Kavaliro, Morto kaj Diablo

(Alidirektita el Ritter, Tod und Teufel)

Kavaliro, Morto kaj Diablo (germane Ritter, Tod und Teufel) estas granda gravuraĵo de 1513 fare de la germana artisto Albrecht Dürer, unu el la tri Meisterstiche (majstroverkaj presaĵoj)[1] finkompletigita dum periodo kiam li preskaŭ ĉesis labori por pentrarto aŭ lignogravuraĵoj por fokusi al gravuraĵoj. La bildo estas plenplena per komplika ikonaro kaj simbolismo, kies preciza signifo estis pridisputita dum ĉirkaŭ jarcentoj.

Kavaliro, Morto kaj Diablo, 1513, gravuraĵo, 24.5 x 19.1 cm.

Kirasita kavaliro, akompanata de sia hundo, rajdas tra mallarĝa gorĝo flankigita de kapro-kapa diablo kaj Mortofiguro kiu rajdas sur pala ĉevalo. La putriĝanta kadavro portas sablohorloĝon, kiel rememorilo de la mallongeco de la vivo. La rajdanto moviĝas tra la sceno ŝajne tro for el la kreitaĵoj kiuj ĉirkaŭas lin, kaj li aspektas preskaŭ prifajfa pri la minacoj, kaj estas tiele ofte vidita kiel simbolo de kuraĝo;[2] la kavalira armaĵo, la ĉevalo kiu estas preskaŭ turo laŭgrande super la aliaj bestoj, la kverkaj folioj kaj la fortikaĵo sur la montopinto estas simboloj de la valoro de fido, dum la peno de la kavaliro povus reprezenti la fruan veturon de kristanoj al la Ĉiela Regno.[3]

La verko estis menciita de Giorgio Vasari kiel unu el "kelkaj bildoj de tia elstareco ke nenio pli fajna povas esti atingata".[4] Ĝi estis amplekse kopiita kaj havis grandan influon sur postaj germanaj verkistoj. Filozofo Friedrich Nietzsche referencis la laboron en sia verko pri drama teorio nome La naskiĝo de la tragedio el la spirito de la muziko (1872) por ekzempli pesimismon, kvankam ĝi estis poste idealigita en la 20a jarcento fare de Nazioj por reprezenti la rase purajn Arjojn, kaj estis foje uzataj en ilia propaganda bildaro.[5]

Notoj redakti

  1. Kun Sankta Hieronimo en sia studejo kaj Melankolio 1a I, ambaŭ de 1514.
  2. Bailey, 15
  3. "Albrecht Dürer: The Master Prints". Herbert F. Johnson Museum of Art, Cornell University. Alirita la 23an de junio 2019.
  4. O'Neill, J. "The Renaissance in the North". New York: The Metropolitan Museum of Art, 1987. 99
  5. Woodward, Ashley. Understanding Nietzscheanism. Routledge, 105-6. ISBN 978-1-3175-4780-8