La rivero Indigirka (en rusa Индигирка) estas rivero en la Jakutio en Rusio inter la rivero Jana kaj la rivero Kolima. Ĝi estas 1726 km longa. La areo de ties baseno estas 360,000 km². La rivero fluas al la Kolima Golfo, Orientsiberia Maro. Tiu rivero frostiĝas en oktobro kaj restas sub la glacio ĝis majo–junio. Ĉefaj havenoj estas la jenaj: Ĥonuu, Druzhina, Ĉokurdaĥ, Tabor. Estas serĉejoj de oro en la ĉirkaŭo. Ust-Nera, ormineja centro, estas la plej granda setlejo ĉe tiu rivero.

Indigirka
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 726 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Saĥo
vdr
Mapo de la rivero Indigirka