Rikardo Tria (Shakespeare)

Rikardo TriaRikardo la 3-a (angle Richard III) estas frua dramo verkita de Ŝekspiro, aperinte eble en 1592, eble pli frue, ĝuste kiam la aŭtoro ekricevis veran aklamon pro propraj verkoj.

Richard III
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro William Shakespeare
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro historidramo
vdr
Titolpaĝo de Rikardo Tria (unua eldono).

Antaŭ tiu periodo lia tasko estis, laŭ la tradicio, fliki jam ekzistantajn verkojn por sia trupo, kaj tiuj inkluzivis la serion Henriko la 5-a, tri apartajn dramojn kiuj priskribas la tumultajn eventojn kiujn travivis Anglujo post la morto de Henriko la 5-a (1422) ĝis post la reĝiĝo de Eduardo la 4-a (1461), t.e. la patriotan militadon en Francujo kaj la gefratan militadon ĉehejme kie la potencaj familioj, York kaj Lancaster, luktadis por la trono.

Kvankam la trilogio pri Henriko la 6-a eble ne estis verkita en kronologia ordo, tiuj tri teatraĵoj estas ofte kungrupigitaj kun Rikardo la Tria por formi tetralogion kiu kovras la tutan epokon de la Militoj de rozoj, el la morto de Henriko la 5-a en 1422 ĝis la enpovigo de Henriko la 7-a en 1485. Estis la sukceso de tiu sekvenco de teatraĵoj kio firme establis la reputacion de Shakespeare kiel dramaturgo.

La dramo registriĝis en 1597 kiel tragedio, sed pli ĝusta priskribo estus melodramo, kaj tion oni vidas des pli klare ĉar eblas kompari ĝin kun Makbeto, vera paralelo el la maturaj tragedioj de Shakespeare. Rikardo estas senkomplike malbona, eĉ proklamas sian malbonon kun granda memkontento, tute malsimile al vera tragedia heroo, sed lia morda sprito kaj elstara kuraĝo tiom impresas, ke la rigardanto emas domaĝi lian forpason kaj la sukceson de la pia Richmond, kiel oni ofte domaĝas la morton de tute koruptita gangstero, kaj indiferentas pri la virta galantulo kiu triumfe alvenas por konsili la minacitan heroinon.

En Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti