Malfermi la ĉefan menuon

Kolorado (rivero)

rivero en Usono kaj Meksiko
(Alidirektita el Rivero Kolorado)
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Kolorado

Kolorado (angle: Colorado [koloREJdo]) estas rivero fluanta tra sudokcidenta Usono kaj nordokcidenta Meksiko.

Kolorado
Grand Canyon Horseshoe Bend (crop 2).jpg
Colorado River, Grand Canyon.jpg
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Information icon.svg
vdr

Ĝia nomo signifas en la hispana lingvo "ruĝa" aŭ "kolorigita". Ĝia longo estas proksimume 2.330 km. Ĝi fontas en Koloradio, fluas tra Utaho kaj Arizono kaj poste formas la limon inter Arizono kaj Nevado/Kalifornio. En Meksiko ĝi formas la limon inter Malsupra Kalifornio kaj Meksiko.

Ĝi nature fluis en la en la Kalifornian Golfon, sed la homo konsumas tiom da akvo el ĝi, ke ĝia malsupra fluejo sekiĝis. Gravaj barmuroj servantaj por defluigi akvon estas Hoover Dam, Parker Dam kaj Davis Dam. Akvo de Kolorado provizas interalie la urbojn Los-Anĝeleso, San-Diego, Phoenix kaj Tucson.

En Arizono Kolorado formis grandiozan Grandan Kanjonon. Inter Nevado kaj Arizono estas formita la Nigra Kanjono de Kolorado.

Biogeografie la Rivero Kolorado troviĝas en la nord-meksika ekoprovinco de la nearktiso, kaj estas unu el la 53 nesal-akvaj ekoregionoj de la tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj de la Monda Natur-Fonduso (WWF) por ties graveco por la naturprotekto.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti