Misuro (rivero)

(Alidirektita el Rivero Misuro)

Rivero Misuro estas unu el la plej grandaj river-fontumoj de la Rivero Misisipo. La fonto devenas en la montoj de Montano kaj fluas ĝis kuniĝo kun la Rivero Misisipo norde de Sankta Luiso, Misurio, kaj daŭras flui al Meksika Golfo. Post la Nilo kaj Amazono, ĝi estas la tria longa rivero en la mondo.

Misuro
rivero
Bazaj informoj
Situo Montano, Norda Dakoto, Suda Dakoto, Nebrasko, Iovao, Kansaso, Misurio (Usono)
Rivera reto Misisipo (rivero)
Longeco 4 087 km
Akvokolekta areo 1 371 010 km²
Fluo
Fonto el Jefferson, Madison ĉe Three Forks en Montano
- Alteco super marnivelo 1 232 m
- Koordinatoj 45° 55′ 37″ N, 111° 30′ 19″ U (mapo)45.926819444444-111.50527777778
Enfluejo Misisipo ĉe St. Louis
- Alteco 123 m
- Koordinatoj 38° 48′ 49″ N, 90° 7′ 11″ U (mapo)38.813611111111-90.119722222222
Geografio
Trairataj urboj Omaha, Kansas City, St. Louis
Trairataj baraĵlagoj Canyon Ferry Lake, Fort Peck Lake, Lake Sakakawea, Lake Oahe, Lake Sharpe, Lake Francis Case, Lewis and Clark Lake, Hauser-Talsperre
Alfluantoj
- Dekstraj Yellowstone River, Grand River, Moreau River, Cheyenne River, White River, Platte River, Kansas River, Osage River
- Maldekstraj Dearborn River, Marias River, Milk River, James River, Big Sioux River, Floyd River, Little Sioux River
Map
Misuro
vdr
Nacia Parko Dodge Park, Omaha, Nebrasko

La Rivero Misuro fluas tra aŭ apud la bordoj de la jenaj ŝtatoj: Montano, Norda Dakoto, Suda Dakoto, Nebrasko, Iovao, Kansaso, kaj Misurio.

La nomo Misuro devenas de la ilinoja lingvo, signifante "urbeto de la grandaj kanuoj" aŭ "ligna-kanuo popolo".

Laŭ la United States Geological Survey, la Rivero Misuro havas/havis aliajn nomojn:

  • Big Muddy (granda kota)
  • Big River (granda rivero)
  • Emasulia sipiwi (rivero de boatuloj)
  • Eomitai
  • Katapan Mene Shoska
  • Le Missoui
  • Le Missouri
  • La Rivière des Missouri
  • La Rivière des Osages
  • Mini Sose
  • Missoury River
  • Miz-zou-rye River
  • Ni-sho-dse
  • Niutaci
  • Nudarcha
  • Pekitanoui (kota)
  • Rio Misuri
  • River of the West (rivero de la okcidenta)
  • Rivière de Pekitanoni
  • Rivière de Saint Philippe
  • Yellow River (flava rivero)

Eksteraj ligiloj redakti