Rideto de Duchenne

La rideto de Duchenne, nomita tiel honore al la esplorkuracisto franca nome Guillaume Duchenne, estas tipo de rideto kiu enhavas la kuntirigon de la muskoloj nomitaj granda kaj malgranda cigomatikoj proksime de la buŝo, kiuj levas la komisuron de la lipoj, kaj la orbikula muskolo proksime de la okuloj, kies kuntirigo levas la vangojn kaj produktas faldojn ĉirkaŭ la okuloj.[1]

Foto de John Edwards ridetanta, nome ekzemplo de rideto de Duchenne.

Duchenne, dum realigis esplorojn pri la fiziologio de la vizaĝaj esprimoj en la 19a jarcento, priskribis tiun tipon de rideto. Multaj esploristoj sugestis, ke la rideto de Duchenne indikas emocion kaj spontanean kaj aŭtentan ĉar la plej parto de la personoj ne povas kuntiri laŭvole la muskolojn necesajn por la vizaĝa esprimo de tia rideto, nome la orbikula muskolo.[2]

Notoj redakti

  1. Duchenne, Guillaume (1990). The Mechanism of Human Facial Expression. New York: Cambridge University Press. (Re-eldono de la origina verko en franca de la jaro 1862).
  2. Elkman, P., Friesen, W. V., and O'Sullivan, M. (1988). "Smiles when lying". Journal of Personality and Social Psychology, 54, pp. 414–420.