Riofrío de Aliste

Riofrío de Aliste [rioFRIo deaLISte] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Riofrío de Aliste estas etimologie tradukebla al Malvarma Riofrío de Aliste. Parto de la municipa teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero.

Riofrío de Aliste
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49591
Demografio
Loĝantaro 618  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 6° 11′ U (mapo)41.815277777778-6.1772222222222Koordinatoj: 41° 49′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 788 m [+]
Areo 111,7 km² (11 170 ha) [+]
Riofrío de Aliste (Provinco Zamoro)
Riofrío de Aliste (Provinco Zamoro)
DEC
Riofrío de Aliste
Riofrío de Aliste
Situo de Riofrío de Aliste
Riofrío de Aliste (Hispanio)
Riofrío de Aliste (Hispanio)
DEC
Riofrío de Aliste
Riofrío de Aliste
Situo de Riofrío de Aliste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riofrío de Aliste [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Riofrío de Aliste (municipa ĉefurbo), Sarracín de Aliste, Cabañas de Aliste kaj Abejera, okupas totalan areon de 111,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 629 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 71 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Ferreras de Arriba norde, Tábara kaj Ferreruela oriente, Gallegos del Río kaj San Vicente de la Cabeza sude kaj Mahíde okcidente.

Estas prahistoriaj restaĵoj kaj romiaj minejoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj de Sierra de la Culebra ktp. Aparte gravas ŝtonminado de ardezo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti