Madre de Dios (rivero)

rivero en Peruo
(Alidirektita el Rivero Madre de Dios)

La rivero Madre de Dios (Esperantigite : Dipatrin-Rivero), havas la saman nomon kiel la perua regiono tra kiu ĝi fluas (Madre de Dios aŭ Dipatrinio). Post 1 130 kilometrojn ĝi estiĝas Beni-Rivero en Bolivio kaj tiam iras norden en Brazilon, kie ĝi nomiĝas Madejra-Rivero. Tiu ĉi estas alfluanto de Amazono.

Madre de Dios (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 060 km
Fluo
Geografio
Landoj Peruo
Regionoj Manú Province
vdr
Mapo de Amazona Baseno; violkolore : Dipatrin-Rivero.

La Dipatrin-Rivero estas grava akvovojo por la departemento de Dipatrinio, precipe por Puerto Maldonado, la plej granda urbo en la areo, kaj la ĉefurbo de la departemento. Mangujo-kultivado kaj oro-minado estas du el la multaj industrioj de siaj riverbordoj. Aliaj gravaj industrioj kiuj koncernas Dipatrin-Rivero estas selekta arbarekspluatado kaj agrikulturo, kiuj ambaŭ prezentas seriozajn mediprotektajn problemojn. Laŭlonge de la rivero oni trovas plurajn naciajn parkojn kaj naturrezervejojn, nome la Nacian Parkon de Tambopata-Kandamo kaj la Biosferan Rezervejon de Manu.

Hidrografio redakti

Dipatrin-Rivero servas kiel la plej vasta akvokolekta areo en la areo, parto de la tre vasta akvokolekta areo de Amazono-Rivero. La ĉefaj alfluantoj estas Manu-Rivero, Inambari-Rivero, Takuatimanu-Rivero, Tambopata-Rivero, Heath-Rivero kaj Sena-Rivero.

 
Supra Dipatrin-Rivero ekde la naturrezervejo Fundo Maskoitanio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 12° 17′ S 70° 52′ U / 12.283 °S, 70.867 °U / -12.283; -70.867 (mapo)