Rivalo

(Alidirektita el Rivaleco)

Rivalo estas specifa homo aŭ homgrupo, kiu aparte strebas por superi alian (homon aŭ homgrupon) - aparte rilate al artajamaj aferoj, sed en pli vasta senco ankaŭ pri aliaj temoj, ekzemple ekonomiosporto. Rivaleco do priskribas tiun aparte konkuran kaj fortokomparan rilaton inter la du homoj aŭ homgrupoj (ekzemple sportaj teamojkluboj, entreprenoj, lernejojuniversitatoj, foje eĉ kompletaj urbojprovincoj). Aparte sporta rivaleco bone videbligas, ke la konkura rilato inter la du rivalaj individuoj aŭ grupoj estas pli forta ol "kutima" konkuro: foje la rivaloj estas la du plej bonaj teamoj en ligo de sportaj teamoj, kaj aparte forte batalas pri la pinta pozicio, aŭ la rivaloj estas reprezentantaj individuoj aŭ kluboj de du tradicie konkuraj urboj (ekzemple Oksfordo kaj Kembriĝo en Britio).

Ankaŭ ekster sporta kunteksto, aparte ofte "duoblaj urboj", do du tre proksimaj kaj preskaŭ kunkreskiĝintaj urboj, havas rivalan rilaton, kiu foje esprimiĝas pli ŝerce ol serioze: Ekzemple en Germanio la urbaj rivalecoj inter la relative proksimaj urbegoj Duseldorfo kaj Kolonjo aŭ la duoblaj urboj Majenco kaj Wiesbaden temiĝas aparte dum la semajnoj de karnavalo ĉiujare dum januaro kaj februaro.

Etimologio redakti

La vorto origine venas el la latina lingvo: En la Romia Imperio du najbaroj, kiuj komune rajtis uzi la akvon de rojorivereto, nomiĝis rivalis ("riva" estas la latina vorto por bordo - de rojo, rivero, lago aŭ maro). Per la latinidaj lingvoj la vorto penetris multajn naciajn lingvojn kaj ankaŭ Esperanton.

Vidu ankaŭ redakti

la artikolojn pri