Ringa galaksio estas galaksio kiu similas ringo, aŭ ŝajnas esti ĉirkaŭata de ringo de pluraj kiloparsekoj de diametro.

La objekto de Hoag, ringa galaksio
La galaksio Ĉarrado

La ringo konsistiĝas el bluaj masaj, junaj steloj, tre brilantaj. La centro entenas malmultan luman materion.

La objekto de Hoag, (malkovrita en 1950 de la usona astronomo Arthur Hoag) estas bela ekzemplo de ringa galaksio.

Formiĝo redakti

Ringaj galaksioj estas rezulto de galaksia interago.

La astronomoj opinias, ke tia strukturo formiĝas kiam galaksio trapasas alian galaksion. Ĉar galaksio konsistiĝas ĉefe el vakuo, kolizioj inter steloj estas maloftegaj. Sed gravitaj perturboj estigas ondon de premo tra la trapasita galaksio, ondo kiu helpas al nasko de novaj steloj.

Eksteraj ligiloj redakti