Rikiŝo

veturilo movata de homa forto

Rikiŝo estas veturilo movata de homa forto. Ĝi estas uzata por transporti homojn. Oni distingas inter klasika rikiŝo (kiun tiras homo irante aŭ kurante) kaj bicikla rikiŝo (kiun homo veturigas per piedpremo sur pedalojn). Krome ekzistas ankaŭ motora rikiŝo. Dum la klasika rikiŝo estas 2-rada, la bicikla kaj la motora rikiŝoj estas 3-radaj.

Rikiŝo en Kolkato

La rikiŝo venas origine el Japanio, kie ĝi nomiĝas ĝin-riki-ŝa (人力車), t.e. homforta ĉaro. Ĝin inventis eŭropano, la anglikana sacerdoto M. B. Bailey, ĉirkaŭ la jaro 1870 en Tokio.

Rikiŝoj estas plej disvastigitaj en orienta kaj suda Azio; tamen biciklajn rikiŝojn oni uzas ankaŭ kelkloke en Eŭropo kaj Ameriko, ekzemple kiel transportilon por turistoj en Berlino.

Galerio redakti