Ritt Bjerregård
(Alidirektita el Ritt Bjerregaard)
Ritt Bjerregård (ofte alternative kaj pli internacie skribite Ritt Bjerregaard), naskiĝinta la 19-an de majo 1941 en Kopenhago, estas politikistino de Danio. Ŝi inter alie plurfoje estis ministrino de Danio, kaj estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakon medio. Ekde la jaro 2006 ŝi estas ĉefurbestrino de Kopenhago. Ritt Bjerregård estas membro de la socialdemokrata partio SD de Danio.