La rivero Kvando (kutime Kŭando en Namibio[1]) estas rivero de sud-centra Afriko kiu fluas tra Angolo kaj la Kaprivi-streko de Namibio, en la marĉoj Linjanti de la norda bordo de Bocvano.[2] Malsupre de la marĉo la rivero estas nomata rivero Linjanti, kaj pli oriente rivero Ĉobe, antaŭ ties enfluo en la riveron Zambezi.

Rivero Kvando
rivero
Bazaj informoj
Longeco 731 km
Fluo
Geografio
Landoj Angolo
Regionoj [[]]
vdr
Elaera foto de la kunfluo de la riveroj Kvando (Ĉobe) (centre live) kaj Zambezi ĉe Kazungula (mapo, 9) rigarde okcidenten.
Mapo de la riversistemo Kvando-Linjanti-Ĉobe en la regiono de Namibio Caprivi-streko baze sur NASA satelita foto (notu orienton kun nordokcidento pinte). Akvo montriĝas nigre. 1 Rivero Kvando; 2 Caprivi-streko; 3 Nacia Parko Mudumu kaj Lianŝulu, fine de la marĉo Linjanti; 4 Marĉo Linjanti kaj Nacia Parko Mamli, kie bordo de Kalahari sanbloblokas fluon al sudoriento; 5 Rivero Okavango kaj delto kiu eniras en la sabloj de Kalahari; 6 Rivero Linjanti; 7 Lago Liambezi (seka dum la fotigo); 8 Rivero Ĉobe; 9 Kunfluo de Ĉobe kaj Zambezi ĉe Kazungula; 10 Zambezi kaj Kaprivia marĉoj dum alta inundo dum fotigo. Kredito: Jacques Descloitres, MODIS Rapid Response Team, NASA/GSFC.
Rivero Kvando

Fluejo redakti

La Kvando ekfluas en la centra altebenaĵo de Angolo ĉe la deklivoj de la Monto Tembo,[3] poste fluas sudorienten laŭlonge de la landlimo kun Zambio. Poste ĝi fluas en amaso de kanaloj en marĉa koridoro 5–10 km larĝa (mapo 1: la limo kun Zambio estas la orienta bordo de tiu inundebenaĵo, ne la riverkanalo). Kiel ĉe ĉiuj riveroj en sudcentra Afriko ties fluo varias enorme inter la pluvsezono kiam ĝi inundas kaj povas esti kelkaj kilometrojn larĝa, kaj la seka sezono kiam ĝi povas malapero en la marĉoj.

La Kvando pluas en sia marĉa kanalo tra la kolo de la Kaprivi-streko de Namibio (mapo, 2) kaj poste formas la limon inter Namibio kaj Bocvano dum ĝi pluas sudoriente. Antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj, la Kvuando aperis kun la rivero Okavango kaj ili fluis suden al la Lago Makgadikgadi (kiu estas sezona humidejo nune[4]), sed la tero en tiu areo suferis tektonan levadon. Kiel sekvo la Kvuando nune trafas iome pli altan grundon (mapo, 4) kaj rompiĝas al multaj kanaloj kaj marĉoj (nome marĉo Linjanti) kiu havas aluviajn insulojn, kaj preskaŭ malaperante en la sabloj de Kalahari kiel la Okavango (mapo, 5). Sed anstataŭe ĝi ŝnaĝis orienten kaj estas kaptita de la Zambezi. La fluo turnas akre orienten, ankoraŭ formante la limon kun Bocvano. En la seka sezono estas malmultaj malfermaj kanaloj tra la marĉoj. El tiu punkto ĝi estas konata kiel Linjanti (mapo, 6), kaj poste ĝi fluas tra sezona lago, nome Lago Liambesi' (mapo, 7), kaj estas nomata Ĉobe (mapo, 8). La rivero poste fluas al la Zambezi ĝuste super la pramo de Kazungula Ferry (mapo, 9).

Referencoj redakti

  1. The Cardboard Box Travel Shop: Kwando River
  2. Afrique Centre et Sud, 1996
  3. R. Mepham, 1992
  4. C.M. Hogan, 2008

Literaturo redakti

  • "Afrique Centre et Sud", Carte Routiere et Touristique Michelin, Paris (1996)
  • C. Michael Hogan (2008) Makgadikgadi, The Megalithic Portal, ed. A. Burnham [1]
  • Robert Mepham, R. H. Hughes, G. M. Bernacsek (1992) A Directory of African Wetlands, International Union for Conservation of Nature and Natural Resources, United Nations Environment Programme, World Conservation Monitoring Centre, 820 pages ISBN 2-88032-949-3

Eksteraj ligiloj redakti

  • EB1911, Chobe

Koordinatoj: 18° 00′ S 24° 20′ O / 18.000 °S, 24.333 °O / -18.000; 24.333 (mapo)