Rifuĝo (budhismo)

Rifuĝo estas termino en budhismo, kiu signifas rifuĝi en la tri gemoj (la tri rifuĝoj). Laŭ la esperantista bikŝuo Yaniguti, rifuĝo al la tri gemoj faras la komunan devizon, bazon, kaj eniran pordon por la tuta budhanaro.[1]

Rifuĝo (budhismo)
Tradukoj de
शरण (Śaraṇa)
Esperante Rifuĝo
Palie सरण (Saraṇa)
Sanskrite शरण (Śaraṇa)
Ĉine 皈依 (Guīyī)
Japane 帰依 (Kie)
Kmere Nipean
Koree 귀의 (Gwiui)
Taje สรณะ, ที่พึ่ง ที่ระลึก (sarana, thi phueng thi raluek)
Terminaro de Budhismo
vdr
La budho Gotamo unue predikas ĉe la cervoparko en Sarnato, Varanasio, kun sia dekstra mano turniganta la instruradon (Dharmacakra), ripozanta sur la simbolo de la tri gemoj (Triratna).

La tri gemoj estas:[1][2][3]

En Esperanto, la rifuĝado estas recitita jene: "Mi rifuĝas al budho; mi rifuĝas al darmo; mi rifuĝas al samgo." Tiel konfesante oni konscie submetas sin al budho, darmo, kaj samgo.[1]

En Palio, la rifuĝado estas recitita jene:

Buddhaṃ saraṇaṃ gacchāmi
Dhammaṃ saraṇaṃ gacchāmi
Saṅghaṃ saraṇaṃ gacchāmi

Rifuĝo estas praktiko komuna al ĉiu skolo de budhismo. Tekstoj en Palio uzas la bramanan stilfiguron de triopo da rifuĝejoj, kiel oni trovas ilin en la Rigvedo[4] kaj la Ĉandogja upaniŝado.[5][6]

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Yaniguti.
  2. Ĉodron 2002.
  3. Sangharakshita 1967.
  4. 9.97.47, Rigvedo 6.46.9
  5. 2.22.3-4.
  6. Shults 2014, p. 119.

Bibliografio

redakti
  1. Yamaguti, Sin'iti . “La Tri Rifuĝoj”, La Japana Budhano (esperante) (351), p. 3. 
  2. T. Ĉodron. (2002) La Esenco de Budhismo (esperante). Ĝ. Ŭ. Starling.
  3. Sangharakshita, B. (1967) The Three Jewels: An Introduction to Buddhism (angle). Rider.
  4. Kalama Sutta: The Buddha's Charter of Free Inquiry (angle) (2013).
  5. Shults, Brett (Majo de 2014). “On the Buddha’s Use of Some Brahmanical Motifs in Pali Texts”, Journal of the Oxford Centre for Buddhist Studies (angle) 6, p. 119.