Rishi Sunak
Rishi SUNAK (naskiĝis la 12-an de majo 1980 ) estas brita politikisto. En februaro 2020, li fariĝis "kanceliero de la trezorejo" (financministro de Britio).[1] Li estas membro de la Konservativa Partio kaj estis parlamentano (MP) por Richmond (York) ekde la parlamenta balotado en 2015. Sunak eksiĝis kiel kanceliero de la trezorejo la 5-an de julio 2022 en protesto kontraŭ la registaro de Boris Johnson, kaŭzante registaran krizon.
Rishi Sunak | |||||
---|---|---|---|---|---|
brita politikisto | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Rishi Sunak | |||||
Naskiĝo | 12-an de majo 1980 (42-jara) en Southampton | ||||
Religio | hinduismo [#] | ||||
Etno | britaj panĝabanoj [#] | ||||
Lingvoj | angla • hindia • panĝaba [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Alma mater | Universitato Stanford • Kolegio Lincoln • Stanford Graduate School of Business • Kolegio Winchester [#] | ||||
Partio | Konservativa Partio [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Yashvir Sunak [#] | ||||
Patrino | Usha [#] | ||||
Edz(in)o | Akshata Murty [#] | ||||
Parencoj | N. R. Narayana Murthy • Sudha Murthy [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • financanalizisto • ŝtatreprezentanto [#] | ||||
Laborkampo | Politiko de Britujo • financoj [#] | ||||
Aktiva en | Londono [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
Ĉefministro de Britio ![]() | |||||
Dum | ekde okt 2022 | ||||
Antaŭulo | Liz Truss | ||||
Financministro de Britio ![]() | |||||
Dum | feb–jul 2022 | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En julio 2022, Sunak sciigis sian kandidatecon por fariĝi estro de la Konservativa Partio en la partiestra elektado en 2022, sed perdis en la konkurenco kun Liz Truss. [2] Tamen post pli ol monato, la 25-an de oktobro 2022, li fariĝis la ĉefministro.
Li estas la unua ne-blankulo (panĝaba) kaj ne-kristana (hindua), kies gepatroj estas enmigrintoj (baratanoj de Afriko).
ReferencojRedakti
- ↑ Heffer, Greg. Budget 2020 to remain on 11 March, new Chancellor Rishi Sunak confirms. Sky News (18 februaro 2020). Alirita 18 februaro 2020.
- ↑ Ex-Chancellor Rishi Sunak launches bid to be Conservative leader. BBC News (8 julio 2022).