Riverbuŝo
Riverbuŝo, alivorte (rivera) enfluejo, estas loko, kie rivero finiĝas, enfluante en alian, pli grandan aŭ pli gravan, akvejon. Ĝi estas la plej ofta formo de riverfino.
Kutimaj formoj de riverbuŝo estas
Loknomoj
redaktiĈar riverfinoj ofte estas trafike gravaj lokoj, ili influis la toponimion de apuda lokoj. Kelkaj urboj aŭ regionoj ĉe riverfinoj derivis sian nomon de sia situo. Ekzemploj estas:
- Bouches-du-Rhône (france: buŝoj de Rodano) situas ĉirkaŭ la delto de Rodano.
- Confluencia (hispane: kunflu(ej)o), departemento en Argentino, situas ĉe la kunfluejo de riveroj Limay kaj Neuquén, formantaj riveron Negro.
- Koblenz (de la latina confluentes = la kunfluantoj) situas ĉe la enfluejo de Mozelo en Rejnon.
- Ústí nad Labem (ĉeĥe: riverbuŝo ĉe Elbo) situas ĉe la enfluejo de Bílina en Elbon