Rick Wakeman

Richard Christopher WAKEMAN [ŭEjkman] (18a de majo 1949) estas angla klavaristo, kantoverkisto, produktoro, prezentisto de televido kaj radio, kaj aŭtoro. Li estas plej bone konata ĉar estis membro de la bando de progresiva roko Yes dum kvin sezonoj inter 1971 kaj 2004 kaj pro siaj soloaj albumoj publikigitaj en la 1970-aj jaroj. Li estas nuna membro de la eks-Yes-a bando Yes Featuring Jon Anderson, Trevor Rabin, Rick Wakeman.

Rick Wakeman
RickWakeman2003-crop.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1949 (1949-05-18) (71-jara)
en Perivale
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Reĝa Kolegio de Muziko • Drayton Manor High School
Familio
Edz(in)o Nina Carter
Infanoj Adam Wakeman • Oliver Wakeman • Jemma Wakeman
Parencoj Alan Wakeman
Okupo
Okupo komponistomuzikisto • klavaristo • kantoverkisto • pianisto • filmkomponisto • radio-prezentisto • televida prezentisto
TTT
Retejo http://www.rwcc.com/
Information icon.svg
vdr

KarieroRedakti

Naskiĝinta kaj edukita en "West London", Wakeman intencis iĝi koncerta pianisto sed li lasis siajn studojn en la "Royal College of Music" en 1969 por iĝi tuttempa porsesia muzikisto. Liaj komencaj sesioj konsistis en ludado de "Space Oddity", inter aliaj, por David Bowie, kaj de kantoj de "Junior's Eyes", T. Rex, Elton John, kaj Cat Stevens. Wakeman iĝis membro de "Strawbs" en 1970 antaŭ aliĝi al "Yes" unua jaron poste, ludante por kelkaj el ties plej sukcesaj albumoj dum du sezonoj ĝis 1980. Wakeman komencis sian soloan karieron en 1973; liaj plej sukcesaj albumoj estas liaj unuaj tri: nome The Six Wives of Henry VIII (La ses edzinoj de Henriko la 8-a, 1973), Journey to the Centre of the Earth (Veturo al la tercentro, 1974), kaj The Myths and Legends of King Arthur and the Knights of the Round Table (La mitoj kaj legendoj de la reĝo Arturo kaj de la Kavaliroj de la Ronda Tablo, 1975), ĉiuj el ili konceptalbumoj. Li formis sian propran rok-bandon, nome The English Rock Ensemble, en 1974, kun kiu li plue ludis, kaj partoprenis en sia unua filmo, nome Lisztomania (1975).

 
Wakeman ludanta en la Royal Albert Hall helpe al la Bonfara Fonduso de la "Performing Right Society for Music Members" en 2009.

Wakeman entreprenis soloajn projektojn en la 1980-aj jaroj kiuj variis en niveloj de sukceso; lia plej sukcesa albumo estis "1984", publikigita en 1981, kiu estis sekvita de sia minora pop-hit soloaĵo, "Glory Boys", el Silent Nights (Silentaj noktoj, 1985). Li partoprenis en la televid-programo "Gastank", kaj registris siajn unuajn el kelkaj albumoj de Novepoka, Etosa, kaj kristana religia muziko per "Country Airs" (1986) kaj "The Gospels" (1987), respektive. El 1988 ĝis 1990 li estis membro de la grupo "Anderson Bruford Wakeman Howe" kio kondukis al sia tria Yes-sezono ĝis 1992. li revenis al tio du pliajn fojojn inter 1995 kaj 2004, dum kiu li kompletigis kelkajn pliajn soloajn projektojn kaj turneojn, kiel sia plej grava de tiu jardeko, nome Return to the Centre of the Earth (1999). Wakeman plue registris albumojn kaj ludis en koncertoj tutmonde en variaj kapabloj; lia plej ĵusa albumo estas "Christmas Portraits" (Kristnaskaj portretoj, 2019).

La diskaro de Wakeman enhavas ĉirkaŭ 90 soloajn albumojn[1] kiuj gamas en kelkaj diversaj muzikaj stiloj. Li aperis multe en televido kaj radio; ĵuse li refamiĝis pro siaj kontribuoj al komediaj serioj de BBC nome "Grumpy Old Men", "Watchdog" kaj sia radio-programo "Planet Rock" kiu estis elsendita el 2005 ĝis 2010. Wakeman verkis tri librojn; nome unu membiografio kaj du memorlibroj. En 2017, Wakeman estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo kiel membro de Yes.

Elektita studialbumaroRedakti

 
Wakeman ludante en Brazilo en 2014.
  • Piano Vibrations (1971)
  • The Six Wives of Henry VIII (1973)
  • Journey to the Centre of the Earth (1974)
  • The Myths and Legends of King Arthur and the Knights of the Round Table (1975)
  • No Earthly Connection (1976)
  • Rick Wakeman's Criminal Record (1977)
  • 1984 (1981)
  • Silent Nights (1985)
  • Country Airs (1986)
  • The Gospels (1987)
  • Phantom Power (1990)
  • The Piano Album (1995)
  • Return to the Centre of the Earth (1999)
  • Out There (2003)
  • Piano Portraits (2017)
  • Piano Odyssey (2018)
  • Christmas Portraits (2019)
  • The Red Planet (2020)

VerkojRedakti

NotojRedakti

  1. "INTERVIEW: Rick Wakeman's Grumpy Old Picture Show". Worthing Herald. 3a de aprilo 2008. Alirita la 12an de julio 2010.

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti