Besaya [beSAja] estas rivero en la nordo de Hispanio. Ĝi fluas tra la aŭtonoma komunumo Kantabrio en la riveron Saja (en municipo Torrelavega).[1] Ĝi donas sian nomon al la komarko Besaya.

Besaya
Rivero Besaya en Torrelavega
rivero
Bazaj informoj
Situo Hispanio
Longeco 47 km
Akvokolekta areo 465 km²
Averaĝa trafluo 12,2 m³/s
Fluo
Fonto Cañeda (municipo Campoo de Enmedio)
- Alteco super marnivelo 870 m
- Koordinatoj 43° 2′ 18″ N, 4° 8′ 57″ U (mapo)43.038333333333-4.1491666666667
Enfluejo Saja
- Alteco 25 m
- Koordinatoj 43° 21′ 21″ N, 4° 3′ 40″ U (mapo)43.355833333333-4.0611111111111
Geografio
Alfluantoj
- Dekstraj Irbienza (9 km), Torina (6.68 km), León, Erecia (11 km) kaj Casares
- Maldekstraj Bisueña, Llares (12.5 km), Cieza (12 km), Rebujas, Mortera
Map
Besaya
vdr

Nomo redakti

La nomo Besaya venas la latina Bis plus Salia, kiu estas antaŭromia nomo de la rivero Saja.

Fludirecto redakti

La rivero Besaya elfluas en la vilaĝo Cañeda (municipo Campoo de Enmedio), en alteco de 870 metroj super la marnivelo. La fludirecto de la rivero estas preskaŭ tute rekta. Ĝi kuras norden enfluante en la riveron Saja, en la municipo Torrelavega, alportante al ĝi ĉiujare 390 hm³ da akvo. Sume la tutjara akvofluo de ambaŭ riveroj estas 812 hm³.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Confederación hidrográfica del CAntábrico. Afluentes del río Saja. Arkivita el la originalo je 2013-10-05. Alirita 2013-10-04.