Ringo de la Fiŝkaptisto

ringo de la papo
(Alidirektita el Ringo de la fiŝisto)

La Ringo de la Fiŝkaptistoringo fiŝkaptista (latine: Anulus piscatoris) estas unu el la insignoj de la papo, kiun li ricevas dum la solena Meso komence de sia papado kaj kiun li surmetas en la ringofingro de la dekstra mano.

Anulus piscatoris (Ringo de la Fiŝkaptisto) de papo Leono la 13-a.

Tiu fingroringo, ore forĝita unuope por nova papo, ŝuldas sian nomon al la bildo, ora, pri Sankta Petro reprezentita ĵetanta la fiŝreton el sia barko. Laŭlonge de la bordoj de la bildo estas, krome, skulptita la nomo de la papo. La ringo iam estis uzata, ĝis 1842, kiel sigelilo por la dokumentoj koncernantaj la aferojn malpli gravajn, aŭ de la papo kontraŭsubskribitaj, kaj ankoraŭ hodiaŭ la esprimo sub anulo piscatoris (sub la ringo de la fiŝkaptisto) estas indikataj en tiuj dokumentoj.

Dum la solena Meso de la komenciĝo de Petra Ofico kiel episkopo de Romo, kiu – ekde la leviĝo al papado de Johano Paŭlo la 1-a – anstataŭis la papan kronadon, la Kardinalo dekano de la Kardinala Kolegio enmetas la Fiŝkaptistan Ringon en la fingron de la dekstra mano de la papo.

Okaze de la morto de la papo la ringo estas detruita iniciate de kardinalo Kamerlengo de la Katolika Eklezio en ĉeesto de la ceteraj kardinaloj, uzante arĝentan marteleton: antaŭe estas en ĝi enĉizita kruco pere de skulptilo kaj poste pere de martelo ĝi estas rompita kaj lokita en la Vatikanaj Muzeoj kiel memorigilo. Tiu “rito", kiu iam celis malebligi la uzon de la sigelilo por antaŭdati aktojn, poste akiris la signifon ke dum la periodo de Vaka Seĝo neniu ĝuas pri la prerogativoj de la papa suvereno.

La Apostola konstitucio, sigeligita de la papo Johano Paŭlo la 2-a, enkondukis iujn modifojn rilate la riton de la rompado de la ringo, preskribante ke:

La kardinaloj provizu al la "nuligo" de la Ringo de la Fiŝkaptisto kaj de la plumba sigelilo per kiu estas senditaj la Apostolaj Leteroj [1], ne specifante. tamen, kion volas “nuligi” la Ringon de la Fiŝkaptisto.

La ringo de Johano Paŭlo la 2-a, ekzemple, ne estis rompita sed simbole donita al Sankta Jozefo kaj, poste, lokita de la episkopo de Krakovo Franciszek Macharski en la preĝejo de Senŝuaj Karmelanoj de Wadowice[2], naskiĝa urbo de tiu papo.

Historio redakti

Letero skribita de papo Klemento la 4-a al sia nepo Pietro Grossi en 1265 mencias unuafojon pri Ringo de la Fiŝkaptisto, utiligita por sigeli la tutan privatan korespondaĵon pere de premo de tiu ringo sur la sigelvakso, varmigita kaj fandita, sur la papero. La publikaj aktoj, tamen, sigeliĝis per verso kaj premo de plumbo fandita sur la dokumento. Tiuj dokumentoj koniĝis sub la nomo de papa buleo pro la plumba sigelilo dirita “bulla” (buleo), kiu poste allasis sian nomon al la henhavon de la skribo mem.

La utiligo de la ringo de la Fiŝkaptisto ŝanĝiĝis dum la 15-a jarcento kiam ĝia uzo etendiĝis al dokumentoj diritaj Brevoj (mallongaĵoj). Tiu praktiko ĉesis en 1842, kiam la vakso kun silka rubandeto allasis la postenon al la perinka ruĝa stampo.

La Fiŝkaptista Ringo de Johano Paŭlo la 2-a estis simpla ova sigelilo, dum la ringo kutime enfringita estis tiu episkopa al li rite enmetita de papo Paŭlo la 6-a.[3]

Hodiaŭ la ringo akiras, ĉe esplorantoj pri simboloj, ĉiam pli nuptan signifon. La papo, kiu ricevas la "fianĉan ringon," fidelece ligiĝas al siaj donacantoj, la membroj de la Eklezio.

La Ringo de la Fiŝkaptisto en la filmologio redakti

  • En la komencaj scenoj de la filmo Angels & Demons (Anĝeloj kaj demonoj de Ron Howard estas reproduktitaj la fazoj de la detruo de la Fiŝkaptista Ringo de forpasinta papo
  • En la filmo The Pink Panther 2 la protagonisto Tornado kaŝe forŝtelas la ringan juvelon de la papo
  • En la filmo Madagascar 3 unu el la protagonistoj ŝtelas la Fiŝkaptistan ringon de la Suverena Pontifiko.

Notoj redakti

  1. UNIVERSI DOMINICI GREGIS
  2. Tie oni legas [1] Arkivigite je 2013-03-03 per la retarkivo Wayback Machine: Johano Paŭlo la 2-a donacas sian papan ringon por la bildo de Sankta Jozefo de la preĝejo de la karmelanoj senŝuaj de Wadovwice. 14-a de februaro 2013
  3. 14-a februaro 2013

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti