Riverdelto de Danubo

La riverdelto de Danubo (rumane Delta Dunării) en Dobrogea, Rumanio kaj en Odes'ka provinco, Ukrainio, estas la plej granda kaj bone konservita el eŭropaj deltoj, kaj grandas 3.446 kvadratajn kilometrojn. La delto troviĝas, kie la rivero Danubo fluas en la Nigran maron.

Riverdelto de Danubo
Geografia regiono
riverdelto [+]

LandoRumanio

Supermara altecom [+]
- koordinatoj45° 19′ 48″ N, 29° 30′ 0″ O (mapo)45.3329.5Koordinatoj: 45° 19′ 48″ N, 29° 30′ 0″ O (mapo)
Areo4 178 km² (417 800 ha) [+]


Riverdelto de Danubo (Rumanio)
Riverdelto de Danubo (Rumanio)
DEC

Map
Riverdelto de Danubo
Vikimedia Komunejo:  Danube Delta [+]
vdr
Norda parto de la riverdelto de Danubo
Satelita foto
Riverdelto de Danubo
Monda heredaĵo de UNESKO

Loĝantoj redakti

Ĉirkaŭ 15.000 homoj loĝas en la regiono de la delto, plejparte fiŝante per siaj tradiciaj lignaj kajakoj. Troviĝas tie ankaŭ komunumo de Lipovoj, kiuj estas idoj de la Adeptoj de la Malnova Rito, kiuj eliris Rusion en 1772 por eviti religian persekutadon. La ĉefa centro de la lipova komunumo en la ukrainia parto de la danuba delto estas la urbo Vilkovo.

Naturprotekto redakti

Biogeografie la Danubo-delto estas unu el la 53 dolĉakvo-unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

Letea Arbaro estas la plej malnova natura rezervejo en Rumanio. Ĝi estis establita en 1938, kiam la Rumana Ministra Konsilantaro aprobis decidon n-ro 645 deklarante la arbaron kiel naturrezervejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti