Molinaseca

(Alidirektita el Riego de Ambrós)

Molinaseca [molinaSEka] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Molinaseca estas etimologie rilatebla al Seka Muelejo. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan. Ĝi estas Histori-Arta Komplekso el 1975.

Molinaseca
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24413 (Acebo, Molinaseca y Riego) 24398 (Castrillo, Onamio y Paradasolana)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 872  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 6° 31′ U (mapo)42.538055555556-6.5197222222222Koordinatoj: 42° 32′ N, 6° 31′ U (mapo) [+]
Alto 588 m [+]
Areo 79,63 km² (7 963 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Molinaseca (Provinco Leono)
Molinaseca (Provinco Leono)
DEC
Molinaseca
Molinaseca
Situo de Molinaseca
Molinaseca (Hispanio)
Molinaseca (Hispanio)
DEC
Molinaseca
Molinaseca
Situo de Molinaseca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Molinaseca [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Acebo, Castrillo del Monte, Molinaseca, Onamio, Paradasolana kaj Riego de Ambrós, okupas totalan areon de 79,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 891 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 120 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ ponto grava por pilgrimado (ponto aperas en la malsupra duono de la blazono). La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (hispana provinca stabanaro la 2an de Septembro 1809). En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti