Oberschrot

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Ried (Oberschrot))

Oberschrot estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1136 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010[mankas fonto].

Oberschrot
Blazono de Oberschrot
Blazono de Oberschrot
Blazono de Oberschrot
Oberschrot
Oberschrot
Oberschrot
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 44′ 33″ N 7° 16′ 54″ O / 46.74250 °N, 7.28167 °O / 46.74250; 7.28167 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 33″ N 7° 16′ 54″ O / 46.74250 °N, 7.28167 °O / 46.74250; 7.28167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1136
Areo 5,35 km²
Alteco 850 m super marnivelo
Poŝtkodo 1716
Komunumkodo 2298
Mapo de Oberschrot
Mapo de Oberschrot
Mapo de Oberschrot
vdr

Geografio redakti

Oberschrot situas en la nordaj Friburgaj Antaŭalpoj ĉe la okcidenta flanko de la akvokolekta baseno de la rivero Sinĝino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oberschrot kaj la vilaĝetoj Ried (sur alteco de 876 m s.m.), Sahli (sur alteco de 880 m s.m.) kaj Gansmatte (sur alteco de 892 m s.m.) kaj Plötscha (sur alteco de 860 m s.m.), kaj diversaj izolitaj bienoj. La ĉefvilaĝo de la komunumo praktike kunkreskis kun la najbara vilaĝo Plaffeien.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,35 km², de kiuj 34,4% estas kovritaj de arbaro, 56,1% servas por agrikulturo kaj 7,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberschrot limas en nordo al Brünisried, en nordoriento al Zumholz, en oriento kaj sudo al Plaffeien, en okcidento al Plasselb, en nordokcidento en unu punkto al Giffers, kaj en nordnordokcidento al Rechthalten.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 178 de Friburgo al Plaffeien. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 12 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Friburgo. Per buslinio de Tafers al la Nigra Lago, de Friburgo al Sangernboden, kaj de Friburgo al Rechthalten la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

Ĝis 1831 Oberschrot estis unu el la kvartaloj (en la alemana lingvo Schrote) de la komunumo Rechthalten, kies historian sorton Oberschrot dividas. En la jaro 1832 Oberschrot konstituiĝis kiel aparta komunumo en la Germana distrikto de Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la nove kreita distrikto Sinĝino.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti