Rilatoj inter Romia Imperio kaj Ĉinujo

La rilatoj inter la Romia imperio kaj Ĉinujo estis nerektaj laŭlonge de la ekzistado de ambaŭ imperioj. La Romia Imperio kaj la Ĉina Imperio de la dinastio Han progresive proksimiĝis dum la romia ekspansio al la Antikva Oriento kaj la samtempaj ĉinaj militistaj rajdoj en Centrazio; tamen, potencaj imperioj en la mezo, kiaj la partoj kaj la kuŝanoj, daŭre disigis la du eŭraziajn potencojn. Tial, la konscio pri la alia estis malmulta kaj la reciproka konatiĝo estis nebula.

La orienta hemisfero en la 2a jc. p.K.

Oni nur scias pri kelkaj provoj por rekta kontakto pere de du fontoj: en la jaro 97, la ĉina generalo Ban Ĉao nesukcese provis sendi ambasadon al Romo.[1][2] Pluraj supozataj ambasadoj de Romio al Ĉinujo estis registritaj de antikvaj ĉinaj historiistoj. La unua el ili, supozeble de la romia imperiestro Antonino Pio aŭ de la posta Marko Aŭrelio, kiu atingis Ĉinujon en 166.[3][4]

La nerekta interŝanĝo surtera (konata kiel Silka Vojo) kaj la marvojoj, rilatis al la ĉina silko, la romia vitro kaj altkvalitaj vestoj.[5]

En la klasikaj fontoj, la problemo pri la identigado de la referencoj pri Ĉinujo estas pligrandigita pro la interpretado de la termino en latino "Seroj", kies signifo varias kaj povas esti pluraj aziaj popoloj en ampleksa teritorio de Hindujo en Centrazio ĝis Ĉinujo.[6] En la ĉinaj fontoj, la Romia Imperio estis konata kiel "Da Qin", Granda Qin; verŝajne, ili pensis pri ia kontraŭflanka-Ĉinujo en la alia ekstremo de la mondo.[7] Laŭ Pulleybank, "la ĉina vidpunkto pri Da Qin estis konfuzita ekde la komenco kun mitologiaj nocioj pri la Fora Okcidento."[4]

Referencoj redakti

  1. Hill (2009), p. 5.
  2. Pulleybank (1999), p. 77f.
  3. Hill (2009), p. 27.
  4. 4,0 4,1 Pulleybank (1999), p. 78
  5. Thorley, J. (1971). "The Silk Trade between China and the Roman Empire at Its Height, 'Circa' A. D. 90-130", Greece & Rome, 18 (1): 71-80.
  6. Schoff (1915), p. 237
  7. Pulleybank (1999), p. 71