La Lempa aŭ Lempao estas rivero kiu alfluas al Pacifiko. Ĝi estas la plej longa de Centrameriko, kaj ties baseno enhavas teritoriojn de tri landoj: Gvatemalo, Honduraso kaj Salvadoro.

Rivero Lempa
rivero
Bazaj informoj
Longeco 422 km
Fluo
Enfluejo Pacifiko
Geografio
Landoj Gvatemalo
Regionoj [[]]
Map
vdr
Suno super rivero Lempa
Malnova ponto super la Rivero Lempa

Nasko kaj Enfluo redakti

Ĝi naskiĝas inter la vulkanaj montoj de la centraj altebenaĵoj de la regiono je ĉirkaŭ 1,500 m super marnivelo en la Departamento de Chiquimula en Gvatemalo, kaj eniras en Salvadoron nordoriente de la Departamento de Chalatenango kaj enfluas en la marbordan ebenaĵon de la Pacifiko, inter la Departementoj de San Vicente kaj Usulután.

Alto kaj Etendo redakti

La pleja alto estas de 2,805 msmn en la montaroj de Honduraso. La trilanda baseno de la Rivero Lempa enhavas totalan areon de 17,790 km² el kiuj 10,082 km² korespondas al Salvadoro, 5,251 km² al Honduraso kaj 2,457 km² al Gvatemalo. La longo de la ĉefa fluejo estas de 422 km el kiuj 360,2 km estas el teritorio salvadora.

Ekonomio redakti

La rivero utilas por fiŝkaptado kaj irigacio; tamen, la ĉefa utilo estas la generado de elektra energio.

Risko redakti

Vintre la rivero kreskas kaj inundas la proksimajn komunumojn; aliflanke ĝi estas kutima rifuĝejo por larvoj de moskitoj transmitantaj de ege danĝera malsano nome Dengo.

Birdoj redakti

La akvorezervejoj estas artefaritaj lagoj kiuj modifas la medion transformante valojn en lagajn mediojn. Tiuj estas novaj habitatoj de diversaj akvaj kaj birdaj specioj. Tio okazas ĉefe en la akvorezervejo Cerrón Grande, kiu estas akceptata de diversaj migrantaj birdospecioj kiel rifuĝejo, ĉefe en insuloj kie ili nestumas, kaj iam ne estis en iliaj migradovojoj tra la kontinento.

En tiu akovrezervejo eblas observi kaj migrantajn kaj loĝantajn birdojn kiel la pato cuche Phalacrocorax brasillianus, NoktardeoNycticorax nictycorax, Granda egretardeoArdea alba, la pigo Calocitta formosa, la Blucindra ardeoArdea herodias, la pijuyo Crotophaga sicirostris, inter aliaj.