Malfermi la ĉefan menuon

Riḍván (arabe: رضوان ‎ , en esperanto "Rezvano" ) estas la plej granda festo de la Bahaa Kredo, kiun fondis Bahá'u'lláh. Dum tiu dekdu-taga periodo, la baha-anoj celebras la komenco de lia publika predikado. Ĝi okazas ĉiujare de la fino de aprilo ĝis la komenco de majo.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

HistorioRedakti

Tiuj eventoj estas detale raportitaj en la verko de Shoghi Effendi titolita God pases by ("Dio preterpasas").

KuntekstoRedakti

En 1844 Siyyid `Alí Muḥammad proklamis el Ŝirazo, ke li estas Al-Báb (arabe : La Pordo‎), kiu estas ŝijaa religia koncepto. Ĝiaj anoj estis tiel konataj kiel babanoj. La skribaĵoj de Báb lanĉis la koncepton de "Tiu, kiun Dio igos Manifesta" (Man yuẓhiruhu'lláh), kies alveno, laŭ bahaanoj, estas anoncita en la skribaĵoj de ĉiuj grandaj religioj de la mondo.

Bahá'u'lláh asertis, ke lia statuso de tiu Promesito de Báb estis revelaciita al li en 1853 dum lia enkarcerigo en la subtera karcero Síyáh-Chál en la irana ĉefurbo Teherano. Tuj post sia liberigo Bahá'u'lláh estis forpelita el Irano kaj ekloĝis en Bagdado, kiu fariĝis la centro de la Baba agado. Kvankam li ne malkaŝe deklaris tiun profetan mandaton, li ĉiam pli kaj pli fariĝis la gvidanto de la Baba komunumo. [1]

La kreskanta famo de Bahá'u'lláh en la urbo, kaj la revigliĝo de la persa Baba komunumo, kaptis la atenton de liaj malamikoj ene de la islama pastraro kaj de la persa registaro. Ili poste sukcesis, ke la estraranoj de la Otomana Imperio elpelu lin el Bagdado al Konstantinopolo (nuna Istanbulo).

EventojRedakti

 
Ĝardeno Ridván, Bagdado

Antaŭ ol Bahá'u'lláh foriris al Konstantinopolo, multaj homoj omaĝe vizitis lin. Por ebligi preparadon de sia familio al la vojaĝo kaj por digne akcepti ĉiujn tiujn vizitantojn, li decidis moviĝi al la ĝardeno de Najíbíyyih trans la rivero Tigriso en Bagdado.

Li eniris la ĝardenon je la 22-a de aprilo 1863 (t.e. la 2-a de Jalál, kiu estas la 32-a tago de tiu 20-a bahaa jaro, dum kiu Naw-Rúz okazis la 22-an de marto) akompanata de siaj filoj 'Abdu'l-Bahá, Mírzá Mihdí kaj Mírzá Muḥammad-'Alí, de sia sekretario Mírzá Áqá Ján kaj de kelkaj aliaj bahaanoj. Tie li restis poste dum dek unu tagoj ĝis la 5-a de Jamál 20 BE [2][3].

Tuj post sia alveno en la ĝardeno, Bahá'u'lláh konigis siajn mision kaj rangon por la unua fojo al grupeto de familianoj kaj amikoj. La preciza naturo kaj detaloj de la deklaracio de Bahá'u'lláh estas nekonataj. Lia pranepo Shoghi Effendi skribas pri tio [4] :

"Pri la ekzaktaj cirkonstancoj de tiu historia deklaro ni bedaŭre estas tre malmulte informitaj. La vortoj, kiujn efektive eldiris Bahá'u'lláh, la maniero, laŭ kiu li prezentis sian deklaron, la reago, kiun ĝi okazigis, la ŝoko, kiun spertis Mírzá Yaḥyá-i-Núrí, la nomoj de tiuj ĝuintaj la privilegion aŭdi Bahá'u'lláh-on, ĉio tio restas envolvita de mallumo, kiun la estontaj historiistoj malfacile trapenetros. La fragmenta priskribo, kiun postlasis al la posteularo lia kronikisto Nabil, konsistigas iun el la raraj rakontoj aŭtentikaj, kiujn ni posedas pri la memorindaj tagoj pasigitaj de li en tiu ĝardeno."

Bahíyyih Khánum raportis, ke Bahá'u'lláh deklaris sian postulon al sia filo 'Abdu'l-Bahá kaj al kvar aliaj. Dum iuj babanoj venis al la ekkompreno, ke Bahá'u'lláh asertis esti la "Promesito" de Báb pro la multaj rimarkoj kaj aludoj, kiujn li faris dum la lastaj monatoj en Bagdado, la plej multaj aliaj babanoj restis nekonsciaj pri lia aserto dum pluraj jaroj, ĝis kiam li estis en Edirne [3]. Dum la unua tago en la ĝardeno, Bahá'u'lláh faris tri pliajn proklamojn : unue, la sankta milito (Jihád-bis-Sayf), kiu estas permesita kun kondiĉoj en Islamo kaj Babismo, estas nun strikte malpermesita ; due, alvenos alia Manifestiĝo de Dio post almenaŭ 1000 kompletaj jaroj ; kaj trie, ĉiuj nomoj de Dio estas nun plene manifestaj en ĉiuj aĵoj [3].

Dum la venontaj dek unu tagoj Bahá'u'lláh ricevis vizitantojn inkluzive de la guberniestro de Bagdado. La Bahaa Sankta Familio ne povis kuniĝi al li ĝis la 30-a de aprilo (la 2-a Jamál, la naŭa tago el la dekdu), ĉar la rivero ŝvelis kaj malfaciligis la viziton al la ĝardeno. La dekduan tagon de sia estado en la ĝardeno (je la 3-a de majo 1863 aŭ 5-a de Jamál 20 BE), Bahá'u'lláh kaj sia familio forlasis la ĝardenon kaj sekveturis al Konstantinopolo.[3] [2].

CelebradoRedakti

LimdatojRedakti

Shoghi Effendi provizore fiksis laŭ la gregoria kalenda tiun dekdu-tagan periodon je la 21-a de aprilo ĝis la 2-a de majo kaj tiel celebradis la baha-anoj en okcidento dum jardekoj. En sia letero de la 10-a de julio 2014 al la baha-anoj de la mondo, la Universala Domo de Justeco dekretis, ke ili tutmonde celebru tiun eventon laŭ la baha-a kalendaro ekde la unua tago de la bahaa jaro 172, kiu komenciĝis je la sunsubiro de la 20-a de marto 2015.

Bahá'u'lláh klarigis, ke "Noruzo okazas kiam la suno eniras la konstelacion de la virŝafo (printempa ekvinokso en la norda hemisfero), eĉ se tio okazus malpli ol unu minuto antaŭ la sunsubiro." [5] En sia jam menciita letero la Universala Domo de Justeco indikis, ke Teherano estas la elektita loko por kalkuli la precizan daton de tiu ekvinokso. Baha-a tago komenciĝas je la sunsubiro de la antaŭa tago.

Laŭ tiu kalkulo la printempa ekvinokso ofte okazas la 20-an de marto kaj se tiel estas la baha-anoj celebras Rezvanon ekde la sunsubiro de la 19-a de aprilo (13-a de Jalál) ĝis la sunsubiro de la 1-an de majo (5-a de Jamál). Se ĝi okazas je la 21-a de marto, ili ekcelebras unu tagon poste.

SignifoRedakti

Rezvano estas konata kiel la "Reĝo de la festoj" kaj menciita kiel unu el la du "Plej grandaj festoj" en la Kitáb-i-Aqdas, kiu estas la ĉefa verko de Bahá'u'lláh. La dua "Plej granda festo" estas la Deklaracio de Báb je la 23-a de marto 1844 [6].

Bahá'u'lláh informas, ke la unua (13-a de Jalál), naŭa (2-a de Jamál), kaj dekdua (5-a de Jamál) tagoj de tiu periodo estas sanktaj festotagoj, dum kiuj laboro estas malpermesita [7]. Ili memorigas respektive la tagon de lia alveno en la ĝardenon, la tagon de la alveno de lia familio kaj la tagon de ilia foriro el la Ĝardeno de Rezvano.

Bahá'u'lláh komparas tiun movon de sia domo en Bagdado (la "Plej Granda Domo" aŭ Bayt-i-A'ẓam) al la Ĝardeno de Rezvano kun la vojaĝado de Mohamedo de Mekao al Medino.

Per tiu Proklamo Bahá'u'lláh fondis novan religion kaj laŭ siaj disĉiploj estigis novan eraon por la homaro. En iu el siaj verkoj, li aludas al sia Proklamo dum la unua tago en la Ĝardeno de Rezvano kiel "la tago de plejalta feliĉo", dum kiu ĉio estis purige renovigita.

"Ja vere, ĉiuj aĵoj kreitaj estis mergiĝintaj en la oceano de la purigado dum la unua tago de Rezvano, kiam Ni superŝutis la tutan kreitaĵaron per la splendoroj de niaj plej eminentaj nomoj kaj de niaj plej laŭdegataj atributoj. Ja vere, tio estas atesto pri mia amema providenco, kiu ampleksas ĉiujn mondojn" [8].

"En simila maniero penu kompreni el tiuj klaraj, potencaj, konvinkitaj kaj nedusencaj argumentoj la signifon de la 'disfendo de la ĉielo' - unu el la signoj, kiu nepre devas heroldi la alvenon de la lasta Horo, la Tagon de Renaskiĝo. Kiel Li diris : 'Kiam la ĉielo estos disfendita' [9]. La vorto 'ĉielo' signifas la ĉielon de dia Revelacio, kiu estas arklevita de ĉiu Malkaŝanto kaj fendita de ĉiu sekvanta. La 'disfendo' signifas, ke la antaŭa leĝaro estas anstataŭita kaj eksigita. Mi ĵuras je Dio, ke tiu ĉi 'disfendo de la ĉielo' estas por juĝokapablo ago pli potenca, ol disfendo de la ĉielarkaĵo ! Pensu momenton. Jen dia Revelacio, kiu dum jaroj restadis en firma sekureco, en kies ombro ĉiu, kiu ĝin konfesis, estis farita kaj edukita, per la lumo de kies leĝo homaj generacioj estis disciplinitaj, kies glorajn vortojn la homoj aŭdadis ripetantajn per la buŝoj de siaj patroj, tiel, ke la homa okulo vidis ĉirkaŭe nenion, krom la ĉiopenetra influo de ĝia favoro, kaj la mortema orelo aŭdis nenion, krom la resonoj de l'majesto de ĝia komando. Kiu ago estus pli potenca ol tio, ke per la povo de Dio tiu Revelacio estas 'disfendita' kaj eksigita ĉe la apero de unu persono ? Konsideru, ĉu ĝi ne estas ago pli potenca, ol tio, kion tiuj malnoblaj kaj malsaĝaj homoj imagis kiel signifon de la disfendo de la ĉielo ?" [10]

ReferencojRedakti

  • Bahá'u'lláh (1992). The Kitáb-i-Aqdas : The Most Holy Book, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA. ISBN 0-85398-999-0. Interrete legebla angle, france kaj arabe.
  • Shoghi Effendi (1944) : God pases by, Bahá'í Publishing Trust (Wilmette, Illinois, USA), ISBN 0-87743-020-9 / ĝi estas interrete legebla en la lingoj angla kaj franca.
  • Universala Domo de Justeco : Letero al la bahaanoj de la mondo je la 10a de Julio 2014 en la angla lingvo.

NotojRedakti

  1. (Fall 1993) “Baha'u'llah's Seclusion in Kurdistan”, Deepen Magazine 1 (1), p. pp. 18–26. 
  2. 2,0 2,1 TAHERZADEH, Adib. (1976) The Revelation of Bahá'u'lláh, Volume 1. Oxford, UK: George Ronald. ISBN 0-85398-270-8.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 WALBRIDGE, John. (2005) Sacred Acts, Sacred Space, Sacred Time. Oxford, UK: George Ronald. ISBN 0-85398-406-9.
  4. God pases by, 9-a ĉapitro
  5. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°35
  6. Kitáb-i-Aqdas : versoj 110-a kaj 112-a, notoj 138-a kaj 140-a
  7. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°1
  8. Kitáb-i-Aqdas : verso 75-a kaj noto 107-a
  9. Korano : surao 82-a verso 1-a
  10. Kitáb-i-Íqán ("Libro de Certeco") de Bahá'u'lláh : unua parto, paragrafo 46-a