Rivas estas la ĉefurbo de la samnoma departemento Rivas en la sudo de Nikaragvo ĉe la landlimo al Kostariko. Je la 1-a de januaro 2005 la urbo havis 26.046 loĝantojn.

Rivas
urbo • municipo de Nikaragvo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Nikaragvo
Departemento Rivas
Fondita 1835
Poŝtkodo 47000
Politiko
Urbestro Wilfredo López Hernández
Demografio
Loĝantaro 41 080  (2005) [+]
Loĝdenso 146 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 11°26′N 85°50′U  /  11.433°N, 85.833°U / 11.433; -85.833 (Rivas (Nikaragvo)) (mapo)
Alto 63 m [+]
Areo 280,5 km² (28 050 ha) [+]
Horzono UTC -6
Situo de Rivas (Nikaragvo) (Nikaragvo)
Situo de Rivas (Nikaragvo) (Nikaragvo)
DMS
Situo de Rivas (Nikaragvo)
Situo de Rivas (Nikaragvo)
Situo de Rivas (Nikaragvo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rivas, Nicaragua [+]
vdr

Historio redakti

En Rivas okazis du bataloj de la centramerika milito kontraŭ la pirato William Walker. La unua batalo en Rivas okazis je la 11-a de aprilo 1856. La soldataro de Kostariko, estrita de la prezidanto Juan Rafael Mora Porras venkis kontraŭ la soldatoj de Walker. Poste multaj el la anoj de la kostarika armeo suferis je ĥolero kaj la piratoj denove okupis la urbon.

En la dua batalo de Rivas, kiu okazis je la 11-a de aprilo 1857 militfortoj el kvin centroamerikaj ŝtatoj, gvidataj de la generalo José Joaquín Mora Porras klopodis okupi la urbon, kie estis la piratoj gvidataj de Walker mem. Post kvarhora batalo la centramerikaj militfortoj devis cedi pro multaj perdoj. Kvankam la piratoj venkis tiun duan batalon de Rivas, ĝi estis la lasta batalo de Walker, ĉar je la 1-a de majo 1857 Walker akceptis la kapitulacion.

Politiko redakti

Urbestro de la urbo Rivas post la balotoj je la 9-a de novembro 2008 estas la bestobredisto Wilfredo López Hernández de la partio FSLN. Li estas la unua urbestro de tiu partio en Rivas.

Famuloj redakti

Ĝemelurbo redakti