Risch Rotkreuz

komunumo de Svislando

Risch Rotkreuz estas komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 8818 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Risch Rotkreuz
Blazono de Risch Rotkreuz
Strato en centro de Rotkreuz
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zugo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Zugo.
Koordinatoj  47° 8′ 29″ N 8° 25′ 54″ O / 47.14139 °N, 8.43167 °O / 47.14139; 8.43167 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 29″ N 8° 25′ 54″ O / 47.14139 °N, 8.43167 °O / 47.14139; 8.43167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8818
Areo 22,90 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 6343
Komunumkodo {{{kodo}}}
vdr

Geografio redakti

La komunumo Risch Rotkreuz situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Zugo, kaj oriente de la rivero Reuss. Ĝi konsistas el la urbeto Rotkreuz kaj la municipoj Risch, Buonas kaj Holzhäusern.

Limoj redakti

Norde Risch Rotkreuz limas al Hünenberg, kiu estas la unika ligo kun la cetera Kantono Zugo. Aliflanke de la rivero Reuss en okcidente situas la komunumoj Oberrüti kaj Dietwil, kiuj apartenas al Kantono Argovio. En sudokcidento la komunumo limas al la tri lucernaj komunumoj Honau, Root kaj Meierskappel kaj en sudo ĉe la bordo de la Lago de Zugo al la ŝvica komunumo Küssnacht.

Trafiko redakti

La stacidomo de Rotkreuz estas nodo de Svisaj Federaciaj Fervojoj de kie estas trajnlinioj al Gotardo, Lucerno, Araŭo kaj Zuriko. Risch ankaŭ estas ligita al la loka reto de Zugerland Verkehrsbetriebe.

En Rotkreuz kruciĝas la naciaj aŭtovojoj A14 kaj A4, kaj krome pasas la tra la komunumo la ĉefvojoj 4 kaj 368.

Sur la Lago de Zugo trafikas liniŝipoj al Ĥamo, Zugo kaj Arth.

Historio redakti

Post la milita interveno de Napoleono okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la voktejo Gangolfswil kaj la regnejo Buonas estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Risch Rotkreuz.

La 22-an de januaro 1506 estis fondita de Peter von Hertenstein en Buonas la Svisa Gvardio de la Papo.

Esperanto-Movado redakti

En Rotkreuz vivas Sonja Brun la iama ĉefdelegitino de UEA por Svislando kaj troviĝis dum multaj jaroj la sidejo de la Svisa Asocio de Esperantistaj Fervojistoj, kiu ĉesis funkcii en 2006.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti