziproka vizito al Liszt en Vajmaro, per kio ekestis longedaŭra amikeco.

Por akiri inspirojn por teatroreformo Wagner vojaĝis someron de 1848 al Vieno. Poste li aliĝis en Dresdeno al la respublikanismaj strebadoj fortigitaj dum la Marta Revolucio en Saksujo kaj konatiĝis je tio ankaŭ kun la rusa anarĥiisto Miĥail Bakunin. Wagner klopodis pri teatroreformo ĉe la kortegoteatro kaj malvolvis siajn idealideojn pri la pozicio de la arto en la socio. Li publikigis kelkajn kontribuaĵojn en la revuo Volksblätter de sia amiko August Röckel, i. a. la traktaĵon Die Revolution. Samtempe ekestis lia Die Wibelungen; Weltgeschichte aus der Sage, antaŭpaŝo al lia ĉefverko Der Ring des Nibelungen, kies koncepto ekestis samtempe kun Siegfried, same kiel la koncepto de muzikdramo Jesus von Nazareth, je kio li rigardis Jesuon ĉefe kiel socialrevoluciulo.

Zurikaj jaroj (1849–1858) redakti

 
Kaptordona letero kontraŭ Wagners el 1849
 
Vilao Wesendonck je Zuriko
 
Richard kaj Cosima Wagner
 
Juna reĝo Ludoviko la 2-a de Bavarujo

Printempon de 1849 Wagner partoprenis aktive la Dresdena Majribelo. Li estis post subpremado de la revolucio, same kiel ankaŭ liaj amikoj Gottfried Semper kaj August Röckel, kaptordone serĉata de la polico kaj vidis la neceson fuĝi. En la amikaj kaj kunlaborantaj rondoj Wagner bagateligis sian partoprenadon je la Dresdena Revolucio. Lia pli frua kunlaboranto Hermann Zumpe (aktiva en Bayreuth ekde 1873 ĝis 1875) ĉitas jenan priskribon de la rolo de Wagner: „El lia (Wagner) buŝo dum ĝardena festo en Wahnfried: Semper je parolado sur la balkono, Wagner ektime inter la popolo, saltas supren, por tiri Semper-on de la balkono – jen oni ekvidas lin kaj – : ĉirkaŭvolvado“

Lia fuĝo lin komence kondukis al Svisujon kaj post mallonga restado en Parizo en la daŭran ekzilon en Zuriko. Tie ekestis en la sekvojaroj la Zürcher Kunstschriften [Zurikaj artotraktaĵoj], interalie Die Kunst und die Revolution [La arto kaj la revolucio], Das Kunstwerk der Zukunft [La artverko de la estonteco] kaj lia grava muzikteoria traktaĵo Oper und Drama [Opero kaj dramo].

En vigla leterkorespondado kun siaj amikoj Franz Liszt, August Röckel kaj Theodor Uhlig li disvolvis kaj klarigis siajn estontajn artajn ambiciojn. Per sia operkoncepto Wieland der Schmied Wagner elprovis en Paris siajn ŝancojn, tamen vane. Li konatiĝis kun juna Jessie Laussot, kiu estis ligita en malfeliĉa geedzeco, kaj sekvis ŝin al Bordozo, kun la intenco lasi post si sian ĝistiaman vivon kaj fuĝi kun ŝi al Grekujo. Post kelkaj semajnoj li ĉesis la amaferon kaj revenis al sia edzino en Zuriko. La 28-an de aŭgusto 1850 Franz Liszt unuafoje prezentis Lohengrin en Vajmaro je foresto de Wagner.

Wagner konatiĝis en 1852 kun Otto kaj Mathilde Wesendonck kaj komenciĝis post restado en la akvokuracejo Albisbrunn per la versado por Der Ring des Nibelungen. Li konatiĝis kun Georg Herwegh, vojkunulo de Karl Marx, kiu fariĝis vigla kundiskutanto kaj migroamiko. Wagner entreprenis vastajn montarajn vojaĝojn, interalie plursemajnan piedmigradon al Italujo. En la soleco de la altmontaraj pejzaĝoj kaj majestaj glaciejoj li vidis la idealajn scenobildojn por sia Nibelunga Ringo. La 16-an de februaro 1853 Wagner unuafoje publike laŭtlegis sian kompletan Ring-poeziaĵon dum kvar vesperoj en la hotelo Baur au Lac je Zuriko.

Majon de 1853 Wagner prezentis entusiasme akceptatajn koncertoj kun eltranĉaĵoj el propraj verkoj en Zuriko. En julio lin vizitis Liszt; je ĉi tiu okazo li ritotrinke sigelis fratecon kun Liszt kaj Herwegh. Wagner vojaĝis en septembro denove al Italujo, kie al li venis en hotelo en La Spezia dum duondormo la pra-ideo de la muzika komenco de la Der Ring des Nibelungen, kaj li konceptis la antaŭludo de Das Rheingold. La 10-an de oktobro Wagner estis ĉe Liszt en Parizo kaj vidis je unua fojo ties filinon Cosima, kiu tiumomente aĝis 15 jarojn. Li komenciĝis per la komponado de Rheingold, kiun li finverkis ene de tri monatoj ĝis januaro de 1854.

Richard Wagner legis en 1854 laŭ rekomendo de Herwegh la ĉefverkon de Arthur Schopenhauer, Die Welt als Wille und Vorstellung [La mondo kiel volo kaj imago]. En la sama jaro li komenciĝis per la konceptado de Tristan und Isolde. Wagner prezentis en 1855 plurajn koncertojn en Londono; en 1856 li direktis peton pri amnestio al la saksa reĝo. Intertempe li loĝis sur la „Verda Monteto“ apud la Vilao Wesendonck en Zuriko, verkis pri Siegfried kaj pli malfrue pri Tristan und Isolde kaj muzikigis – kiel muzikaj studoj por Tristan – kvin poemojn de (Wesendonck-lidoj). La 18-an de aŭgusto 1857 Hans von Bülow geedziĝis en Berlino kaj entreprenis sian postedziĝan vojaĝon al Wagner en Zuriko. La amafero de Wagner kun Mathilde Wesendonck akriĝis en 1858: Post kiam Minna estis malkaŝinta la romantikan amon de sia edzo al la geedziĝinta Mathilde Wesendonck kaj provokinta skandalon, Wagner disiĝis de sia edzino. Li vojaĝis al Venecio, kie li komponis la duan akton de Tristan. Lia edzino transloĝiĝis al Dresdeno.

Jaroj de migrado (1858–1866) redakti

Printempon de 1859 Wagner devis pro politikaj kaŭzoj forlasi Venecion, kiu tiam staris sub aŭstra administrado. Li iris al Lucerno kaj finverkis en Hotelo Schweizer Hof la operon Tristan und Isolde. Post tio li denove iris al Parizo, kien Minna postsekvis lin. Per princino Pauline von Metternich kaj Marie von Kalergis (pli malfrue Princino Muchanoff) li trovis novajn mecenatojn, kiuj ebligis al li koncertojn en Parizo kaj Bruselo. Aŭguston de 1860 Wagner povis post parta amnestio fare de la saksa reĝo ree suriri germanan teritorion.

Wagner studigis en 1861 ĉe Operejo Garnier en Parizo novverkitan francan version de sia Tannhäuser, por kiu li estis novkomponinta la unuan scenon kaj enmetinta baleton. Malgraŭ tio la rezulto ne konformis al la antaŭaj antendoj de kelkaj parizaj spektantokluboj, tiel ke okazis la Tannhäuser-Skandalo. Krom tio la direktisto de la prezentado, Pierre-Louis Dietsch, estis laŭ opinio de Wagner sabotinta la produktaĵon. Post la tria prezentado ĝenata per interrompvokoj Wagner retiris sian verkon. Li forlasis Parizon kaj staciis en Karlsruhe, Venecio kaj Vieno, revenis poste por kelkaj semajnoj denove al Parizo, por ekverki laŭ mendo de muzikeldonisto Franz Schott el Majenco novan operon: Die Meistersinger von Nürnberg. Komence de 1862 li transloĝiĝis al Biebrich, por komponi la muzikon por Meistersinger.

Nova renkontiĝo kun Minna komence de 1862 en Biebrich sekvigis la definitivan disiĝon de la geedza paro. En la sama jaro la reĝo de Saksujo dekretis plenan amnestion, post kio amiko kaj mecenato de Wagner, Wendelin Weißheimer, unuafoje reebligis al li koncerton en Lepsiko, lia hejmurbo. En Vajmaro Wagner revidis Franciskon Liszt. En julio li renkontiĝis kun la geedzoj Bülow, post tio li iris al Vieno kaj loĝis kelkajn monatojn en Penzing, por akompani la planitan unuan prezentadon de sia Tristan, kiu tamen ne okazis pro multaj malfacilaĵoj. En la Wiener Musikverein li prezentis je la ĉeesto de reĝino Elizabeto kelkajn prijubilatajn koncertojn, unuafoje kun eltranĉaĵoj el sia Der Ring des Nibelungen. En la jaro 1863 Wagner koncertis en Sankt-Peterburgo, Moskvo, Budapeŝto, Prago kaj Karlsruhe, kio estis arte sukcesa, tamen ne rikoltigis la atenditajn enspezojn. La 28-an de novembro Wagner kaj Cosima interkonfesis en Berlino sian reciprokan amon. Printempon de 1864 Wagner fuĝis de la impostadministra serĉado kaj kreditoroj el Vieno kaj vizitis Elizan Wille en Mariafeld ĉe Zuriko.

Vagneron savis la 4-an de majo 1864 la akcepto fare de la nova reĝo Ludoviko la 2-a en Munkeno, kiu malmultajn semajnojn antaŭe en la aĝo de 18 jaroj estis transpreninta la regantecon de la mortinta patro Maksimiliano. Wagner ne nur estis la favorata komponisto de la reĝo, sed fariĝis ankaŭ lia „patreca“ amiko kaj konsilanto. La reĝo restis ĝis la morto de Wagner ties mecenato. En ĉi tiu eminenta pozicio Wagner uzis sian influon sur politikaj decidoj de la juna reĝo kaj verkis diversajn politikajn traktaĵojn. En junio kaj julio de la sama jaro Cosima restis ĉe Wagner en Domo Pellet ĉe Starnberger See, kie ili sigelis amore sian amon. La reĝo disponigis al li domon en Munkeno kiel loĝejo en la Brienner Straße. La 10-an de aprilo 1865 naskiĝis Isolde, la unua komuna ido de Cosima von Bülow kaj Richard Wagner, en Munkeno. La 10-an de junio okazis la unua prezentado de Tristan und Isolde en Munkeno. La 17-an de julio Wagner komencis dikti sian membiografion Mein Leben. Pro koleraj protestoj de popolo kaj registaro, kiuj riproĉis al Wagner kaj Ludoviko la 2-a fordiboĉemon, Wagner forlasis Bavarujon direkton al Svisujo. Li luis pretertempe vilaon ĉe Ĝenevo, komencis sin aranĝi tie kaj daŭrigi la komponadon de la unua akto de Meistersinger. Serĉe al daŭra loĝejo li vojaĝis al Tulono, Liono kaj Marsejlo.

Azilo en Tribschen (1866–1872) redakti

 
Paul von Thurn und Taxis kiel Lohengrin

Intertempe lia edzino Minna estis mortinta la 25-an de januaro 1866 en Dresdeno. Fine de marto Wagner luis vilaon en Tribschen proksime de Lucerno kaj ekloĝis tie la 15-an de aprilo. La interrompitan komponadon de Meistersingern li rekomencis.

 
La domo de Wagner en Tribschen

La 22-an de majo lin surprize vizitis reĝo Ludoviko kaj Paul von Thurn und Taxis. Ludoviko volis abdiki kiel reĝo kaj resti ĉe Richard Wagner, kiu tamen povis konvinki la junan reĝon pri tio, ke li revenu al Munkeno.[8] Malmultajn monatojn pli malfrue Cosima ekloĝis kun siaj du gefiloj de Bülow (Daniela kaj Blandine) kaj la filino de Wagner, Isolde, ĉe li. Eva (Eva Maria), dua ido de Cosima kaj Wagner, naskiĝis tie la 17-an de februaro 1867. La unua prezentado de Meistersinger okazis la 21-an de junio1868 en Munkeno. La 8-an de novembro en Lepsiko okazis la unua renkontiĝo kun Nietzsche. Ekde la 16-a de novembro Cosima por ĉiam vivis kun Wagner kaj komencis la 1-an de januaro 1869 skribi sian taglibron. Friedrich Nietzsche, ekde nelonge profesoro en Bazelo, nun regule revenante (entute 23 fojojn) gastis en Tribschen kaj ankaŭ ĉeestis, kiam naskiĝis la 6-an de junio 1869 Siegfried, tria ido de Cosima kaj Richard. La 22-an de septembro okazis en Munkeno laŭ instigo de reĝo Ludoviko, sed kontraŭ la volo de Wagner, la unua prezentado de Das Rheingold. La 26-an de junio 1870 en Munkeno ankaŭ la unua prezentado de Walküre okazis sen konsento de Wagner, kiu volis prezenti la Ring nur komplete.

La 18-an de julio 1870 la geedzeco de Cosima kaj Hans von Bülow estis eksigita, la 25-an de aŭgusto Cosima kaj Richard Wagner festis sian geedziĝon en la protestanta preĝejo de Lucerno. La 25-an de decembro 1870 okazis la unua prezentado de Siegfried-Idilio kiel datrevena donaco por Cosima sur la ŝtuparo de la domo de Wagner en Tribschen. Wagner selektis 1871 Bajrojton kiel festivalejo kaj anoncis unuan fojon festivalon por la prezentado de Der Ring des Nibelungen. En aprilo li vojaĝis kun Cosima trans Bayreuth al Berlino, kie ilin akceptis Otto von Bismarck. Financan subtenon de la planita ferstivalo fare de la Germana Regno Wagner ne sukcesis akiri. Por la financado de la festivaloj fondiĝis ekde 1872 Wagner-asocioj, kiuj vendis patroneco-biletojn; gravan rolon je tio ludis Marie von Schleinitz, kun kiu Wagner en 1863 estis konatiĝinta kaj kiu lin dumvive entuziasme antaŭenigis. Printempon de Wagner transloĝiĝis kun sia familio de Tribschen al Bayreuth kaj povis tie meti la fundamentan ŝtonon por sia festivalejo de Bayreuth la 22-an de majo.

La jaroj en Bayreuth (1872–1881) redakti

 
Vilao Wahnfried en Bayreuth
 
La Richard-Wagner-Festivalejo en Bayreuth
 
Richard Wagner en Bayreuth, Vilao Wahnfried; ĉe la piano Franz Liszt

Wagner forlasis Tribschen en 1872 kun Cosima kaj la gefiloj, por transloĝigi al Bayreuth, komence en la Hotelon Fantaisie apud la samnoma kastelo en Donndorf, lokita proksimume 7 kilometrojn okcidente de Bayreuth, poste en urban loĝejon. En 1873 li ofte koncertvojaĝis, por akiri sufiĉe da mono por sia festivalo-fondaĵo. Bruckner kaj Nietzsche vizitis lin en Bayreuth. La 2-an de aŭgusto 1873 okazis la domsupro-festo de la festivalodomo. En ĉi tiu jaro Friedrich Nietzsche suferis siajn unuajn gravajn malsan-atakojn. Ankaŭ Vagneron atakis pli kaj pli la variaj streĉoj de lia laboro, kaj dum la lastaj dek vivojaroj li regule suferis pro koratakoj.

Decembron 1873 li ricevis la Reĝan Maksimiliano-Ordenon por Arto kaj Scienco, kiun li jam estus ricevinta en 1864 kaj kiun li tamen tiam pro politikaj-personaj rezonoj ne estis akceptinta.

La 28-an de aprilo 1874 Cosima kaj Richard Wagner ekloĝis en Vilao Wahnfried. Wagner finfaris la partituron de Der Ring des Nibelungen la 21-an de novembro 1874 kaj omaĝis ĝin al al reĝo Ludoviko, kiu – post ioma hezito – savis la festivalentreprenon per aldona financa subteno, kiam la propraj rimedoj de Wagner kaj alvenaj mondonacoj minacis elĉerpiĝi.

En 1875 la festivalejo estis tiom pretigita, ke la ekzercludoj jam povis komenciĝi. En la festivalejo de Bayreuth Wagner estis instaliginta „nevideblan orkestron“, ŝirmigante la orkestrofosaĵon per kovrilo kontraŭ la publiko („mistika abismo“). Per tio li povis direkti la koncentriĝon de la spektantoj nure sur la draman agadon kaj la akustikan percepton de la muziko, sen ke ties songenerado estus videbla. Kiel montriĝis, per ĉi tiu instalaĵo li tamen atingis apartan sonkvaliton. La unika akustiko de la domo baziĝas krome sur tio, ke la ĉambrego estas ligna konstruaĵo kaj la spektantejo havas neniujn loĝiojn ĉe la flankoj. La sidlokoj estas ne remburitaj, tiel ke malpli da sono estas sorbita. La ideo pri ĉi tia ekipado de la festivalejo devenas de la teatrejo en Rigo, kie Wagner devis direkti en iaspeca garbejo, kiu estis subdividita per tabulovandoj, de kies akustiko li tamen estis entuziasmita.

Je ĉeesto de imperiestro Vilhelmo la 1-a komenciĝis la 13-an de aŭgusto 1876 la unua festivalo de Bayreuth per la kompleta prezentado de Der Ring des Nibelungen. Septembron Wagner vojaĝis al Italujo kaj havis lastan renkontiĝon kun Nietzsche en Sorrento. En la jaroj 1877 ĝis 1879 Wagner verkis en sia domo Wahnfried pri Parsifal. Dum restado en Londono lin akceptis reĝino Viktoria de Britujo. La 31-an de decembro 1879 Wagner denove vojaĝis al Italujo kaj restis tie en la sekva jaro plejparte en Napolo, Ravello, Siena kaj Venecio. Tie ankaŭ ekestis liaj tiel nomataj „regeneraj traktaĵoj“ (Religion und Kunst), kiujn publikigis Hans von Wolzogen en „Bayreuther Blätter“, kiujn li eldonis.

Novembron de 1881 la sane atakita Wagner vojaĝis pro la pli favora klimato kun sia familio al Sicilio kaj finverkis la 13-an de januaro 1882 je Palermo sian operon Parsifal, kiun li unuafoje prezentis en la sama jaro dum la dua festivalo je Bayreuth la 26-an de julio. Antaŭe okazis privata prezentado en Munkeno de la antaŭludo de Parsifal por reĝo Ludoviko; estis ilia lasta renkontiĝo.

Morto en Venecio 1883 redakti

 
Richard Wagner je la antaŭvespero de sia morto (desegnaĵo de Paul von Joukowsky)

La 16-an de septembro 1882 Wagner vojaĝis kun sia familio denove al Venecio, kie li ankaŭ plurajn semajnojn estis kune kun Franz Liszt. La 25-an de decembro li prezentis kiel datrevena donaco por Cosima lastan fojon komunan koncerton en la Teatro La Fenice; li direktis sian simfonion C-maĵoran el la junaĝo.

La 13-an de februaro 1883 li troviĝis en la flanka alo de la Palaco Vendramin-Calerghi enloĝata de si kaj sia familio. Tagmezon proksimume je la 15 horo la familio atendis ĉetable Vagneron, kiu malgraŭ korspasmoj en sia laborĉambro verkis sian traktaĵon Über das Weibliche im Menschlichen [Pri la ineco en la homeco]. La hejmservistino trovis lin kolapsintan ĉe lia skribotablo super la vortoj „Malgraŭ tio la proceso de la emancipiĝo de la ino progresas nur je ekstazaj konvulsioj. Amo – tragedio“. Li ankoraŭ diris: „Mia edzino kaj la doktoro“, antaŭ ol li falis en senkonscion kaj mortis proksimume je la 15.30 horo en la brakoj de Cosima.

Skulptisto Augusto Benvenuti deprenis la 14-an de februaro la mortintomaskon, la 16-an de februaro la enbalzamigita kadavro de Wagner estis transportata, akompanate de lia familio kaj kelkaj amikoj, en du specialaj vagonoj, kiuj estis alkroĉitaj al la vagonaro el Venecio, trans Munkeno al Bayreuth. Post alveno en Bayreuth dimanĉon, la 18-an de februaro, la ĉerko estis direktata je la sonoj de la funebra marŝo el Götterdämmerung je kunsenta partopreno de la bajrojta loĝantaro ekde la stacidomo al Vilao Wahnfried kaj entombigita en la preparitan tombon en la ĝardeno.

Akceptiĝo kaj efiko de verkaro kaj personeco redakti

Intenco de Wagner redakti

Wagner volis reformi la teatrojn „dekadencajn“ laŭ sia opinio samkiel helpe de sia arto kontribui al pli bona popoledukado kaj per tio plibonigi la mondon. Jam en sia juneco lin regis la ideo, interplekti muzikon kaj dramon (Das Kunstwerk der Zukunft, Oper und Drama) kaj apoge sur la tradicio de la grekaj tragedioj fondi novan artspecon. En siaj traktaĵoj li ĉiam denove priskribis, kiel helpe de muziko dramaj agadoj povas fariĝi „mesaĝoj“ kaj kiel la muziko (la ine „naska elemento“) donas al la poezio (la vire „naskiga semo“) aldonan esprimpovon.

„La scienco malkovris al ni la organismon de la lingvo; sed kion ĝi montris al ni, estis putra organismo, kiun nur plej alta poetomizero povas revivigi, kaj nome per tio, ke ĝi la vundojn, kiujn tranĉis la anatomia sekcilo, fermas al la korpo de la lingvo, kaj enspiras al ĝi la spiron, kiu ĝin animas al memmoviĝo. Tio spiro tamen estas: – la muziko!"
– Richard Wagner: Oper und Drama

Sian koncepton li verve defendis kaj laboris celkonscie al tio, realigi siajn idealajn imagojn pri artoj en la formo de festivaloj ĉe loko de trankvilo. En reĝo Ludoviko la 2-a li trovis samideanon, tiel ke ambaŭ volis realigi siajn arto-idealojn (festivalejo, muziklernejo, artedukado) en Munkeno. Tiu ĉi intenco tamen fiaskis, kaj la du povis realigi ĝin nur pli malfrue en Bayreuth. Tie la festivala koncepto de Wagner evoluis precipe per sia „Bühnenweihfestspiel“ [tradukebla kiel scenejkonsekra festivalo] Parsifal al „religio-anstataŭado“ per la arto (Religion und Kunst).

Muziko redakti

La verkoj de Wagner estas supro de la romantisma muziko kaj treege influis multajn samtempulojn kaj sekvontajn komponistojn. Precipe Tristan und Isolde vaste progresigis la muzikan lingvon de la 19-a jarcento kaj validas por multaj kiel elirpunkto de la Nova Muziko.

 
La tiel nomata Tristan-akordo (muzikteorio)

Tio koncernas precipe la harmoniaron. Dum kiam en la epoko de klasikismo ĝis la morto de Beethoven la melodiaro estas la antaŭranga kampo de la inventpovo kaj estis rigardata kiel persona lingvo de la komponistoj, per Wagner kaj Liszt la harmoniaro paŝas en la malfonon. Per Tristan, kies unuan akton li komponis en 1857, Wagner kondukis ĝin vaste trans la stato, sur kiu restis Brahms ankoraŭ en 1892 en siaj malfruaj pianopecoj op. 117 ĝis 119.[9] Ĝi estas la kampo, sur kiu disvolviĝas lia fantazio, evoluigas karakterizan personan stilon kaj estas limigita nur per la pokaza drama situacio de la agado, do ne perdiĝas en la senfinon. La influo de Wagner sur la muzikhistorion heliĝas jam per tio, ke pli ol cent jaroj post la komponado de la verko oni analizis kaj malsame interpretis la komplikajn harmoniajn pasojn de la Tristan-akordo kaj parolis pri la krizo de la harmoniscienco.[10]

Al ĉi tiu taksado oni foje kontraŭdiras, ke aliaj komponistoj antaŭ Wagner enkondukis harmoniajn novigojn en la muzikon. Tio validas ekzemple por Frédéric Chopin, kies aŭdaca kromatismo resp. harmoniaro– ekzemple en kelkaj preludoj kaj nokturnoj – surprizis siajn kuntempanojn.

Tristan und Isolde – antaŭludo

Je la influo de Wagner, kiun multaj provis eviti, ne eblas paroli pri kontinua, unuforma evoluo. Komponistoj kiel ekz. Pjotr Iljiĉ Ĉajkovski kaj Antonín Dvořák moviĝis ankoraŭ sur „tradiciaj“ harmoniaj vojoj, dum kiam ĉefe Richard Strauss kaj Gustav Mahler transprenis la vagneran sonlingvon.

Ĝenrohistorie la graveco de Wagner lokas en la pluevoluigo de la tiel nomata programeropero al la muzikdramo. Dum kiam ekzemple Der Freischütz de Weber estas sinsekvo de unuopaj programeroj (arioj, duetoj, ĥoraĵoj ktp.) ligitaj per parolataj recitativoj, je Wagner – ĉefe en liaj maturaj verkoj – regas la tiel nomata „senfina melodio“. La orkestro ekludas je la komenco de akto kaj finiĝas je la akta fino; ne estas parolata. Ne plu ekzistas arioj, sed – kantataj – rakontoj resp. monologoj, dialogoj ktp. Ili tamen ne staras izolitaj unu apud resp. post la alia, sed estas interplektitaj per la orkestra muziko. Je tio Wagner uzas la gvidmotivan teknikon, t.e. li alordigas al certa persono, aĵo aŭ sento certan muzikan motivon, kiu ĉiam estas aŭdebla, kiam la persono, la aĵo aŭ la sento aperas.

Wagner volis esprimi „pensatan“ kaj „sentatan“ per muziko kaj kaŭzis per tia „intencoplena muziko“ je la aŭskultantoj „psikologian efikon“ ĝis tiam ne konatan. Per la gvidmotiva tekniko en Der Ring des Nibelungen kaj en Tristan und Isolde li konvinke sukcesis tion. En unu kazo la muziko onidire la muziko de Wagner kaŭzis tiajn emociojn, kiaj sekvigis morton; ekzemple je la korinfarkta morto de orkestrestro Joseph Keilberth dum la 2-a akto de Tristan en Munkeno.

 
Orkestrestro Wagner - Siluetotondaĵo de W. Bithorn
 
Portreto de Wagner de Pierre-Auguste Renoir, 1882

Wagner kiel orkestrestro redakti

Wagner stampis persisteme la stilon de orkestro direktado. Li direktis parkere kaj substrekis la emociecon de la muziko per mimiko kaj gestado, kio ĝis tiam ne estis kutima. Grandan efekton kaŭzis la prezentado de la 9-a simfonio de Beethoven, kiun li direktis palmdimanĉon de la jaro 1846 en Dresdeno post multaj ekzercludoj. Por pli bona kompreno de la muziko Wagner presigis por ĉi tiu koncerto programon kun pasaĵoj el Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe. Kiel en Dresdeno estis ankaŭ pli malfrue en Zuriko aŭ Londono la interpretadoj de simfonioj de Beethoven fare de Wagner, kiuj legitimis lin kiel spertulo por ties direktadoj. Skulptisto Gustav Adolph Kietz, pli juna frato de portretopentristo kaj Wagner-amiko Ernst Benedikt Kietz, raportas en siaj memoraĵoj:

La kapon levite, la superkorpon senmove, la maldekstra mano ripozante ĉe la flanko, en la dekstra la taktobastono, direktante ne per la brako, sed per la manartiko – tiel staras Wagner dum la prezentado antaŭ la orkestro. Lia pasiemo ŝajnas ekstere bridata, ĝi tamen ekfuriozas en la mimiko kaj precipe en la rigardo de la okulo, kiun li nomas la plej gravan rimedon de volotransigo. Direktante parkere – kion kritikistoj interpretis al li kiel koketeco – li tenas la muzikistojn perokule, kaj ĉiu sentas sin alparolata. Pretertempe li paŭzas en la taktobatado, por doni al melodia linio la ‚parolan‘. Sed tiam li scipovas allogi la muzikistojn per sia bastono kaj kuntiri al plej delikata und pianissimo, al eksplodoj de malespero, de la entuziasmo.

La persono Wagner redakti

Wagner jam frue estis konvinkita pri tio, esti geniulo. „En kvindek jaroj mi estos la reganto de la muzika mondo“, li profetis. Per korpogrando de 1,66 metroj li ne estis alta, havis tamen fortan nimbon, kiel eĉ unu el liaj plej akraj kritikistoj, la viena recenzisto Eduard Hanslick devis konstati:

Li parolis nekredeble multe kaj rapide, en unusone kanteca saksa dialekto; li parolis seninterrompe kaj ĉiam pri si mem, de siaj verkoj, siaj reformoj, siaj planoj. Li estis la personigita miismo, senripoze aktiva por si mem, indiferenta, senrespekta kontraŭ aliaj. Je tio li tamen uzis la nekompreneblan sorĉon, fari amikojn kaj tenadi ilin. La hipnotiga perforto, kiun Wagner uzis ne nur per sia muziko, sed ankaŭ per sia personeco, sufiĉas por stampi lin al unu el la plej eminentaj aperaĵoj, al fenomeno de energio kaj talento.
- Eduard Hanslick: Aus meinem Leben. Berlino 1911.

Wagner havis „sian koron sur la lango“ kaj akiris multajn amikojn, kiuj pledis por li kaj lia arto, ekz. Franz Liszt, Otto von Wesendonck, Julie Ritter k.a. Li povis esti ĉarma kaj postulis por si kaj sia arto, esti subtenata de la „socio“ (tiam ne jam ekzistis tantiemoj por reaj prezentadoj de artverkoj). Siajn financajn problemojn li rigardis kiel „ridindajn ŝuldojn“, al kiuj oni povas kontraŭmeti en la estonteco konsinderinde pli grandajn „aktivojn“ . Nur reĝo Ludoviko la 2-a povis plenumi ĉi tiun „postulon“, je kio Wagner ĉiam rigardis antaŭranga la realigon de sia festivalideo.

Cosima Wagner sciis meti sian idolon kaj pli malfruan edzon „en ĝustan prilumon“, ekzemple per „dombiografo“ Carl Friedrich Glasenapp, kiu ankoraŭ je vivotempo de Wagner komencis verki. Sian membiografion Wagner diktis al sia edzino Cosima kaj donacis la unuan privatpresaĵon al sia „amiko“ reĝo Ludoviko la 2-a. Nur en la jaro 1911 oni publikigis la membiografion. Wagner estis portretata de variaj pentristoj, i.a. de Franz von Lenbach kaj Pierre-Auguste Renoir (1882).

Akcepto kaj kritiko redakti

Kiel preskaŭ neniu alia artisto Wagner fendis la publikan opinion, kaj ĝis nun multaj interpretistoj de malsamaj fakoj okupiĝas pri lia multtavola verko. Krom komponistoj, kiuj rifuzis Vagneron, ekzemple Brahms kaj Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, ekzistis kritikistoj kiel Nietzsche – kaj pli malfrue Adorno –, kiuj ne nur montris sur la danĝerojn de la „sentostultiga ekstazo“, sed ankaŭ okupiĝis pri la efikoj de Wagner sur la muzikon de la estonteco, ja eĉ sur la tutan kulturon.

Friedrich Nietzsche redakti

 
Friedrich Nietzsche, 1882

Komence Friedrich Nietzsche festis Vagneron en sia frua traktaĵo La naskiĝo de la tragedio el la spirito de la muziko ankoraŭ kiel noviganto de germana kulturo kaj dediĉis al li en sia verko Unzeitgemäße Betrachtungen [Neĝustatempaj konsideroj] propran eseon Richard Wagner in Bayreuth. Post kiam li en Menschliches, Allzumenschliches [Homeca, trohomeca] (1878–1880) paŝo post paŝo estis disstancinta de sia pli frua idolo, li publikigis pli malfrue kelkajn kritikajn, eĉ malicajn traktaĵojn, en kiuj li kulpigis Vagneron, precipe post ties Parsifal, pro dekadenco, „negermana“ esenco kaj senconebuligo kaj mokis pri la spirita nivelo de la tiel nomataj Vagneranoj en Bayreuth.

La kritiko de Nietzsche pri Wagner estas multtavola, kaj kvankam ĝi ekflamis precipe je la malfrua verkaro, je Parsifal, li rilatis ĝin nun ankaŭ al pli fruaj verkoj kaj la Ring, kiun li ankoraŭ estis festinta en Unzeitgemäße Betrachtungen. Kiel iama „lernanto“ de Schopenhauer (Schopenhauer kiel edukisto), kiu pli malfrue kontraŭstaris la pesimismon de sia instruisto, Nietzsche analizis ties influon sur Vagneron. Post kiam Wagner kiel revoluciema pensanto komence en kontraktoj, leĝoj, institucioj estis vidinta la malbonon de la mondo – la kontraktomotivo en Ring –, pli malfrue ŝanĝiĝis lia mondkompreno, kaj la kristana motivo de savo pasis en la centron. Multaj figuroj de Wagner ekde tiam estis „savotaj“. La „ŝipo“ de Wagners estis trafikinta post la „Götterdämmerung der alten Moral“ [krepusko de la dioj de la malnova moralo] longan tempon „gaje sur ĉi tiu vojo“ (de optimismo), ĝis kiam ĝi veturis sur la „rifon“ de la ŝopenhaŭera filozofio.[11] Li tradukis tiam la Ring-on en la ŝopenhaŭeran: Ĉio en la mondo fiaskas, kaj ĉio pereas. Tiel nur la nenio, la neniigo, la „Götterdämmerung“ estas la savo – kaj ĉi tiu nenio nun estas festata senĉese de Wagner. En la aliaj etaj malfruaj traktaĵoj kiel Nietzsche kontraŭ Wagner kaj en partoj de Ecce homo li ripetis siajn atakojn kaj riproĉojn pro dekadenco.

Ĉar Parsifal estas verko de insido, de venĝemo, de kasa venenmiksado kontraŭ la kondiĉoj de la vivo, malbona verko. – La prediko pri ĉasteco restas incito al malnaturo: Mi malestimas ĉiun, kiu Parsifal-on ne sentas atenco kontraŭ la volupto.
– Friedrich Nietzsche: Nietzsche kontraŭ Wagner, Wagner kiel apostolo de la ĉasteco, 3.

Je ĉiu kritiko kontraŭ Wagner Nietzsche konfesis duonironie, ke oni jam pro psikologiaj kialoj ne povas rezigni pri Wagner. Ja estas la hela, suda kaj maltransa mondo de Georges Bizet preferinda al la peza kaj sufoka etoso de Wagner, sed neniu psikologo povas rezigni pri Wagner.

Mallonge antaŭ sia kolapso januaron de 1889 Nietzsche bilancis en siaj malfruaj verkoj Ecce homo, Götzen-Dämmerung kaj Der Fall Wagner sian pensadon. En sia lasta verko, Nietzsche kontraŭ Wagner, kiun li publikigis Kristnaskon de 1888, li konfrontis sin senindulge kontraŭ Wagner, la germanoj kaj ties dekadenco.

Franz Liszt redakti

La rilato inter Franz Liszt kaj Wagner ne estis senstreĉa. Per „maljunaĝa saĝeco“ la du ree alproksimiĝis. Post la subita morto de Wagner Liszt skribis al Olga von Meyendorff:

La gazetoj plenas je notoj pri la morto de la granda poetokomponisto […], de la nesuperebla formanto de idealo, kiu antaŭ li en la tuta arto, poezio, muziko kaj teatroprezentado ne estis realigita […] Rigardi Vagneron nur kiel fama kaj eminenta persono ŝajnas al mi esti, kvankam ja nur tiel malmulte, stulta trompo. La disbranĉiĝoj de lia spirito devenas el la plej profundaj radikoj. En li superregas la superhoma.

Thomas Mann redakti

 
Thomas Mann, 1937, foto de Carl van Vechten

Thomas Mann okupiĝis en traktaĵoj, prelegoj kaj sia epopea verkaro ĉiam denove pri Wagner. Unuaflanke li ne povis eviti la sonebriecon de lia muziko, aliaflanke li analizis en multaj traktaĵoj kaj leteroj ĉiam denove la malfortaĵojn de Wagner:

Wagner, la pruntgeniulo, la luksema revoluciisto, la sennome malmodesta, nur de si plenumita, senĉese monologanta, rodomontanta, la propagandisto kaj aktoro de si mem …
La pasio por la rava verkaro de Wagner akompanas mian vivon, ekde kiam mi unuafoje malkovris ĝin kaj komencis, konkeri ĝin por mi, trapenetri ĝin per kompreno. Kion mi dankas al li kiel ĝuanto kaj lernanto, mi neniam povos forgesi, neniam la horojn de profunda, soleca feliĉo enmeze de la treatra homamaso, horoj plenaj je teruroj kaj ĝuoj de la nervoj kaj de la intelekto, de enrigardoj en kortuŝajn kaj grandajn gravecojn, kiajn cedas ĝuste nur ĉi tiu arto. Mia scivolo al ĝi neniam estas laca; mi ne satiĝis ĝin aŭskulti, admiri, observi – ne sen malfidi, mi konfesas.
– Thomas Mann: Leiden und Größe Richard Wagners.

En sia prelego pli malfrue aperinta kiel traktaĵo Leiden und Größe Richard Wagners, kiun li prezentis en 1933 okaze de la 50-a mortodatreveno de Wagner en Munkeno, li analizis la vagneran vivoverkaron kaj okupiĝis tiamaniere kritike pri la personeco kaj la muziko de Wagner, ke okazis enscenigita protesto kontraŭ la verkisto. Tiu ĉi „protesto de la Richard-Wagner-Urbo Munkeno“, kiu aperis la 16-an kaj 17-an de aprilo 1933 en la Münchener Neuesten Nachrichten kaj estis subskribita interalie de Hans Knappertsbusch, Richard Strauss kaj Hans Pfitzner, firmigis Tomason Mann en sia decido, ne reveni al Germanujon. La verkintoj riproĉis al Thomas Mann, ke li foriris de la idealoj de Konsideroj de nepolitika kaj per „estetikema dandismo“ insultas la „plej profundan germanan senton“[12] kaj kalumnias la „grandan germanan majstron“.[13]

Thomas Mann diris en la prelego Richard Wagner und der Ring des Nibelungen je 1938 en la aŭditorio de la universitato je Zuriko:

La giganta; oni povas diri planeda sukceso, kiun donis la burĝa mondo, la internacia burĝaro al tiu ĉi arto danke al certaj voluptaj, nervaj kaj intelektulaj ravoj, kiun ĝi proponas, estas tragikomika paradokso kaj ne forgesigu, ke ĝi estas celata al tute alia publiko kaj societike vaste transcelas super ĉiu kapitalisma-burĝa ordo en fratecan homarmondon, liberigitan de potencomanio kaj monregeco, fonditan sur justeco kaj amo.

Theodor W. Adorno redakti

Theodor W. Adorno, la sociofilozofo kaj muzikteoriisto de la Dua Viena Skolo, okupiĝis interalie en sia libro Versuch über Wagner [Provo pri Wagner] pri la verkaro de la komponisto:

Lia muziko kondutas, kvazaŭ por ĝi ne batus la horloĝo, dum kiam ĝi nur neas la horojn de sia daŭro, rekondukante ĝin en la komencon. La dinamiko de la daŭra malprogreso donis al la verkaro ion enigman, kaj eĉ hodiaŭ restas al la aŭskultanto, malsame al preskaŭ ĉiu alia muziko, malgraŭ ĉiu familiareco la nedissolvebla de la blinda makulo. Wagner rifuzas al la aŭdpovo, kiu lin akompanas, la fiksan destinon kaj lasas ĝin en dudo, ĉu la formsento de ĉiu momento estas ĝuste komprenata.

Marcel Prawy redakti

Marcel Prawy, viena dramverkisto, teatra kaj muzika recenzisto, resumas en sia omaĝo al Wagner:

Oni devas montri komprenon al ĉi tiu vivo, vivo, kiu servis nur al unu celo: al la teatro de lia vizio. Vivo kaj verkado de Wagner estas la fantasta fabelo de la mila-kaj-dua-nokto […] Li naskiĝis la 22-an de majo 1813 […] kaj neniam mortis.
– Marcel Prawy: „Nun sei bedankt“. Mein Richard-Wagner-Buch. Munkeno 1982, ISBN 3-442-10191-3.

Wagner kaj la antisemitismo redakti

Antisemitismo en la medio de Wagner redakti

 
Houston Stewart Chamberlain en 1895
 
Felix Mendelssohn Bartholdy en la aĝo de 30 jaroj. Akvarelo de James Warren Childe el 1839

La taksado de la antisemitismo de Richard Wagner estas ĝis nun stampita de diversaj vidpunktoj kaj interpretadoj de liaj verkado kaj verkaro, kiu spegulas en ne malkonsinderinda grado lian propran disfenditecon rilate la judismon, la religion en ĝenerale kaj la politikan medion de sia epoko. La eldiroj de Wagner alprenis tiujn kontraŭjudajn gurdaĵojn kaj reflektojn, kiujn li jam trovis en Germanujo kaj Eŭropo de la 19-a jarcento (vidu moderna antisemitismo) kaj kies origino estas retroe trovebla ĝis Martin Luther – Luther estis espriminta sian antisemitismon en pluraj traktaĵoj, interalie Pri la judoj kaj iliaj mensogoj (1543). Antisemitismo apartenis en la medio de Wagner al la socia interkonsento, precipe dum la tempo kun Cosima, kiu tenis ekstreme kontraŭjudan opinion. Wagner tamen ne nur regurdis kontraŭjudajn trivialaĵojn, sed ankaŭ pluevoluigis ĝin per traktaĵoj kiel Das Judenthum in der Musik.

Wagner havis gravan influon sur la angla verkisto Houston Stewart Chamberlain, verkinto de Grundlagen des neunzehnten Jahrhunderts, [Fundamentoj de la deknaŭa jarcento] verko, kies ideologia ĝermanokulto estas penetrata de kontraŭjuda kaj rasisma pensado. Chamberlain geedziĝis en 1908 kun la dua filino de Wagner, Eva, kaj validas kiel unu el la ideologiaj pioniroj de la nazia antisemitismo. En siaj traktaĵoj li provis ankaŭ transinterpreti la verkojn de Wagner laŭ senco de la naziismo.

La antisemitismo de Wagner redakti

La mondkompreno de Wagner, en kiu intermiksiĝis artistaj kaj politikaj-agitistaj ambicioj, estis stampita de ĉioninkluziva sopiro al ekago, renverso kaj revolucio, al plejofte ne pli detale difinita nova arto kaj socio per pereo de la ekzista (vidu: Die Kunst und die Revolution). Lia motivo estis ĉiam ŝanĝiĝanta miksaĵo el humanisma-klerisma revolucio kontraŭ la nobelaro, romantismaj aspektoj samkiel reveno al la naturo kaj la rifuzo de la industriigo same kiel naciismaj fantazioj pri kompleta unueco de raso kaj popolo.

Malemo kontraŭ germanaj judoj por Wagner estis bonvena savklapo por altgrada komplekso de malplivaloreco, tion opinias kelkaj biografiistoj, ekzemple profundpsiĥologiisto Josef Rattner, kiu en sia „psiĥografiaĵo“ klarigas la antisemitismon de Wagner jene:

Kiu tiel persiste cirkulas ĉirkaŭ ideologio de malamo, bezonas ĝin kaj povas ŝajne ne vivi sen ĝi. Pro tio la kontraŭjuda ero en la personeco de Wagner estas rigardenda en pli granda kunteksto.

Josef Rattner: Richard Wagner im Lichte der Tiefenpsychologie. Berlino 1984.

Rattner krome detalas, ke la antisemitismo de Wagner – ankaŭ tiu de Cosima Wagner – estis helpo al la integriĝo en la „elegantan mondon“. Per daŭra ekscitiĝo je la judaro „La geedzoj Wagner plenumis riton“. La du certigis sin reciproke sian „bon-naskiĝintecon“, sian „germanecon“ kaj almenaŭ sian „rasan nobelecon“. Du ambiciaj karakteroj konsiderantaj perfektecon unuiĝis en la antisemitismo al reciproka kaj absoluta sinaprobo.

La gloromanio de Richard Wagner, ofte priskribita de amikoj kaj konatoj, lia inklino al lukso, malŝparo kaj fantasmagorio estis ĝuste la ecoj, kiujn li ofte riproĉis kontraŭ la judoj. Li apartenis kiel siaj gefratoj al la teatra medio, kiu tiam provis emancipiĝi disde la vagantoj kaj akiri burĝan respekton. La judan emancipiĝon kadre de la metilibereco kaj la nuligo de la profesio-malpermesoj kaj korporacioj aliaj subprivilegiitoj rigardis kiel minacan konkurencon.

Se forrestis financa sukceso kaj rekono, tiam Wagner kredis sin ne malofte viktimo de onidira juda kontraŭeco. La envian malestimon kaj misfamigo de judaj komponistoj kiel Giacomo Meyerbeer kaj (kristaniĝinta) Felix Mendelssohn Bartholdy li provis enigi en ĝeneralan teorion per traktaĵoj kiel Das Judenthum in der Musik kaj baziĝantan sur ĝi la Letero al Grafino Muchanow – por kaŝi personajn motivojn, kiel mencias kritikistoj. En ĉi tiu kunteksto oni ankaŭ diskutas la muzikan influon de Mendelssohn sur Vagneron. Ekzemple kelkaj fruaj verkoj de Wagner, ekzemple la Columbus-Uverturo, estis instigitaj parte de komponaĵoj de Mendelssohn. Malgraŭ personaj antaŭjuĝoj Wagner gloris la muzikon de Mendelssohn; ties Hebrido-uverturon li nomis en la jaro 1879 en la revuo Bayreuther Blätter „unu el la plej belaj muzikverkoj, kiujn ni posedas“.

La pledado de Wagner por la bestprotektado je la fino de lia vivo ankaŭ tenis kontraŭjudajn sonojn. Apoge sur Schopenhauer li opiniis ŝoĥtadon kaj vivisekcion du facoj de la sama medalo kaj manifestiĝo de „juda medicino“.[14] Wagner subtenis interalie per publika letero[15] aferojn de la bestprotekta movado en la imperio. Wagner akcentis, ke la homaro povas atingi per rezigno de viandokonsumo al pli alta morala estado, mem tamen neniam fariĝis vegetarano.

La traktaĵoj kaj manifestoj de Wagner pri kaj kontraŭ la judoj ampleksas larĝan spektron. Ĉi tiu etendiĝas ekde plej malnoblegaĉaj, akraj ŝvelparoladoj trans la menciitaj teoriaĉoj ĝis preskaŭ paciĝemaj sonoj kaj – kiel opinias kelkaj historiistoj kaj muzikkritikistoj– al identiĝo kun la marĝenula rolo de la judoj kiel iu, kiu sin mem ofte sentis marĝenulo.

Wagner tenis amikecojn kun judaj samlandanoj kiel lia helpanto Carl Tausig, Joseph Rubinstein, Angelo Neumann kaj la fama kantistino Lilli Lehmann. Estas rimarkinde, ke li je la fino de sia vivo konfidis la unuan prezentadon de Parsifal al Hermann Levi, kiu estis filo de rabeno kaj ankaŭ apartenis al lia amikaro. Muzikkritikisto Joachim Kaiser diversfoje montris sur tion, ke kontraŭjudaj esprimiĝoj ne estas dokumenteblaj en tio, kio por Wagner estis vere grava, nome en liaj muzikdramaj verkoj, kvankam – ekzemple Saul Friedländer kaj Theodor W. Adorno – opiniis, ke kelkaj figuroj kiel Mime kaj Alberich el Der Ring des Nibelungen montras trajtojn de judokarikaturoj.

Kongreso kun la celo de scienca okupiĝo pri la temo Wagner kaj la judoj okazis unuafoje en la festivala somero de 1998 en Bayreuth je partopreno de sciencistoj el Germanujo, Israelo kaj Usono; la kontribuaĵojn kaj parte tre malkonsentajn disputojn publikigis interalie Dieter Borchmeyer.[16]

Wagner kaj Hitler redakti

La tradicia kompreno de Wagner trankviligas, ke Wagners ĵurnalisma antisemitismo estus restinta flankatentata, se ne la nazia reĝimo sub Adolf Hitler estus okupinta lin. Ĝi stiligis lin tutsimple al la modela germana komponisto kaj dum sia dekadenco misuzis la muzikteatron de Wagner por mortema tempofino-kulto.

Dum sia viena tempo Hitler regule vizitis la operon kaj okupiĝis intense pri Wagner. Kiel modelo de propraj vivozvizioj Wagner estis por li adorata idolo.[17] Kiel priskribas Joachim Fest, la imaga postsekvo klarigis la „tenton per la romantika kompreno de genio“, kiu trovis en Wagner sian plenumon kaj elreliĝon. La eskapismaj revoj de la fiaskinta artisto Hitler, loĝanta en viralmozulejo ekflamiĝis je la genio de Wagner. Hitler klarigis pli malfrue, ke li escepte de Wagner havas neniun antaŭulon, kaj nomis Vagneron la „plej granda profeta figuro, kiun la germana popolo posedis“.[18]

 
Originala broŝuro el 1869

En sia broŝuro Das Judenthum in der Musik (1869) Richard Wagner skribas sen necesa rilato al la muzikteoria polemiko de la „natura malinklino kontraŭ juda estado“ kaj: „La judo estas laŭ la nuna stato de la aferoj de ĉi tiu mondo vere jam pli ol emancipita: li regas, kaj regos tiom longe, kiom la mono restas la potenco, antaŭ kiu ĉiu nia ago kaj strebado perdas sian forton“. Direktite al la judoj, li finiĝas per la vortoj: „Sed memoru, ke nur unu afero povas estis via saviĝo de la malbeno pezanta sur vi: la saviĝo de Ahasvero, - la f o r p e r e o!“ (jen la originala skribmaniero).

Richard Wagner estis publikiginta ĉi tiun tekston jam en 1850 en la Neue Zeitschrift für Musik sub la kaŝnomo „K. Freigedank“. Li denove publikigis ĝin en 1869, ĉifoje je propra nomo kaj kun aldono (p. 31–57), kiu superas la originalan traktaĵon rilate judmalamon kaj demagogion. En ĝi tekstas je la fino en insida rezignemo, malgraŭ tio tamen alvoke: „Ĉu la dekadenco de nia kulturo estas haltigebla per perforta elĵetado de la putriga fremda elemento, mi ne povas prijuĝi, ĉar por tio taŭgus nur fortoj, kies ekzisto al mi estas nekonata.“ Estas neverŝajne, ke Hitler ne konis ĉi tiun traktaĵon. Ĉiukaze la fiaskinta artisto Hitler, dependiĝinta de la amasoskuanto kaj grandmajstro de la muzikteatro,[19] sin faris la ekzekutanton de sia profeto.[20]

La vortparo „demono“ kaj „dekadenco“ celata kontraŭ la judon unuafoje aperas ĉe Wagner.[21] Alfred Rosenberg reekprenas ĝin en kontraŭjuda traktaĵo el 1923: „Kiel unu el la antaŭsignoj de ĉi tiu venonta batalo […] staras la ekkono de la estado de la demono de nia nuntempa dekadenco […]“[22]

La plej satataj operoj de Hitler estis Rienzi, der letzte der Tribunen, Götterdämmerung kaj Parsifal.

Hitler konatiĝis en la jaro 1923 kun Cosima kaj Winifred Wagner en Bayreuth kaj influis pli malfrue kiel „gvidanto“ la festivalojn rilate la programon kaj de la reĝio, ekz. je Parsifal. Kontribui kiel iama poŝtkarto-pentristo ideojn por la scenaranĝo de unu el la plej altrangaj muzikfestivaloj havigis al Hitler personan kompenson kaj la senton de rekoniĝo je la germana burĝaro.

Wagner und Hitler estas ekde jardekoj temo por publikigistoj, ekzemple de Hartmut Zelinsky kaj Joachim Köhler. Köhler provas en sia libro Wagners Hitler pruvi la influon de la vagnera pensomondo sur Hitleron kaj ties agadon. Ankaŭ Thomas Mann ĉiam denove okupiĝis pri la temo: „Estas multa Hitler en Wagner.“[23]

Wagner kaj Israelo redakti

En Israelo Wagner ankoraŭ estas akre pridisputata. Publika prezentado de la verkoj de Wagner fakte ne eblas. Ekzemple la prezentado de la antaŭludo por Tristan und Isolde direktate de Daniel Barenboim julion de 2001 kaŭzis incitiĝon,[24] kritikon de la Wiesenthal-Centro kaj de la tiama jerusalema urbestro Ehud Olmert. Jam antaŭe protestoj de supervivintoj de la nazia judekstermo estis malebligintaj prezentadoj de vagneraj verkoj. La 14-an de novembro 2010 en Israelo fondiĝis la unua Wagner-Asocio.[25] En la Wagner-festivala urbo Bayreuth julion de 2011 la Israela Ĉambrorkestro ludis la Siegfried-Idilion. La tabuo-vundado, ke israela orkestro ludas lian muzikon, kaŭzis malsamajn reagojn.[26] Ankaŭ koncertvesperon kun verkoj de Wagner planitan por la 18-an de junio 2012 ĉe la universitato je Tel-Avivo tiu ĉi devis malanonci, ĉar la evento „transpaŝas ruĝan linion“ kaj „vundas la sentojn de la israela publiko en ĝenerale kaj aparte de la ekstermo-supervivantoj“.[27]

Verkoj redakti

 
La kapoj de Richard Wagner ĉe la Dalí-Fontano en la ĝardeno de Kastelo Pubol
 
Tombo de Wagner en Bayreuth: „La mondo devas scii, kiu ĉi tie kuŝas“ R. W.

Operoj redakti

  • Die Hochzeit (La geedziĝo, nefinita opero, 1832)
  • Die Feen (La feinoj) WWV 32 (1833–1834, up: 29-an de junio 1888 Reĝa Kortega kaj Nacia Teatro je Munkeno)
  • Das Liebesverbot oder Die Novize von Palermo (La amomalpermeso) WWV 38 (1834–1836, up: 29-an de marto 1836 urboteatro je Magdeburgo)
  • Rienzi, der Letzte der Tribunen (Rjenzio, la lasta tribunuso) WWV 49 (1837–1840, up: 20-an de oktobro 1842 Reĝa Saksa Kortegoteatro je Dresdeno)

Nur jenajn dek verkojn Wagner selektis por prezentadoj en la festivalejo sur la Verda Monteto en Bayreuth:

  • Der Fliegende Holländer (La fluganta Holandano) WWV 63 (1840–1841, up: 2-an de januaro 1843 Reĝa Saksa Kortegoteatro je Dresdeno. Aliverkita en 1852 (Zuriko) kaj 1864 (Munkeno))
  • Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg (Tanhaŭzero) WWV 70 (1842–1845, up: 19-an de oktobro 1845 Reĝa Saksa Kortegoteatro je Dresdeno. Aliverkita en 1847, 1860 (Unua presaĵo de la partituro, t.n. „Dresdena versio“), 1861 (Parizo, franclingva), 1875 (Vieno, t.n. „Pariza versio“)
  • Lohengrin (Lohengrino) WWV 75 (1845–1848, up: 28-an de aŭgusto 1850, Ĉefduka Kortegoteatro je V.)
  • Der Ring des Nibelungen (La Ringo de la Nibelungo) WWV 86, kiu konsistas el kvar partoj:
    • Antaŭvespero: Das Rheingold (La Rejna Oro, 1851–1854, up: 22-an de septembro 1869 Reĝa Kortega kaj Nacia Teatro je Munkeno)
    • Unua tago: Die Walküre (La Valkirio, 1851–1856, up: 26-an de junio 1870 Reĝa Kortega kaj Nacia Teatro je Munkeno)
    • Dua tago: Siegfried (Sigfrido, 1851–1871, up: 16-an de aŭgusto 1876 festivalejo de Bayreuth)
    • Tria tago: Götterdämmerung (Diokrepusko) 1848–1874, up: 17-an de aŭgusto 1876 festivalejo de Bayreuth)
  • Tristan und Isolde (Tristano kaj Izoldo) WWV 90 (1856–1859, up: 10-an de junio 1865 Reĝa Kortega kaj Nacia Teatro je Munkeno)
  • Die Meistersinger von Nürnberg (La Majstraj Kantistoj de Nurembergo) WWV 96 (1845–1867, up: 21-an de junio 1868 Reĝa Kortega kaj Nacia Teatro je Munkeno)
  • Parsifal (pri la kavaliro Parsifalo) WWV 111 (1865–1882, up: 26-an de julio 1882 festivalejo de Bayreuth) – „Bühnenweihfestspiel“

Aliaj muzikaj verkoj redakti

Entute 113 komponaĵoj staras en la verkarolisto de Wagner (WWV) inkluzive ĉiujn laŭokazajn komponaĵojn kaj dediĉaĵoj, tamen sen la traktaĵoj de Wagner.

Traktaĵoj redakti

Wagner verkis krom enhavokonceptoj, tekstversioj kaj analizoj de siaj muzikdramoj multajn muzikteoriajn, filozofiajn, politikajn kaj beletrajn traktaĵojn kaj eldonis iin kun siaj muzikdramoj ekde 1871 en sia kolekto Sämtliche Schriften und Dichtungen [Ĉiuj traktaĵoj kaj poeziaĵoj], kiu ampleksas – inkluzive la membiografion Mein Leben [Mia vivo] – 16 volumojn. Wagner estis verkiste pli produktema ol la plej multaj aliaj komponistoj. Krom tio li skribis milojn leterojn.

La plej multaj el liaj traktaĵoj estas taksataj kiel misstilaj kaj distingiĝas ne per konciza pensofluo. Krom seke dedukta stilo kaj kancelaria prozo troviĝas himnaj epizodoj kaj ideofulmoj.[28] Gregor-Dellin juĝas en sia biografio pri Wagner, ke la traktaĵoj estas larditaj per „prempingloj, nedigestebla kaĉo, kancelaria prozo“, kaj Ludwig Reiners citis kiel ekzemploj de malbona prozo ĉiam denove tekstojn de Wagner. Por la same kritika kiel fervora adoranto Thomas Mann la traktaĵoj entenas „tre veran kaj malveran interplektitan“ kaj „plej altan sperton apud embarasa kunparolemo“. Oni ne povas lerni multan el la traktaĵoj de Wagner pri la verkinto. „La venkoriĉa verkaro de Wagner ne pruvas lian teorion, sed nur sin mem.“

Kiel ajn oni prijuĝas la traktaĵojn, ili tamen estas rigardeblaj kiel nutromedio, el kiu evoluis liaj muzikdramaj verkoj. Samtempe ili faras komprenebla ilian spiritan fonon.

 
Titolpaĝo de la unua presaĵo

Kiel liaj plej gravaj traktaĵoj validas:

  • Eine Pilgerfahrt zu Beethoven [Pilgrimado al Beethoven] (1840)
  • Zu Beethovens Neunter Symphonie [Pri la naŭa simfonio de Beethoven] (1846)
  • Der Nibelungen-Mythos als Entwurf zu einem Drama [La nibelunga mito kiel koncepto por dramo] (1848)
  • Die Wibelungen. Weltgeschichte aus der Sage [La Vibelungoj. Mondhistorio el la fabelo] (1849)
  • Die Kunst und die Revolution [La arto kaj la revolucio] (1849) – la unua el pluraj traktaĵoj pri arto kaj revolucio
  • Der Mensch und die bestehende Gesellschaft [La homo kaj la ekzista socio] (1849)
  • Die Kunst und die Revolution [La arto kaj la revolucio] (1849)
  • Das Kunstwerk der Zukunft [La artverko de la estonteco] (1850)
  • Kunst und Klima [] (1850)
  • Das Judenthum in der Musik [La judaro en la muziko] (1850, konsiderinde pliampleksigita en 1869)
  • Oper und Drama [Opero kaj dramo] (1851) – traktaĵo pri la teorio de la opero
  • Eine Mitteilung an meine Freunde [Komunikaĵo al miaj amikoj] (1851) Antaŭŝtupo al la membiografio de Wagner
  • Über Staat und Religion [Pri ŝtato kaj religio] (1864) Teoria traktaĵo por reĝo Ludoviko la 2-a.
  • Deutsche Kunst und Deutsche Politik [Germana arto kaj germana politiko] (1868)
  • Über das Dirigieren [Pri la muzikdirektado] (1869)
  • Beethoven (1870)
  • Das Bühnenfestspielhaus zu Bayreuth [La festivalejo je Bayreuth] (1873)
  • Was ist deutsch? [Kio estas germana] (1878) kaj: Wollen wir hoffen? [Ĉu ni esperu?] (1879)
  • Religion und Kunst [Religio kaj arto] (1880) plus postskribo: Was nützt diese Erkenntnis? [Kion utilas ĉi tiu kompreno]
  • Das Bühnenweihfestspiel in Bayreuth [La sceneja solena festivala verko en Bayreuth] Bayreuth (1882)

La membiografio Mein Leben de Wagner, kiu aperis je lia vivotempo nur en privata presado je proksimume 25 ekzempleroj por amikoj, validas kiel kulturhistoria dokumento de la 19-a jarcento, same kiel la taglibraj notoj de Cosima Wagner, kiujn ŝi regule skribis ekde 1869 ĝis la morto de sia edzo. Ĝi komunikas multan privatan, „flankan“, sed ankaŭ multajn eldirojn kaj interparoladojn de Wagner ĝis liaj sonĝoj.

Referencoj redakti

  1. PIV 2005
  2. Kirchliches Archiv Leipzig (KAL): Baptoregistro Thomas 1811–1817, p. 156.
  3. Dieter David Scholz, Ein deutsches Missverständnis. Richard Wagner zwischen Barrikade und Walhalla", Parthas Verlag 1997, p. 22.
  4. Vidu la foton de Albert Wagner en Dieter David Scholz: Ein deutsches Missverständnis. Richard Wagner zwischen Barrikade und Walhalla. Parthas Verlag 1997, p. 12.
  5. Membiografio Mein Leben kaj Burkhard Zemlin: Stadtführer Lutherstadt Eisleben. Bindlach 1996, ISBN 3-8112-0833-0.
  6. Horst Grimm, Leo Besser-Walzel: Die Corporationen. Frankfurto ĉe Majno, 1986; Richard Wagner, Gregor-Dellin (Hrsg.): Mein Leben. Munkeno 1983, p. 51 sj. Pri tio ankaŭ Huss: Richard Wagner als Corpsstudent. En: Studenten-Kurier 4/2006, p. 16, kun klarigo de Weiß: Richard Wagners mißglückte Contrahagen. En: Studenten-Kurier 1/2007, pj. 3, 4.
  7. cit. laŭ Martin Gregor-Dellin: Richard Wagner. Sein Leben, sein Werk, sein Jahrhundert. Ein Künstler erwacht im Vormärz.
  8. Leterkomunikado de reĝo Ludoviko kaj Richard Wagner.
  9. Diether de la Motte: Harmonielehre. Bärenreiter, Kassel 1985, p. 212.
  10. Martin Vogel: Der Tristan-Akkord und die Krise der modernen Harmonielehre. Duseldorfo 1962.
  11. Friedrich Nietzsche: Der Fall Wagner. Alineo 4.
  12. cit. laŭ Thomas Mann: Achtung Europa`. Volumo 4, eldonita de Hermann Kurzke, Frankfurto ĉe Majno, 1995, p. 342.
  13. Protesto de la Richard-Wagner-Urbo Munkeno en Münchner Neueste Nachrichten 16-a kaj 17-a de aprilo (germanlingva)
  14. A. Arluke, B. Sax: Understanding Nazi Animal Protection and the Holocaust. En: Anthrozoös. 1992 kajero 5, pj. 6–31.
  15. Offenes Schreiben an Herrn Ernst von Weber Verfasser der Schrift Die Folterkammern der Wissenschaft, 1879, R. Wagner, Gesammelte Werke, Leipzig 1888.
  16. Kongress Richard Wagner und die Juden, Kurzfassungen der Beiträge.
  17. Joachim Fest: Hitler. Eine Biographie. Ullstein, Berlino noveldono 2002, licenceldono de Spiegel-Verlag, Hamburgo 2007, p. 94.
  18. cit. laŭ Joachim Fest: Hitler. Eine Biographie p. 96.
  19. Jen Thomas Mann Richard nomis Vagneron.
  20. Joachim Köhler: Wagners Hitler. Der Prophet und sein Vollstrecker. K. Blessing, Munkeno 1997.
  21. Erkenne dich selbst, 1881.
  22. Die Protokolle der Weisen von Zion und die jüdische Weltpolitik. Böpple, Munkeno 1923, eldono de 1933 sur p. 133.
  23. Hans Rudolf Vaget: Im Schatten Wagners; Thomas Mann über R. Wagner, Texte und Zeugnisse.
  24. Artikolo pri tio ĉe spiegel.de
  25. Erste Wagner-Gesellschaft in Israel gegründet, derStandard.at, 17-an de novembro 2010.
  26. Raportoj pri tio ĉe lr-online.de Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine, naumburger-tageblatt.de Arkivigite je 2012-11-16 per la retarkivo Wayback Machine, faz.net
  27. Artikolo pri tio ĉe spiegel.de.
  28. Kindlers Neues Literaturlexikon, Richard Wagner, Das Kunstwerk der Zukunft, Munkeno 1992.

