Ringlokomotivejo Mülheim

La ringlokomotivejo (Germana lingvo|germane: Ringlokschuppen) en Mülheim an der Ruhr estas ejo por eventoj de sendependa kulturo - teatro, muziko, dancado ktp. - kaj prezentejo por la grandaj festivaloj en la Ruhr-regiono.

Ringlokomotivejo en Mülheim
Ĉirkaŭaĵo

La domo redakti

Kiel industrimonumento la ringlokomotivejo klarigas la strukturŝanĝon de la Ruhr-regiono. La lokomotivejo ekestinta proksimume je 1900 konsistis el 24 cirklaj segmentoj por la starigo de lokomotivoj en tuta angulo de 154 gradoj je domprofundeco de 22,25 m. La ekstera radiuso havas 57,75 metrojn, la interna cirklo 35,50 m, la supra supraĵo estas 8,30 m kaj la tegnetorando altas 6,23 m. Kiel parto de la tiama fervoja riparejo en Mülheim-Speldorf la ringlokomotivejo servis por la starigo de vaporlokomotivoj, kiujn proviziis la apuda turakvujo. En 1943 aera bombatako detruis la rulplatformo, trans kiu la lokomotivoj atingis siajn starejojn.

Post la Dua Mondmilito tie loĝis ĝis 1968 la aŭto-reĝimo en Speldorf de la Germanaj Federaciaj Fervojoj. En ĉi tiu loko estis staciitaj krom busoj ankaŭ aliaj aŭtoj, ekz. pezaj tirmaŝinoj por la granddistanca vartransporto. Dum la lastaj jaroj antaŭ la kompletrenovigo la iama lokomotivejo estis uzata de transportentrepreno sidanta sur la tereno.

Kadre de kompleta novorientigo de la resanigenda tereno por la Landa Ĝarden-Ekspozicio de Nordrejn-Vestfalio en 1992 oni komplete transformis la domon, konvene al la nova funkcio kiel kulturejo kaj rekontejo. Grandparto de la ŝtalkonstruaĵo estis anstataŭenda pro kompleta trarustiĝo, la areofundamentadon oni metis pro la rulgruza subtabolo sur la malnovajn masonitajn blokfundamentojn. Por konservi la originalan karakteron de la monumentprotektata domo oni rekonstruis la malnovan ŝtalfaktraban fasadon same kiel fenestrojn kaj pordegojn respektive konservis ilin je nova funkcio:

En la teretaĝo troviĝas tri grandaj eventejoj, ligitaj per 5 metrojn larĝa ĉirkaŭa promenhalo: La teatrohalo (proks. 500 m²) kun promenhalo (proks. 150 m²), la halo (proks. 250 m²) kun enira promenhalo (ca. 200 m²) kaj la ankaŭ provizejo limiĝanta kun la enira promenhalo (ca. 250 m²).

En duetaĝaj interelementoj troviĝas la vestgardejoj, duŝejoj kaj vestoŝanĝejo, la tuta supra etaĝo estas atingebla per ankaŭ ĉirkaŭanta balkono. Fne je la dekstra domorando troviĝas la oficejoj kaj la gastejo, sur areo de proksimume 900 m² sur du etaĝoj.

Ekde 1992 la ringlokomotivejo servas kiel prezentejo por la sendependa kulturmovado. Ene de la Itinero de la Industrikulturo la ringlokomotivejo troviĝas en tuja proksimeco al la projekto "Malnova Tornejo - Domo de la Asocioj" en Mülheim ĉe Ruhr.

La Kulturdomo redakti

Deklarita celo de la programplanado de la ringlokomotivejo estas la daŭra prosperigo kaj pluevoluigo de novaj produktaĵoj de la sendependa kulturmovado, ofte kun interkultura respektive ĝenrotransira karaktero. Al la grandaj projektoj de la lasta jaroj apartenas la serio Raumpfad (spacopado), kunproduktaĵo kun Kultur Ruhr GmbH kadre de la festivaloj RuhrTriennale 2004, melez Festival 2005 kaj 2006 (2005 kunlabore kun Dialog e.V. Duisburg kaj Dervish Agentur Essen; en 2006 kunlabore kun Kulturĉefurbo 2010) kaj la projekto (U)topie 18, evoluigita kaj arte verkita de raumlabor_berlin, ekestinta kiel kunproduktaĵo de Teatro Essen kaj ringlokomotivejo Mülheim kunlabore kun kulturfestivalo Duisburger Akzente.

Eksteraj ligiloj redakti