Rita Kőbán [kObAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőbán Rita estas hungara kajakisto, kvarfoja olimpiano, dufoja olimpika kaj naŭfoja monda ĉampionoj, trejnisto.

Rita Kőbán
Rita Kőbán
Rita Kőbán
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1965 (1965-04-10) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • sporta trejnisto
vdr

Rita Kőbán[1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1965 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rita Kőbán akiris trenistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ŝi ricevis premiojn inter 1988-2020.

Sporta kariero redakti

Rita Kőbán inter 1977-2002 estis kajakisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj sur Danubo. Ŝi estis hungara ĉampiono 31-foje inter 1981-2000 individue aŭ teame. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988, Hungario en la Somera Olimpiko 1992, Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun 2 oraj, 3 arĝentaj kaj bronza medaloj individue aŭ teame, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua naŭfoje inter 1986-1999. Kelkaj el ŝiaj partneroj en kajako estis Erika Géczi, Éva Laky, Éva Rakusz, ŝia plej grava trejnisto estis Katalin Rozsnyói. Depost sia aktiva sporta kariero ŝi havis postenojn en la hungara akvasporta vivo, krome ŝi estis ankaŭ trejnisto.

Ŝia libro redakti

  • Bye-bye háj (kun Rita Pesuth kaj Ildikó Kállai, 2006)

Fontoj redakti

Referencoj redakti