Rioĥo (hispane La Rioja [la rjoĥa]) estas aŭtonoma komunumo (regiono) de Hispanio, en la Ebra valo, (5.034 km²). Rioĥo estas tamen aŭtonoma komunumo, regiono, provinco kaj eĉ natura komarko, pli bone dirite komarkaro.

Aŭtonoma Komunumo Rioĥo
hispane La Rioja
aŭtonoma komunumo
'Oficiala nomo: 'Comunidad Autónoma de La Rioja
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Rioĥo
Najbaras kun
Situo Logronjo
 - alteco 391 m s. m.
Ĉefurbo Logronjo
 - koordinatoj 42° 28′ 12″ N 02° 26′ 44″ U / 42.47000 °N, 2.44556 °U / 42.47000; -2.44556 (mapo)
Areo 5 045 km² (504 500 ha)
Loĝantaro 323 609 (2012)
Denseco 64,14 loĝ./km²
Aŭtonomeco 9-a de junio 1982
Ĉefulo Concha Andreu

(ekde 29-a de aŭgusto 2019)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-LO
Situo de Logronjo enkadre de Hispanio
Situo de Logronjo enkadre de Hispanio
Situo de Logronjo enkadre de Hispanio
Situo de Rioĥo enkadre de Hispanio
Situo de Rioĥo enkadre de Hispanio
Situo de Rioĥo enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: La Rioja
Retpaĝo: Registaro de Rioĥo

Ĝi havas proksimume 265 000 loĝantojn. La ĉefurbo estas Logroño (Logronjo, 122 000 loĝantoj).

Aliaj urboj en la regiono estas Calahorra, Arnedo, Haro kaj Nájera.

La regiono estis historie ligita al Kastilio kaj Navaro, sed en la administracia reorganizado de la hispana ŝtato post la reveno de demokratio oni decidis formi apartan unuon el la antikva Provinco Logronjo.

Sub la nomo Rioja oni kalkulas ankaŭ parton de la najbaraj regionoj de Eŭskio kaj Navaro.

Ekonomie, gastronomie kaj kulture grava estas vino de Rioĥo.

Geografio redakti

La rivero Ebro fluas tra la nordo de la regiono. La dekstra bordo (sude) apartenas al Rioĥo. Sur la maldekstra bordo estas nur tri municipoj, Briñas, San Vicente de la Sonsierra kaj Ábalos (konataj kiel la rioĥa Sonsierra), kvankam ankaŭ Logronjo, Agoncillo, Alcanadre, Rincón de Soto kaj Alfaro havas parton de la municipa teritorio sur tiu bordo. Pro proksimeco kaj komunaj trajtoj, la zono de la provinco Alavo inter Ebro kaj la Kantabra Montaro estas nomita Rioja Alavesa (Rioha Alavo).

Sude de la rivero, inter 60 kaj 40 km de distanco, etendiĝas paralele la Iberia Montaro, kun altaĵoj kiuj gamas inter 1000 kaj 2000 msm. De la montaro apartiĝas norden, enirante profunde en Rioĥon, la Montaro Demanda, kies Monto San Lorenzo kun 2271 m estas la plej alta rioĥa altaĵo. El tiu montaro malsupreniras rapide sep riveroj al la rivero Ebro, kaj pro tio foje oni aludas al Rioĥo per: "La de los siete valles" (tiu sepvala). Ili estas, de oriento okcidenten, Alhama, Cidacos, Leza, Iregua, Najerilla, Oja kaj Tirón, kvankam la ekfluejoj de Alhama kaj Cidacos estas soriaj kaj tiuj de Najerilla-Neila kaj Tirón estas burgosaj. Foje oni aldonas Linares (alfluanto de Alhama), grupigante Tirón kun ĝia alfluanto Oja.

Resume, la regiono dividiĝas en du grandaj zonoj: nome la Valo de Ebro norde, kaj la montaro, sude, kun averaĝaj altaĵoj proksimaj al 2000 metroj en la sudokcidenta parto, kaj de malpli ol 1500 metroj sudorienten.

Naturo redakti

Rioĥo havas nur 1% de la areo de Hispanio, sed ĝi havas proksimume 46% de la vertebruloj de la lando kaj 60% de la vertebruloj duoninsulaj. Vivas tie ankaŭ 21% de la vertebruloj endemiaj de la Iberia duoninsulo. La orografio de la regiono dividiĝas en du grandaj zonoj: nome la Valo de Ebro norde, kaj la montaro sude. Tial estas mediteraneaj flaŭro kaj faŭno en la Valo de Ebro kaj en la malaltaj montaroj kaj de tipo centreŭropa en la altaj montaroj de sudokcidento, nome Demanda, Urbión, Cebollera kaj Hayedo de Santiago.

Inter mediteraneaj specioj menciindas elstaraj reptilioj kaj fiŝoj, kaj inter birdoj la nizaglo, la blankventra stepkoko, la nigraventra stepkoko, la nigra enanto, la tufkukolo, la saknesta paruo ktp. Inter centreŭropaj specioj menciindas elstaraj reptilioj, kaj inter birdoj la griza perdriko, la longfingra certio, la marĉoparuo kaj la pirolo, kaj inter mamuloj la gliro, mikrotoj ktp.

Administraciaj dividoj redakti

Komarkoj de Rioĥo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komarkoj de Rioĥo.

Laŭ orografio, klimato kaj la teruzado, oni kutime dividas la regionon en Supra kaj Malsupra Rioĥoj aŭ Supra, Meza kaj Malsupra Rioĥoj. Ĉiuokaze tiuj dividaĵoj estas subdivideblaj en pli klaraj subkomarkoj, kiuj plej rilatas al kaj nomiĝas laŭ siaj ĉefurboj. Krome estas naŭ tradiciaj jurisdikciaj teritorioj.

Municipoj de Rioĥo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipoj de Rioĥo.

Estas 173 municipoj en la provinco kaj regiono Rioĥo. La provinco Rioĥo estas la 7a de Hispanio en kiu estas pli alta procento de loĝantoj koncentritaj en ties ĉefurbo (47,87 %, kontraŭ 31.96 % de la tuta Hispanio). Estas enklavo de la provinco Burgoso ĉirkaŭita komplete de teritorio rioĥa, koresponda al iama domaro El Ternero, nune senhoma, kiel nura bieno kaj vinkelo, escepte ĉe ermitejo de la Virgen de la Pera.

Tiu sube estas listo de la municipoj kiuj havas pli ol 1000 loĝantoj de Rioĥo laŭ la municipaj popolnombradoj de 2018 de la INE:

Municipoj laŭ loĝantaro

 
Logroño
 
Calahorra
 
Arnedo
 
Haro
 
Lardero

N.º Municipo Loĝantaro N.º Municipo Loĝantaro

 
Alfaro
 
Nájera
 
Villamediana de Iregua
 
Santo Domingo de la Calzada
 
Autol

1.º Logroño 151 113 15.º Navarrete 2952
2.º Calahorra 23 923 16.º Aldeanueva de Ebro 2732
3.º Arnedo 14 815 17.º Alberite 2433
4.º Haro 11 309 18.º Cervera del Río Alhama 2298
5.º Lardero 10 193 19.º Cenicero 2036
6.º Alfaro 9460 20.º Quel 2032
7.º Nájera 8047 21.º Ezcaray 2027
8.º Villamediana de Iregua 7973 22.º Murillo de Río Leza 1654
9.º Santo Domingo de la Calzada 6231 23.º Baños de Río Tobía 1559
10.º Autol 4 469 24.º Entrena 1 519
11.º Pradejón 3 822 25.º Casalarreina 1 145
12.º Rincón de Soto 3 722 26.º San Asensio 1 124
13.º Albelda de Iregua 3 462 27.º Agoncillo 1 105
14.º Fuenmayor 3 108 28.º San Vicente de la Sonsierra 1 015
Fonto: INE 2018


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti