Rizoto

(Alidirektita el Risotto)

La Rizoto (en la itala Risotto varianto de riso, ‘rizo’) estas tradicia plado de la itala kuirarto surbaze de la rizo. Ĝi estas unu el la plej oftaj manieroj kuiri la rizon en Italio. Ĝi estas tipa de la nordokcidento de la lando, konkrete la oriento de Piemonto kaj okcidente de Lombardio pro la tiea abundeco de la rizo. Ĝi estas unu el la nepraj manĝajoj de la norda kuirarto de Italio.

Plado rizoto.

Oni kuiras ĝis aldonante laŭgrade buljonon al rizo, kun aliaj ingrediencoj kiuj varias laŭ la specifaj receptoj de risotto. Fromaĝo (kutime parmezano) estas unu el plej oftaj ingredienco de la plado. La origina recepto baziĝas sur nur 4 ingrediencoj, nome rizo, cepo, buljono kaj safrano.