Literaturo redakti

Pri Richard Wagner redakti

Biografiaj artikoloj en konsultlibroj redakti

  • Franz Muncker: Wagner, Richard. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 40, Duncker & Humblot, Lepsiko 1896, pj. 544–571.
  • Hanspeter Renggli: Richard Wagner. En: Andreas Kotte (eldoninto): Theaterlexikon der Schweiz. Volumo 3. Chronos, Zuriko 2005, ISBN 3-0340-0715-9, p. 2037 s.

Pri la verkoj de Wagner redakti

  • Peter Ackermann: Richard Wagners „Ring des Nibelungen“ und die Dialektik der Aufklärung. Tutzing 1981, ISBN 3-7952-0310-4.
  • Udo Bermbach: Blühendes Leid. Politik und Gesellschaft in Richard Wagners Musikdramen. Stutgarto/Vajmaro 2003, ISBN 3-476-01847-4 .
  • Udo Bermbach: Richard Wagner in Deutschland. Rezeption – Verfälschungen. Stutgarto/Vajmaro 2011, ISBN 978-3-476-01884-7.
  • David Boakye-Ansah: Musikdramatische Konstruktionen von Religion in Richard Wagners Ring-Tetralogie. Verlag Dr. Kovac, Hamburgo 2010 ISBN978-3-8300-4895-4
  • Dieter Borchmeyer, Ami Maayani, Susanne Vill (eldonintoj): Richard Wagner und die Juden. J. B. Metzler, Stuttgart/Weimar 2000, ISBN 3-476-01754-0.
  • Lothar Bornscheuer: Richard Wagner: Der Ring des Nibelungen. Ein Meisterwerk des Anarchismus. (PDF-dosiero) akcepto de la Nibelungo-materialo, GoethezeitPortal.de, 2005.
  • John Deathridge, Martin Geck, Egon Voss (eldoninto): Wagner Werkverzeichnis. (WWV), Schott, Mainz 1986, ISBN 3-7957-2201-2.
  • Johanna Dombois, Richard Klein: Richard Wagner und seine Medien. Für eine kritische Praxis des Musiktheaters, Stutgarto 2012, ISBN 978-3-608-94740-3.
  • Jens Malte Fischer: Richard Wagners ‚Das Judentum in der Musik‘. Eine kritische Dokumentation als Beitrag zur Geschichte des europäischen Antisemitismus. Insel, Frankfurto ĉe Majno 2000, ISBN 3-458-34317-2.
  • Sven Friedrich: Richard Wagner, Deutung und Wirkung. Würzburg 2004, ISBN 3-8260-2851-1.
  • Sven Friedrich: Der Klassik(ver)führer: Sonderband Wagners Ring-Motive. Auricula, Berlino 2004, ISBN 3-936196-02-8.
  • Sven Friedrich (eldoninto): Richard Wagner; Werke, Schriften und Briefe. Digitale Bibliothek, Berlin 2004.
  • Martin Geck: Richard Wagners Beschäftigung mit geistlicher Musik während seiner Dresdner Zeit, in: Die Dresdner Kirchenmusik im 19. und 20. Jahrhundert, eldonita de Matthias Herrmann, Laaber 1998, pj. 121–132 (Musik in Dresden 3), ISBN 3-89007-331-X.
  • Arkadi Junold: Die grand opera bei Berlioz, Verdi und Wagner. Arkadien, Berlino 2011, ISBN 978-3-940863-31-7.
  • Markus Kiesel (eldoninto): Das Richard Wagner Festspielhaus Bayreuth. nettpress, Kolonjo 2007, ISBN 978-3-00-020809-6.
  • Richard Klein (eldoninto): Narben des Gesamtkunstwerks. Wagners Ring des Nibelungen. Munkeno 2001, ISBN 3-7705-3565-0.
  • Josef Lehmkuhl: „Kennst du genau den RING?“ Eine Reise zu Richard Wagners Der Ring des Nibelungen. Würzburg 2006, ISBN 3-8260-3347-7.
  • Josef Lehmkuhl: Gott und Gral Eine Exkursion mit Parsifal und Richard Wagner. Würzburg 2007, ISBN 978-3-8260-3690-3.
  • Josef Lehmkuhl: Der Kunst-Messias; Richard Wagners Vermächtnis in seinen Schriften. Würzburg 2009, ISBN 978-3-8260-4113-6.
  • Luca Sala (Hrsg.): The Legacy of Richard Wagner. Convergences and Dissonances in Aesthetics and Reception. Turnhout, Brepols Publishers, 2012, S. 13+452, ISBN 978-2-503-54613-1.
  • Stefan Seiler: Das Delikt als Handlungselement in Richard Wagners Der Ring des Nibelungen. Juristische Schriftenreihe Band 150, Verlag Österreich, Vieno 1998, ISBN 3-7046-1257-X.
  • Stefan Lorenz Sorgner, H. James Birx, Nikolaus Knoepffler (eldoninto): Wagner und Nietzsche: Kultur – Werk – Wirkung. Ein Handbuch. Rowohlt, Reinbek 2008, ISBN 978-3-499-55691-3.
  • Rolf Stemmle: Richard Wagners vielschichtige Opern eingängig erzählt:
  • Marc A. Weiner: Richard Wagner and the Anti-Semitic Imagination. University of Nebraska Press, Lincoln/London 1995, ISBN 0-8032-4775-3

Pri prezentadoj de Wagner-verkoj redakti

  • Adolphe Appia: La mise en scène du Drame Wagnerien. Parizo 1895.
  • Adolphe Appia: Die Musik und die Inszenierung. 1899.
  • Rolf Badenhausen, Harald Zielske (eldoninto): Bühnenformen Bühnenräume Bühnendekorationen. Beiträge zur Entwicklung des Spielorts. Berlino 1974.
  • Herbert Barth (eldoninto): Der Festspielhügel. Richard Wagners Werk in Bayreuth 1876–1976. Munkeno 1976.
  • Detta und Michael Petzet: Die Richard Wagner-Bühne Ludwig II. Munkeno 1970.
  • Günther Schöne: Das Bühnenbild im 19. Jahrhundert. En: Katalog des Theatermuseums München. Munkeno 1959, pj. 5–20.
  • Siegmund Skraup: 1924–1944. Die Sprache Bayreuths und die Sprache der Zeit. In: Theater unserer Zeit. Volumo 2: Der Fall Bayreuth. Bazelo/Stutgarto 1962.
  • Dietrich Steinbeck: Richard Wagners Tannhäuser-Szenarium. Das Vorbild der Erstaufführungen und der Dekorationspläne. Berlino 1968, volumo 64, pj. 6–12. (= Schriften der Gesellschaft für Theatergeschichte)
  • Dietrich Steinbeck: Inszenierungsformen des „Tannhäuser“ (1845–1904). Eldonita de Gustav-Bosse-Verlag. Regensburg 1964, volumo 14, pj. 70–73, 103–107, 111–112. (= Forschungsbeiträge zur Musikwissenschaft)
  • Richard Wagner: Schriften und Dichtungen. Naŭ volumoj, Lepsiko 1872. Volumo 3: Das Kunstwerk der Zukunft, pj. 147–148, 152–153. Volumo 5: Pri la prezentado de „Tannhäuser“, pj. 164–165. Rimarkoj pri la prezentado de la opero „Der Fliegende Holländer“. pj. 207–208.
  • Wieland Wagner (eldoninto): Richard Wagner und das Neue Bayreuth. Munkeno 1962.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti