Rico Johannes Bulthuis (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1911 en Hago, mortis 4-an de oktobro 2009 en Zutphen) estis nederlanda verkisto de plejparte magi-realismaj psikologiaj trileroj kaj krimliteraturo, pupteatristo, ilustristo, fotisto kaj artkritikisto. Dum la dua mondmilito Bulthuis uzis la pseŭdonimon Hans Guignoly. Li estis filo de grava esperantisto Hendrik Bulthuis.

Rico Bulthuis
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1911 (1911-08-28)
en Hago
Morto 4-an de oktobro 2009 (2009-10-04) (98-jaraĝa)
en Zutphen
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Hendrik Bulthuis
Infano Sacha Bulthuis
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Junaĝo redakti

Bulthuis estis la tria filo de Hendrik Bulthuis. Rico ne havis feliĉan junaĝon. Sian patrinon li nomis "megera virino" kaj pri sia patro Bulthuis diris ke malgraŭ la fakton, ke la patro povis paroli naŭ lingvojn, li "en neniu de tiuj lingvoj iam konversaciis kun mi."[1]

Bulthuis plenkreskis en Haga popola distrikto kie estis multa superstiĉo, multaj okultistoj, kaj hindiaj migrantoj, kiuj rakontis al Bulthuis pri siaj hindiaj kredoj pri spiritoj. Rezulte, Bulthuis kredis je spiritoj kaj kiel infano ludis kun ili. Li ankaŭ imagis ke li havas fratinon.[2]

Bulthuis ne povis facile lerni. Li lernadis ĉe metia lernejo kaj fariĝis pentristo. Spite de disleksio, li ja lernis bone legi kaj eklegis multajn librojn.[1]

Verkoj redakti

  • Illusie (1923)
  • Diederiks droeve dood (1933)
  • Lied zonder naam (1935)
  • Grotesken (1938)
  • Het glazen masker (1940)
  • Het geschaakte koren (1944)
  • Fred Fernandes keert terug (1946)
  • Het andere verleden (1947)
  • De schim van Joyce Herfst (1948)
  • Poppentheater (1948)
  • Astrologie (1949)
  • Nocturne der zeven spinnen of Een kus van Florette (1949)
  • De misdaad van Richard Ros (1950)
  • Edmond de Wilde en de werkelijkheid (1950)
  • De klokkenmaker van Budapest (1952)
  • De schildwacht en de roos (1952)
  • Feest voor Pauline (1952)
  • De kat kwam weer (1953)
  • Johan Fabricius (1959)
  • Bruiloft op het Binnenhof (1960)
  • Piet Heyn (1963)
  • Het maagdenspel (1964)
  • Siegfried E. van Praag (1969)
  • De dagen na donderdag (membiografio; 1975)
  • Het kind dat mee moest spelen (1978)
  • De koorddansers en andere herinneringen (1985)
  • Herinneringen aan Alexandre A. M. Stols (1994)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mats Beek. Rico Bulthuis. Alirita 2018-11-15.
  2. Rob Nanninga (1994). Een nuchtere romanticus: De occulte avonturen van Rico Bulthuis. Skepter 7.4. Alirita 2018-11-15.